La prahomoj
La animala regno
suferas la plej strangajn transiĝojn dum la terciaro, sub la influoj de la
medio kaj pro la potenco de la leĝo pri selektado.
Sed nia sciama
rezondado serĉas la efektivajn antaŭulojn de la homo en tiu grandega vastaĵo de
la proscenio de la anima evoluado.
Kie estas Adamo
defalinta de la paradizo? Niaj afliktitaj okuloj vane serĉas tiujn legendajn
figurojn, kun celo lokalizi ilin en la Spaco kaj en la Tempo. Ni fine komprenas,
ke Adamo kaj Eva estas rememoro pri la Spiritoj ekzilitaj sur la malluman
pejzaĝon de la Tero, same kiel Kaino kaj Habelo estas du simboloj por la personeco
de la kreitoj.
Sed ekzamenante
la aferon laŭ ĝiaj realaj elvolviĝoj, ni vidas la unuajn prahomojn suferantajn
la perfektigajn procedojn de la naturo. En la terciaro, pri kiu ni parolas, sub
la gvidado de la spiritaj rondoj vidiĝas kelkaj rasoj el antropoidoj en la
malsupera Plioceno.
Tiuj
antropoidoj, antaŭuloj de la homo, kaj tiuj prapatroj de la simioj, kiuj
ankoraŭ ekzistas en la mondo, ekevoluis de konverĝaj punktoj, kaj el tio venas
la sera parenceco inter la moderna homa organismo kaj tiu de la nuna ĉimpanzo.
Sed rememorante
la eminentajn naturalistojn de la lastaj tempoj, detale esplorintajn la
transcendajn demandojn pri la evoluismo, ni devas klarigi, ke ne okazis ĝustadire
ia “malsupreniro de sur la arbo”, en la komenco de la homa evoluo.
La spiritaj
fortoj, kiuj direktas la terajn fenomenojn, sub la gvidado de la Kristo,
starigis en la epoko de la granda adaptebleco de la materiaj elementoj, ian definitivan
genealogion por ĉiuj specoj, en kiuj la spirita principo trovos la proceson de
sia pliperfektiĝo, direkte al racieco.
La fiŝoj, la
rampuloj, la mamuloj havis siajn fiksajn genealogiojn de disvolviĝo kaj la homo
ne estos escepto al tiu ĝenerala regulo.
Libro: Sur Vojo
al la Lumo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
OS ANTEPASSADOS
DO HOMEM
O reino animal
experimenta as mais estranhas transições no período terciário, sob as
influências do meio e em face dos imperativos da lei de seleção. Mas, o nosso
raciocínio ansioso procura os legítimos antepassados das criaturas humanas,
nessa imensa vastidão do proscênio da evolução anímica.
Onde está Adão
com a sua queda do paraíso? Debalde nossos olhos procuram, aflitos, essas
figuras legendárias, com o propósito de localizá-las no Espaço e no Tempo. Compreendemos,
afinal, que Adão e Eva constituem uma lembrança dos Espíritos degredados na
paisagem obscura da Terra, como Caim e Abel são dois símbolos para a personalidade
das criaturas.
Examinada,
porém, a questão nos seus prismas reais, vamos encontrar os primeiros antepassados
do homem sofrendo os processos de aperfeiçoamento da Natureza. No período terciário
a que nos reportamos, sob a orientação das esferas espirituais notavam-se
algumas raças de antropoides, no Plioceno inferior.
Esses
antropoides, antepassados do homem terrestre, e os ascendentes dos símios que
ainda existem no mundo, tiveram a sua evolução em pontos convergentes e daí os
parentescos sorológicos entre o organismo do homem moderno e o do chimpanzé da
atualidade.
Reportando-nos,
todavia, aos eminentes naturalistas dos últimos tempos, que examinaram
meticulosamente os transcendentes assuntos do evolucionismo, somos compelidos a
esclarecer que não houve propriamente uma “descida da árvore”, no início da evolução
humana.
As forças
espirituais que dirigem os fenômenos terrestres, sob a orientação do Cristo,
estabeleceram, na época da grande maleabilidade dos elementos materiais, uma
linhagem definitiva para todas as espécies, dentro das quais o princípio espiritual
encontraria o processo de seu acrisolamento, em marcha para a racionalidade.
Os peixes, os
répteis, os mamíferos, tiveram suas linhagens fixas de desenvolvimento e o
homem não escaparia a essa regra geral.
Livro: A Caminho
da Luz.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário