sexta-feira, 27 de setembro de 2013

Sociologio / Sociologia - 3

Sociologio
65. – Ĉu la homo, kiu prenis sur sin la respondecon de publikaj oficoj sur la Tero, respondas, en la spirita sfero, por la ordonoj, kiujn li plenumas kaj plenumigas?
– Pro siaj moralaj karakteroj, la respondeco de publika ofico ĉiam estas pli grava ol tiu, kiun Dio donis, pri materia riĉaĵo. De tio venas la fakto, ke en la spirita vivo la deponprenanto de la publikaj aferoj ĉiam respondos por la ordonoj diktitaj de sia aŭtoritato en la surteraj taskoj.
66. – Ĉu la evangelia instruo – “Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, tiu ne povas esti mia disĉiplo”  – devas esti komprenata laŭ absoluta senco?
– Ankoraŭ tiu instruo de la Majstro devas esti konsiderata en sia dia simboleco.
Ankaŭ la homaj riĉaĵo kaj aŭtoritato estas vojoj al spertoj kaj provoj, kaj la homo ilin memvole forĵetinta de si kondutus kun la konscio pri sia nerespondeco, flanke lasante la okazon por progreso, kiun la Dia Providenco metis al li en la manojn.
Ĉiuj homoj estas fruktuzantoj de la diaj havaĵoj, kaj tiuj, kiuj estas kunvokitaj al la adiministrado de tiuj havaĵoj, rigardu sian respondecon kiel unu el la plej seriozaj problemoj en la vivo.
Forlasante egoismon, fieron, malfortecon, elmontron de vantemo, la homo plenumos la evangelian ordonon, kaj, sentante la grandecon de Dio, la sola disdonanto de la reala riĉaĵo de la vivo, li estos la disĉiplo de la Sinjoro en ĉia cirkonstanco, ĉar li uzas siajn materiajn kaj spiritajn kapablojn sen la mondaj venenoj, kiel ia sincera interpretanto de la diaj planoj por ĉies feliĉo.
67. – Kiel ni interpretu la feminisman movadon en la nuntempa civilizacio?
– Per la geeza institucio, viro kaj virino estas kvazaŭ cerbo kaj koro de la hejma organizo.
Ambaŭ portas egalan respondecon ĉe la sankta familia grupo; se la ina animo ĉiam prezentis pli altan gradon de spiriteco en la vivo, tiel estas, ĉar de longe la vira spirito venenis la fontojn de sia libereco per ĉiaj misuzoj kaj malutilis al sia morala pozicio tra sennombraj ekzistadoj, en multoblaj jarcentaj spertoj.
Sed la feminisma ideologio de la modernaj tempoj, kun siaj diversaj politikaj kaj sociaj standardoj, povas esti ia veneno por la virino neglektanta siajn grandajn spiritajn devojn sur la Tero. Se ekzistas ia aŭtentika feminismo, ĝi devas esti tiu de la reedukado de la virino por la hejmo, sed neniam por kontraŭefika agado ekster ĝi. Tiel estas, ĉar la virinaj problemoj ne povos esti solvitaj per la viraj kodoj, sed nur konforme al la diaj, noblaj principoj de la Evangelio.
68. – Kiel ni difinu la spiritostaton de la moderna homo, kiu tiom multe priokupiĝas pri “prosperi en la vivo”, “gajni multe” kaj “labori por riĉiĝi”?
– Tiu celo de la nuntempa degenerinta homo estas forta karaktero de nescio de la spiritaj valoroj sur la Tero, kie okazas la inversigo de preskaŭ ĉiuj moralaj konkeroj.
Estis ja tiu eksceso de maltrankvilo, en la plej senbrida egoismo, kiu okazigis la moralan krizon en la mondo, el kies sinistraj spektakloj ni povas konfesi, ke la fizika homo de la epoko de radiofonio kaj transatlantika ŝipo bezonas pli multe da vero ol da mono, pli multe da lumo ol da pano.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
Sociologia
65 – O homem que guarda responsabilidade nos cargos públicos da Terra responde, no plano espiritual, pelas ordens que cumpre e faz cumprir?
A responsabilidade de um cargo público, pelas suas características morais, é sempre mais importante que a concedida por Deus sobre um patrimônio material. Daí a verdade que, na vida espiritual, o depositário do bem público responderá sempre pelas ordens expedidas pela sua autoridade, nas tarefas da Terra.
66 – O preceito evangélico – “assim, pois, aquele que dentre vós não renunciar a tudo o que tem, não pode ser meu discípulo” – deve ser interpretado no sentido absoluto?
Ainda esse ensino do Mestre deve ser considerado no seu divino simbolismo.
A fortuna e a autoridade humanas são também caminhos de experiências e provas, e o homem que as atirasse fora de si, arbitrariamente, procederia com a noção da irresponsabilidade, desprezando o ensejo do progresso que a Providência Divina lhe colocou nas mãos.
Todos os homens são usufrutuários dos bens divinos e os convocados ao trabalho de administração desses bens devem encarar a sua responsabilidade como problema dos mais sérios da vida.
Renunciando ao egoísmo, ao orgulho, à fraqueza, às expressões de vaidade, o homem cumprirá a ordenação evangélica, e, sentindo, a grandeza de Deus, único dispensador no patrimônio real da vida, será discípulo do Senhor em quaisquer circunstâncias, por usar as suas possibilidades materiais e espirituais, sem os característicos envenenados do mundo, como intérprete sincero dos desígnios divinos para felicidade de todos.
67 – Como interpretar o movimento feminista na atualidade da civilização?
O homem e a mulher, no instituto conjugal, são como o cérebro e o coração do organismo doméstico.
Ambos são portadores de uma responsabilidade igual no sagrado colégio da família; e, se a alma feminina sempre apresentou um coeficiente mais avançado de espiritualidade na vida, é que, desde cedo, o espírito masculino intoxicou as fontes da sua liberdade, através de todos os abusos, prejudicando a sua posição moral no decurso das existências numerosas, em múltiplas experiências seculares.
A ideologia feminista dos tempos modernos, porém, com as diversas bandeiras políticas e sociais, pode ser um veneno para a mulher desavisada dos seus grandes deveres espirituais na face da Terra.
Se existe um feminismo legítimo, esse deve ser o da reeducação da mulher para o lar, nunca para uma ação contraproducente fora dele. É que os problemas femininos não poderão ser solucionados pelos códigos do homem, mas somente à luz generosa e divina do Evangelho.
68 – Como conceituar o estado de espírito do homem moderno, que tanto se preocupa com o “estar bem na vida”, “ganhar bem” e “trabalhar para enriquecer”?
Esse propósito do homem viciado, dos tempos atuais. Constitui forte expressão de ignorância dos valores espirituais na Terra, onde se verifica a inversão de quase todas as conquistas morais.
Foi esse excesso de inquietação, no mais desenfreado egoísmo, que provocou a crise moral do mundo, em cujos espetáculos sinistros podemos reconhecer que o homem físico, da radiotelefonia e do transatlântico, necessita de mais verdade que dinheiro, de mais luz que de pão.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário