Sociologio
60. – Kiel la
spiritisto kondutu antaŭ la monda politiko?
– Ĉiu sincera
disĉiplo de Jesuo havas pli subliman mision ĉe la politika tasko saturita de
materiaj luktoj. Tiu estas la motivo, kial li ne devas estigi situacion de
evidenteco ĉe la pasemaj mondaj administracioj. Kunvokite al tiaj situacioj,
pro la cirkonstancoj, li devas akcepti ilin ne kiel premion por sia doktrino,
sed kiel necesegan, penigan provon, en kiu ĉia sukceso estas ĉiam malfacila.
Sincera spiritisto devas kompreni, ke la prilumado de unu konscienco estas
kvazaŭ la prilumado de unu mondo, kaj ni atentigu, ke la tasko de la Evangelio
ĉe la animoj enkarniĝintaj sur la Tero estas la plej grava el ĉiuj, ĉar ĝi
estas definitiva, reala faro. La misio de la doktrino estas konsoli kaj
instrui, en Jesuo, por ke ĉiuj mobilizu siajn diajn kapablojn sur la vivovojo.
Ŝanĝi ĝin por unu loko ĉe la bankedo de la ŝtato estas inversigi la valoron de
la instruoj, ĉar ĉiuj homaj organizaĵoj estas nedaŭraj pro la bezono de
renovigo de ĉiuj formuloj de la homo laŭ la leĝo de la universa progreso. El
tio ni konkludu, ke la vera konstruado de la ĝenerala feliĉo estos efektiva nur
se ĝi havos firmajn bazojn en la spirito de la homoj.
61. – Kiel ni
rigardu la politikon pri rasismo?
– Se estas
prave, ke en la patrujoj ni observu la grupigon de pluraj kolektivoj per la
afinaj ligiloj de edukado kaj sento, la rasisma politiko devas esti rigardata
kiel grava eraro neniel pravigebla, ĉar ĝi ne povas prezenti seriozan bazon ĉe
sia argumentado, apenaŭ kaŝanta la pereigan intencon de tiraneco kaj
separatismo.
62. – Ĉu la
ordono “ne mortigu” atingas la ĉasiston,
kiu mortigas por distro, kaj la ekzekutiston, kiu ekstermas pro devo de ofico?
– Laŭmezure kiel
vi evoluos laŭ la evangelia sento, vi komprenos, ke ĉiuj mortigantoj malobeas
la sanktan skribon.
Ĉe la grado de
viaj nunaj scioj, vi komprenas, ke nur la murdistoj, kiuj mortigas pro malico,
estas kontraŭ la dia leĝo. Kiam vi antaŭeniros plu sur la vojo, plibonigante la
socian aparaton, tiam vi ne plu toleros la ekzekutiston, kaj kiam vi estos pli
spiritigitaj, rigardante la bestojn kiel viajn malsuperajn fratojn en via vivo,
tiam la klaso de la ĉasistoj ne havos pravon de ekzisto.
Legante niajn
vidpunktojn, vi memoros pri la nocaj bestoj, kaj vi intime pensos pri la neceso
de ilia ekstermado. Sed estas eble, ke vi ne memoros tiam pri la homoj nocaj
kaj kruelegaj. Ĉu la kalumnianto ne venenas pli multe ol piko de serpento? Ĉu
la armigistoj aŭ la ambicia politikisto, kiuj senkompate muntas la maŝinaron de
nekomprenebla milito ne estas ja pli senkompataj ol la sovaĝa leono? ...
Ni pensu tiujn
veraĵojn, kaj ni rekonos, ke la estonta spirita homo, kun la lumo de la
Evangelio en la intelekto kaj en la koro, estos modifinta sian medion de
luktoj, helpante ankaŭ la evoluan penadon de siaj malsuperaj kunuloj en la surtera
vivo.
63. –
Konsiderante la pozitivan ordonon “ne juĝu” kiel ni distingu bonon disde
malbono, sen juĝado?
– Inter juĝo kaj
distingo ĉiam estas granda distanco.
La juĝado,
celanta specifi definitivajn sekvojn, apartenas al la dia aŭtoritato, sed la
analizo-rajto estas donita al ĉiuj Spiritoj, ke, distingante inter bono kaj
malbono, inter eraro kaj vero, la homoj povu plani sian plej bonan vojon al
Dio.
64. – Ĉe la leĝo
de la homoj, kiam oni troviĝas antaŭ kriminala proceso, ĉu oni devas voĉdoni
por kondamni, konforme al la krimoproceso, aŭ por absolvi la krimulon, obee al
la ordono “ne juĝu”?
– En la sfero de
niaj spertoj, ni konsideras, ke, kvankam la pecoj de la homaj procesoj estas
kondamnaj, oni devas memori tamen la figuron de la Kristo apud la ŝtonumita pekulino,
ĉar Jesuo ankaŭ troviĝis antaŭ juĝantaro.
“Kiu el vi estas
senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon”
(1) – estas la
maksimo, kiu ĉiam devus memorigi pri nia komuna situacio de defalintaj
spiritoj, por ke ni ne kondamnu tiun aŭ alian el niaj similuloj. “Iru, kaj de
nun ne plu peku”
(2) – devas esti
nia kondutnormo interne de nia propra koro, forigante la herbon de la malbono,
kiu en ĝi vigle kreskas.
En la publikaj
procesoj, la juĝa aŭtoritatulo, kvazaŭ peco de la ŝtata maŝino, plenumanta
siajn fakajn funkciojn, devas scii kie troviĝas la konvena rimedo por korekti
aŭ reeduki la socian organismon, mobilizante en tiu ofico la valorojn de siaj sperto
kaj respondeco.
Sed ni individue
penu lerni tion, ke se ni povas “juĝi” ion, ni ĉiam juĝu unue nin mem, kiel
plej proksima frato de tiu, al kiu atribuiĝas krimo aŭ eraro, por ke ni estu
konformaj al Tiu, kiu estas la lumo de niaj koroj.
En la ordinaraj
horoj de nia ekzistado, ni serĉu la evagelian lumon por analizi la eraron kaj
la veron, por ke ni distingu inter bono kaj malbono. Sed en la momento de la definitivaj
juĝoj, ni transdonu la procesojn al Dio, kiu, antaŭ ol ni, ĉiam konos la plej
bonan vojon de regenerado por siaj devojiĝintaj filoj.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Sociologia
60 – Como se
deverá comportar o espiritista perante a política do mundo?
O sincero
discípulo de Jesus está investido de missão mais sublime, em face da tarefa
política saturada de lutas materiais. Essa é a razão por que não deve provocar
uma situação de evidência para si mesmo nas administrações transitórias do
mundo. E, quando convocado a tais situações pela força das circunstâncias, deve
aceita-las não como galardão para a doutrina que professa, mas como provação
imperiosa e árdua, onde todo êxito é sempre difícil. O espiritista sincero deve
compreender que a iluminação de um mundo, salientando-se que a tarefa do
Evangelho, junto das almas encarnadas na Terra, é a mais importante de todas,
visto constitui consolar e instruir, em Jesus,
para que todos mobilizem as suas possibilidades divinas no caminho da vida.
Trocá-la por um lugar no banquete dos Estados é inverter o valor dos ensinos,
porque todas as organizações humanas são passageiras em face da necessidade de
renovação de todas as fórmulas do homem na lei do progresso universal,
depreendendo-se daí que a verdadeira construção da felicidade geral só será
efetiva com bases legítimas no espírito das criaturas.
61 – Como
devemos encarar a política do racismo?
Se é justo
observarmos nas pátrias o agrupamento de múltiplas coletividades, pelos laços
afins da educação e do sentimento, a política do racismo deve ser encarada como
erro grave, que pretexto algum justifica, porquanto não pode apresentar base
séria nas suas alegações, que mal encobrem o propósito nefasto de tirania e
separatividade.
62 – O “não
matarás” alcança o caçador que mata por divertimento e o carrasco que extermina
por obrigação?
À medida que
evolverdes no sentimento evangélico; compreendereis que todos os matadores se
encontram em oposição ao texto sagrado. No grau dos vossos conhecimentos
atuais, entendeis que somente os assassinos que matam por perversidade estão
contra a lei divina. Quando avançardes mais no caminho, aperfeiçoando o
aparelho social, não tolerareis o carrasco, e, quando estiverdes mais
espiritualizados, enxergando nos animais os irmãos inferiores de vossa vida, a
classe dos caçadores não terá razão de ser.
Lendo, os nossos
conceitos, recordareis os animais daninhos e, no íntimo, haveis de ponderar
sobre a necessidade do seu extermínio. É possível, porém, que não vos lembreis
dos homens daninhos e ferozes. O caluniador não envenena mais que o toque de
uma serpente? Com frieza a maquinaria da guerra incompreensível não é mais
impiedosa que o leão selvagem?...
Ponderemos essas
verdades e reconheceremos que o homem espiritual do futuro, com a luz do
Evangelho na inteligência e no coração, terá modificado o seu ambiente de
lutas, auxiliando igualmente os esforços evolutivos de seus companheiros do
plano inferior, na vida terrestre.
63 – Considerando
a determinação positiva do “não julgueis”, como poderemos discernir do mal, sem
julgamento?
Entre julgar e
discernir, há sempre grande distância.
O ato de julgar
para a especificação de conseqüência definitiva pertence à autoridade divina,
porém, o direito da análise está instituído para todos os Espíritos, de modo
que, discernindo o bem e o mal, o erro e a verdade, possam as criaturas traçar
as diretrizes do seu melhor caminho para Deus.
64 – Em face da
lei dos homens, quando em presença do processo criminal, deve dar-se o voto
condenativo, em concordância com o processo-crime, ou absolver o réu em obediência
ao “não julgueis”?
Na esfera de
nossas experiências, consideramos que, à frente dos processos humanos, ainda
quando as suas peças sejam condenatórias, deve-se recordar a figura do Cristo
junto da pecadora apedrejada, pois que Jesus estava também perante um júri.
“Quem estiver
sem pecado atire a primeira pedra”
– é a sentença que deveria lembrar, sempre, a
nossa situação comum de Espíritos decaídos, para não condenar esse ou aquele
dos nossos semelhantes.
“Vai e não
peques mais”
– deve ser a
nossa norma de conduta dentro do próprio coração, afastando-se a erva do mal
que nele viceje.
Nos processos
públicos, a autoridade judiciária, como peça integrante da máquina do Estado no
desempenho de suas funções especializadas, deve saber onde se encontra o
recurso conveniente para o corretivo ou para a reeducação do organismo social,
mobilizando, nesse mister, os valores de sua experiência e de suas
responsabilidades.
Individualmente,
porém, busquemos aprender que se podemos “julgar” alguma coisa, julguemo-nos,
sempre, em primeiro lugar, como o irmão mais próximo daquele a quem se atribui
um crime ou uma falta, a fim de estarmos acordes com Aquele que é a luz dos
nossos corações.
Nas horas comuns
da existência, procuremos a luz evangélica para analisar o erro e a verdade,
discernir o bem e o mal; todavia, no instante dos julgamentos definitivos,
entreguemos os processos A Deus, que, antes, de nós, saberá sempre o melhor
caminho da regeneração dos seus filhos devedores.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário