La Vidpunkto
5. La klara kaj
preciza ideo, kiun oni faras pri l’ estonta vivo, donas neskueblan fidon je l’
estonteco, kaj tiu fido havas gravegajn sekvojn por la moraligo de la homoj,
tial ke ĝi tute ŝanĝas la vidpunkton, el kiu la homoj rigardas la surteran
vivon. Por homo, kiu sin lokas per la penso en la spiritan vivon, kiu estas
senfina, la enkorpa vivo estas nur trairo, mallonga restado en sendanka lando.
La sortoŝanĝoj kaj la ĉagrenoj de la vivo ne estas pli ol interokazaĵoj, kiujn
li akceptas kun pacienco, ĉar li scias, ke ili estas mallongedaŭraj kaj devas
esti sekvataj de pli feliĉa stato; la morto jam havas nenion timigan; ĝi jam ne
estas la pordo al la neniaĵo, sed la pordo al la liberigo, kiu malfermas al la ekzilito
la eniron en restadejon de feliĉo kaj paco. Sciante, ke li staras en provizora
kaj ne definitiva loko, li akceptas la zorgojn de la vivo kun pli da
indiferenteco, kaj el tio venas al lia Spirito trankvileco, kiu mildigas la
amarecon de la vivo.
Pro la simpla
dubo pri l’ estonta vivo, la homo ligas ĉiujn siajn pensojn al la surtera vivo;
necerta pri l’ estonteco, li ĉion donas
al la nuna tempo; ne vidante bonaĵojn pli valorajn, ol tiuj de sur la tero, li
estas kvazaŭ infano, kiu nur volas siajn ludilojn; por akiri tiujn bonaĵojn, li
ĉion faras; la perdo de la plej malgranda el tiuj bonaĵoj estas al li tre
dolora; elreviĝo, neplenumita espero, nekontentigita ambicio, maljustaĵo ricevita,
la fiero aŭ la vantemo vundita, estas turmentoj, kiuj faras la vivon ĉiama
angoro, kaj tiel la homo trudas al si mem veran torturadon en ĉiuj momentoj. Ĉar li prenas sian vidpunkton el la surtera
vivo, en kies centro li estas lokita, ĉio ricevas ĉirkaŭ li
vastajn proporciojn; la malbono, kiu lin atingas, same kiel la bono, kiu apartenas
al aliaj, ĉio akiras en liaj okuloj grandan gravecon. Al iu, kiu estas interne
de urbo, ĉio ŝajnas granda: ne nur la altranguloj, sed ankaŭ la monumentoj; sed
se li suriros monton, homoj kaj aĵoj ŝajnos al li tre malgrandaj.
Tiel okazas al
tiu, kiu rigardas la surteran vivon el vidpunkto de l’ estonta vivo: la homaro,
kiel la steloj sur la ĉiela arkaĵo, perdiĝas en la senlima spaco; li ekrimarkas
tiam, ke granduloj kaj malgranduloj estas konfuzitaj kvazaŭ formikoj sur
terbulo; ke proletarioj kaj potenculoj estas de sama staturo, kaj li kompatas tiujn
unutagulojn, kiuj faras tiom da penoj por akiri lokon, kiu ilin altigas tiel
malmute kaj kiun ili konservos tiel mallongan tempon. Tiel, la graveco,
alligita al la surteraj havaĵoj, estas kontraŭproporcia al la kredo je l’
estonta vivo.
6. Se ĉiuj tiel
pensus, oni diros, neniu okupus sin plu pri l’ aferoj sur la tero, ĉio tie
disfalus. Ne; la homo intuicie serĉas sian komfortecon kaj kvankam kun la certeco
resti nur mallongan tempon en iu loko, li tamen volas tie esti kiel eble plej bone aŭ
malplej malbone; neniu persono, trovinte dornon sub sia mano, ĝin ne fortirus,
por ne esti pikita. Nu, la deziro je la komforteco devigas la homon plibonigi ĉiujn
aferojn, ĉar li estas puŝata de l’ instinkto de la progreso kaj de la memkonservado,
entenataj en la leĝoj de la naturo. Li laboras do pro bezono, pro inklino kaj
pro devo, kaj per tio li plenumas la planojn de la Providenco, kiu lin metis
sur la teron por tiu celo. Nur tiu, kiu zorgas pri l’ estonteco, alligas al la
nuna tempo nur relativan gravecon kaj facile konsoliĝas pri siaj malsukcesoj,
pensante pri la destino, kiu lin atendas.
Dio ne kondamnas
do la surterajn ĝuojn, sed la trouzon de tiuj ĝuoj je malprofito por la aferoj
de l’ animo; kontraŭ tiu trouzo estas avertataj tiuj, kiuj aplikas al si mem la
parolon de Jesuo: “Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo”.
Tiu, kiu identiĝas
kun la estonta vivo, estas simila al riĉa homo, kiu perdas malgrandan sumon kaj
ne maltrankviliĝas pro tio; tiu, kiu ligas ĉiujn siajn pensojn nur al la
surtera vivo, estas kiel malriĉulo, kiu perdas ĉiujn siajn havaĵojn kaj falas
en malesperon.
7. Spiritismo
larĝigas la penson kaj malfermas al ĝi novajn horizontojn; anstataŭ tiu
limigita kaj bagatelema vidado, kiu koncentrigas la penson sur la nunan vivon,
kiu faras el la momento, pasigata sur la tero, la solan kaj malfortan akson de l’
eterna estonteco, Spiritismo montras, ke tiu ĉi vivo estas nur ĉenero de la
harmonia kaj grandioza tutaĵo de la verko de la Kreanto; ĝi montras la solidarecon,
kiu interligas ĉiujn ekzistadojn de la sama estulo, ĉiujn estulojn de la sama mondo
kaj la estulojn de ĉiuj mondoj; tiel ĝi donas bazon kaj pravon de ekzisto al la
universala frateco, dum la doktrino pri la kreado de l’ animo en la momento de naskiĝo
de ĉiu korpo faras ĉiujn estulojn fremdaj unuj al aliaj. Tiu solidareco de la
partoj de unu sama tuto klarigas tion, kio estas neklarigebla, se oni
konsideras unu solan punkton. Tiun tutaĵon en la tempo de la Kristo la homoj ne
povus kompreni, kaj tial li difinis tiun instruon por alia tempo.
Libro:
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec,ĉap. II.
O Ponto de Vista
5 – A idéia
clara e precisa que se faça da vida futura dá uma fé inabalável no porvir, e
essa fé tem conseqüências enormes sobre a moralização dos homens, porque muda
completamente o ponto de vista pelo qual eles encaram a vida terrena. Para
aquele que se coloca, pelo pensamento, na vida espiritual, que é infinita, a
vida corporal não é mais do que rápida passagem, uma breve permanência num país
ingrato. As vicissitudes e as tribulações da vida são apenas incidentes que ele
enfrenta com paciência, porque sabe que são de curta duração e devem ser
seguidos de uma situação mais feliz. A morte nada tem de pavoroso, não é mais a
porta do nada, mas a da libertação, que abre para o exilado a morada da
felicidade e da paz. Sabendo que se encontra numa condição temporária e não
definitiva, ele encara as dificuldades da vida com mais indiferença, do que
resulta uma calma de espírito que lhe abranda as amarguras.
Pelas simples
dúvida sobre a vida futura, o homem concentra todos os seus pensamentos na vida
terrena. Incerto do porvir, dedica-se inteiramente ao presente. Não entrevendo
bens mais preciosos que os da Terra, ele se porta como a criança que nada vê
além dos seus brinquedos e tudo faz para os obter. A perda do menor dos seus bens causa-lhe pungente
mágoa. Um desengano, uma esperança perdida, uma ambição insatisfeita, uma
injustiça de que for vítima, o orgulho ou a vaidade ferida, são tantos outros
tormentos, que fazem da sua vida uma angústia perpétua, pois que se entrega
voluntariamente a uma verdadeira tortura de todos os instantes.
Sob o ponto de
vista da vida terrena, em cujo centro se coloca, tudo se agiganta ao seu redor.
O mal o atinge, como o bem que toca aos outros, tudo adquire aos seus olhos
enorme importância. É como o homem que, dentro de uma cidade, vê tudo grande em
seu redor: os cidadãos eminentes como os monumentos; mas que, subindo a uma
montanha, tudo lhe parece pequeno.
Assim acontece
com aquele que encara a vida terrena do ponto de vista da vida futura: a
humanidade, como as estrelas no céu, se perdem na imensidade; ele então se
apercebe de que grandes e pequenos se confundem como as formigas num monte de
terra; que operários e poderosos são da mesa estatura; e ele lamenta essas
criaturas efêmeras, que tanto se esfalfam para conquistar uma posição que os
eleva tão pouco e por tão pouco tempo. É assim que importância atribuída aos bens terrenos está
sempre na razão inversa da fé que se tem na vida futura.
6 – Se todos
pensarem assim, dir-se-á, ninguém mais se ocupando das coisas da Terra, tudo
perigará. Mas não, porque o homem procura instintivamente o seu bem estar, e
mesmo tendo a certeza de que ficará por pouco tempo em algum lugar, ainda
quererá estar o melhor ou o menos mal possível. Não há uma só pessoa que,
sentindo um espinho sob a mão, não a retire para não ser picada. Ora, a procura
do bem estar força o homem a melhorar todas as coisas, impulsionado como ele é
pelo instinto do progresso e da conservação, que decorre das próprias leis da
natureza. Ele trabalha, portanto, por necessidade, por gosto e por dever, e com
isso cumpre os desígnios da Providência, que o colocou na Terra para esse fim.
Só aquele que considera o futuro pode dar ao presente uma importância relativa,
consolando-se facilmente de seus revezes, ao pensar no destino que os aguarda.
Deus não
condena, portanto, os gozos terrenos, mas o abuso desses gozos, em prejuízo dos
interesses da alma. É contra esse abuso que se previnem os que compreendem
estas palavras de Jesus: O meu reino não é deste mundo.
Aquele que se
identifica com a vida futura é semelhante a um homem rico, que perde uma
pequena soma sem se perturbar; e aquele que concentra os seus pensamentos na
vida terrestre é como o pobre que ao perder tudo o que possui, cai em
desespero.
7 – O
Espiritismo dá amplitude ao pensamento e abre-lhe novo horizonte. Em vez dessa
visão estreita e mesquinha, que o concentra na vida presente, fazendo do
instante que passa sobre a terra o único e frágil esteio do futuro eterno, ele
nos mostra que esta vida é um simples elo do conjunto harmonioso e grandioso da
obra do Criador, e revela a solidariedade que liga todas as existências de um
mesmo ser, todos os seres de um mesmo mundo e os seres de todos o mundos.
Oferece, assim, uma base e uma razão de ser à fraternidade universal, enquanto
a doutrina da criação da alma, no momento do nascimento de cada corpo, faz que
todos os seres sejam estranhos uns aos outros. Essa solidariedade das partes de
um mesmo todo explica o que é inexplicável, quando apenas consideramos uma
parte. Essa visão de conjuntos, os homens do tempo de Cristo não podiam
compreender, e por isso o seu conhecimento foi reservado para mais tarde.
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. II
Nenhum comentário:
Postar um comentário