SOCIOLOGIO
54. – Kun la
disvastiĝo de la spirita lumo, ĉu la homo plilarĝigos sian komprenon pri
patrujo, tiel ke li metos sur la saman nivelon ĉiujn naciojn de la mondo?
– La spirita
lumo donos al la homoj novan koncepton pri patrujo, tiel ke nuliĝos la detrua
movado farita de la hommortigaj kugloj kaj kanonoj.
Kiam tio okazos,
la homo lernos valorigi per laboro kaj amo sian naskolandon, samtempe detruante
la materiajn limojn kaj cedante lokon al la nova erao por la homara familio.
Tiam la rasoj
estos anstataŭitaj de la animoj kaj la patrujo estos honorata ne per morto, sed
per vivo bone uzata kaj bone travivata.
55. – Koncerne
la ĝuadon de la surteraj riĉaĵoj, ĉu la socia malegaleco daŭros plu en la
estontaj tempoj?
– La socia
malegaleco estas la plej alta pruvo de reenkarniĝo, per kiu ĉiu spirito akiras sian
difinitan pozicion de regenerado kaj elaĉeto. En tiu okazo, ni konsideras, ke
malriĉeco, mizero, milito, malklereco kaj aliaj kolektivaj malfeliĉoj estas ja
malsanoj de la socia organismo, kaŭze de la situacio de provado de preskaŭ ĉiuj
ĝiaj membroj. Post malapero de la patogena kaŭzo, per la spirita iluminado de
ĉiuj homoj en Jesuo Kristo, la kolektiva malsano estos forigita de la homaj medioj.
56. – En
Sociologio, ĉu oni povas akcepti la koncepton pri absoluta egaleco?
– La absoluta
koncepto egaligema estas grava eraro de la sociologoj, en ĉiu ajn fako de la
vivo. La politika tiraneco povos provi altrudon tiucele, sed ĝi estos nenio
alia ol spektaklo riĉaj simbolaj unuformigoj, por eksteraj efikoj, ĉar la vera valoro
de iu homo kuŝas ja en lia interno, kie ĉiu spirito havas sian pozicion
difinita de sia propra diligenteco.
En tiu afero
ekzistas ia absoluta egaleco de homrajtoj antaŭ Dio, kiu donas al ĉiuj siaj
infanoj egalan okazon en la netakseblaj trezoroj de la tempo. Tiuj estas rajtoj
de la konkero de saĝeco kaj amo tra la vivo, per la plenumo de la sankta devo
de laboro kaj individua diligenteco. Jen kial ĉiu homo havos sian planon de meritoj
sur la evoluovojoj. Ĉe la surteraj luktoj, tiu situacio estas ja grandioza
ŝtuparo de progreso, se oni parolas pri rezonadoj kaj sentoj, ŝtuparo, kiun supreniros
ĉiu homo mobilizanta la eblecojn disponigitajn al lia ekzistado, por la edifa
iluminado de si mem, ĉe la sanktaj elmontroj de la individua diligenteco.
57. – Ĉu la
homoj povos solvi sen malpaco la tiel nomatajn proletajn demandojn?
– Jes, kiam ili
decidiĝos akcepti kaj apliki la sanktajn principojn de la Evangelio. La pasiaj
regularoj, la strikoj, la unuflankaj dekretoj, la revoluciaj ideologioj estas
senefikaj kataplasmoj pligravigantaj la vundon de la kolektivo.
Socialismo estas
bela esprimo de la homa kulturo, dum ĝi ne glitas sur la polusojn de
ekstremismo.
Ĉiuj absurdaĵoj de
la sociaj teorioj rezultas de la malklereco de la homoj, rilate la neceson de
ilia kristaniĝo.
De ĉi tie ni
vidas la malbonajn direktantojn kaj la malbonajn direktatojn, ne kiel riĉulojn
kaj malriĉulojn, sed kiel avarulojn kaj ribelantojn. En tiuj du situacioj, la
homoj okazigis la perturbon de ĉiuj meĥanismoj de la natura laboro.
Estas vero, ke
ĉiuj homoj estas proletoj de la evoluo, kaj neniu bona klopodo, sur la Tero,
estas neinda je la enkarniĝinta Spirito.
Ĉiu maŝino
postulas specialan direktadon, kaj la monda meĥanismo bezonas senliman nombron
da kapabloj kaj scioj.
Se ĉiu peco ne
harmonie adaptiĝas al sia funkcio, ĉia laboro estas kontraŭefika, kaj neebla
estas ĉia bona tasko.
Je la benoj de
Dio, ĉiuj homoj estas riĉaj, kaj ĉiuj devas sukcesplene profiti la ricevitajn
“talantojn”, ĉar, sen escepto eĉ de unu, iam en la transtombo ĉiuj raportos pri
siaj penoj.
La estroj sciu
ami, kaj la subuloj neniam malamu. Tiu estas la vero, per kiu ni komprenas, ke
ĉiuj laborproblemoj, sur la Tero, havas ian evangelian solvon.
58. – Tial, ke
oni rekonas la ŝtaton kiel ian aparaton de konvenciaj leĝoj, ĉu estas
pravigebla ĝia ekzisto, kaj ankaŭ tiu de la armeoj ĝin defendantaj en la mondo?
– En la nuna
situacio (aŭ kondiĉo) de la mondo, kaj konsiderante la diversecon de la
karakteroj kaj evoluaj aspektoj de la homoj, kiam ili estas aparte ekzamenataj,
oni pravigas la bezonon de ŝtataj aparatoj ĉe la politikaj konvencioj, kaj la
bezonon de la armeoj ilin subtenantaj sur la terglobo. Ili ambaŭ estas
institucioj de ordo por la plenumado de la individuaj provoj, laŭ la homaj
eventualecoj, ĝis kiam la homo perceptos la sencon de konkordo kaj frateco en
la leĝoj de la Kreinto, tiam malbezonante certajn devigajn determinojn de la
homaj leĝoj, konvenciaj kaj nedaŭraj.
59. – Ĉu
Spiritismo havas ian specialan rolon ĉe la Sociologio?
– En la nuna
momento de la surtera homaro, kiam ĉiuj konkeroj de la civilizacio degeneras en
la ekstremismojn, Spiritismo estas la granda inicanto de la Sociologio, ĉar ĝi signifas
la reviviĝintan Evangelion, kiun la laŭliteraj religioj provis enterigi en
ekonomiajn interesojn kaj en la eksteran konvencion de siaj prozelitoj.
Restarigante por
la homo la instruojn de Jesuo, kaj klarigante, ke la efektivaj valoroj de la
homo estas tiuj, kiuj devenas de la konscienco kaj de la koro, la konsolanta
doktrino de la Spiritoj reasertas la veraĵon, ke al ĉiu homo estos donite laŭ
lia indeco, laŭ la persona diligenteco, en la aplikado de la leĝo de laboro kaj
bono. Pro tio, ĝi prezentas la plej efikan antidoton kontraŭ la sociaj venenoj
nun disverŝitaj en la mondo per la politikaj filozofioj de la absurdo kaj
senmezura ambicio, restarigante en la koroj la veron kaj la konkordon.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
SOCIOLOGIA
54 – Com a
difusão da luz espiritual, alargará o homem a noção de pátria, de modo a abranger
no mesmo nível todas as nações do mundo?
-A luz
espiritual dará aos homens um conceito novo de pátria, de maneira a proscrever-se
o movimento destruidor pelos canhões e balas homicidas.
Quando isso se
verifique, o homem aprenderá a valorizar o berço em que nasceu, pelo trabalho e
pelo amor, destruindo-se concomitantemente as fronteiras materiais; e dando
lugar à era nova da grande família humana, em que as raças serão substituídas
pelas almas e em que a pátria será honrada, não com a morte, mas com a vida bem
aplicada e bem vivida.
55 – A
desigualdade verificada entre as classes sociais, no universo dos bens
terrenos, perdurará nas épocas do porvir?
-A desigualdade
social é o mais elevado testemunho da verdade da reencarnação, mediante a qual
cada espírito tem sua posição definida de regeneração e resgate. Nesse caso,
consideramos que a pobreza, a miséria, a guerra, a ignorância, como outras
calamidades coletivas, são enfermidades do organismo social, devido à situação
de prova da quase generalidade dos seus membros. Cessada a causa patogênica com
a iluminação espiritual de todos em Jesus-Cristo; a moléstia coletiva estará
eliminada dos ambientes humanos.
56 – Pode
admitir-se, em Sociologia, o conceito de igualdade absoluta?
-A concepção
igualitária absoluta é um erro grave dos sociólogos, em qualquer departamento
da vida. A tirania política poderá tentar uma imposição nesse sentido, mas não
passará das espetaculosas uniformizações simbólicas para efeitos exteriores,
porquanto o verdadeiro valor de um homem está no seu íntimo, onde cada espírito
tem sua posição definida pelo próprio esforço.
Nessa questão
existe uma igualdade absoluta de direitos dos homens perante Deus, que concede
a todos os seus filhos uma oportunidade igual nos tesouros inapreciáveis do
tempo. Esses direitos são os da conquista da sabedoria e do amor, através da
vida, pelo cumprimento do sagrado dever do trabalho e do esforço individual.
Eis por que cada criatura terá o seu mapa de méritos nas sendas evolutivas,
constituindo essa situação, nas lutas planetárias, uma grandiosa progressiva em
matéria de raciocínios e sentimento, em que se elevará naturalmente todo aquele
que mobilizar as possibilidades concedidas à sua existência para o trabalho
edificante da iluminação de si mesmo, nas sagradas expressões do esforço
individual.
57 – Poderão os
homens resolver sem atritos as chamadas questões proletárias?
-Sim, quando se
decidirem a aceitar e aplicar os princípios sagrados do Evangelho. Os
regulamentos apaixonados, as greves, os decretos unilaterais, as ideologias
revolucionárias, são cataplasmas inexpressivas, complicando a chaga da
coletividade. O socialismo é uma bela expressão de cultura humana, enquanto não
resvala para os pólos do extremismo.
Todos os
absurdos das teorias sociais decorrem da ignorância dos homens relativamente à
necessidade de sua cristianização. Conhecemos daqui os maus dirigentes e os
maus dirigidos, não como homens ricos e pobres, mas como avarentos e a
revoltados. Nessas dias Expressões, as criaturas operam o desequilíbrio de
todos os mecanismos do trabalho natural.
A verdade é que
todos os homens são proletários da evolução e nenhum esforço de boa realização
na Terra é indigno do espírito encarnado.
Cada máquina
exige uma direção especial, e o mecanismo do mundo requer o infinito de
aptidões e de conhecimentos.
Sem a harmonia
de cada peça na posição em que se encontra, toda produção é contraproducente e
toda boa tarefa impossível.
Todos os homens
são ricos pelas bênçãos de Deus e cada qual deve aproveitar, com êxito, os
“talentos” recebidos, porquanto, sem exceção de um só, prestarão um dia, alem-túmulo,
contas de seus esforços.
Que os
trabalhadores da direção saibam amar, e que os da realização nunca odeiem. Essa
é a verdade pela qual compreendemos que todos os problemas do trabalho, na
Terra, representam uma equação de Evangelho.
58 – Reconhecendo-se
o Estado como aparelhamento de leis convencionais, é justificável a sua existência,
bem como a das classes armadas, que sustentam no mundo?
-Na situação (ou
condição) atual do mundo e considerando a heterogeneidade dos caracteres e das
expressões evolutivas das criaturas, examinadas isoladamente, justifica-se a
necessidade dos aparelhos estatais nas convenções políticas, bem como das
classes armadas que os mantém no orbe, como institutos de ordem para a execução
das provas individuais, nas contingências humanas, até que o homem perceba o
sentido de concórdia e fraternidade dentro das leis do Criador; prescindindo
então da obrigatoriedade de certas determinações das leis humanas,
convencionais e transitórias.
59 – Tem o
Espiritismo um papel especial junto da Sociologia?
-Na hora atual
da humanidade terrestre, em que todas as conquistas da civilização se subvertem
nos extremismos, o Espiritismo é o grande iniciador da Sociologia, por
significar o Evangelho redivivo que as religiões literalistas tentam inumar nos
interesses econômicos e na convenção exterior de seus prosélitos (adeptos).
Restaurando os
ensinos de Jesus para o homem e esclarecendo que os valores legítimos da
criatura são os que procedem da consciência e do coração, a doutrina
consoladora dos Espíritos reafirma a verdade de que a cada homem será dado de
acordo com seus méritos, no esforço individual, dentro da aplicação da lei do
trabalho e do bem; razão pela qual representa o melhor antídoto dos venenos
sociais atualmente espalhados no mundo pelas filosofias políticas do absurdo e
da ambição desmedida, restabelecendo a verdade e a concórdia para os corações.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário