II
– Animo, Vivoprincipo kaj vivofluidaĵo
Estas alia
vorto, pri kiu ankaŭ gravas, ke ni nin interkomprenu, ĉar ĝi estas unu el la
subteniloj de la tuta morala doktrino kaj objekto de multenombraj diskutoj, pro
manko de ĝuste fiksita signifo, nome la vorto animo. La malakordo de opinioj
koncerne la naturon de la animo originas el la aparta uzo, kiun ĉiu faras mem
de tiu vorto. Perfekta lingvo, en kiu ĉiu ideo estus reprezentata de ĝusta
vorto, malebligus multajn diskutojn; posedante unu vorton por ĉiu afero kaj
objekto, ĉiuj sin interkomprenus.
Laŭ la opinio de
kelkaj homoj, la animo estas la principo de la organa materia vivo; ĝi ne havas
ekzistadon propran kaj neniiĝas samtempe kiel la vivo: do, pura materialismo.
En ĉi tiu senco, kaj por komparo, ili diras, ke fendita instrumento, jam ne
kapabla eligi sonojn, ne havas animon. Laŭ tiu opinio, la animo estas efiko, ne
kaŭzo.
Aliaj kredas, ke
la animo estas la principo de intelekto, la universa aganto, el kiu ĉiu estulo
sorbas ioman parton. Laŭ la penso de
tiuj, en la tuta universo ekzistas unu sola animo, disĝetanta erojn al la
diversaj estuloj dotitaj per intelekto, dum ties vivo; ĉiu el tiuj eroj, post
morto, revenas al la komuna fonto, kie ĝi miksiĝas kun la tuto, same kiel la
riveroj kaj riveretoj refluas en la maron, el kiu ili fontis. ĉi tiu opinio
diferencas de la antaŭa per tio, ke, laŭ ĝi, estas en ni io krom materio kaj ke
io restas post morto; sed tio estus, pli aŭ malpli, kvazaŭ ĉio forfiniĝus, ĉar,
jam ne havante individuecon, ni ne plu konscius pri ni mem. Laŭ tiu opinio,
la universa animo estus Dio kaj ĉiu vivanto estus parto de la dia Estulo: ĉi
tio estas ia modifita formo de panteismo.
Aliaj, fine,
asertas, ke la animo estas io morala, malsama, sendependa de la materio kaj
konservanta sian individuecon post morto. Sen kontraŭdiro, ĉi tiu estas la plej
ĝenerala signifo, ĉar, kun unu aŭ alia nomo, la ideo pri tiu estaĵo,
postvivanta la korpon, troviĝas en la stato de kredo instinkta kaj nedependa de
ĉiu instruado, en ĉiuj popoloj, Kia ajn estas la grado de ties civiliziteco. ĉi
tiu doktrino, laŭ kiu la animo estas kaŭzo kaj ne efiko, estas tiu de la
spiritualisto.
Ne diskutante la
meriton de tiuj opinioj kaj konsiderante nur la lingvan flankon de la demando,
ni diras, ke tiuj tri signifoj de la vorto animo formas tri malsamajn ideojn, ĉiu
el kiuj postulus apartan vorton. ĝi estas trisenca vorto, kiun ĉiu homo povas,
ja prave, difini laŭ sia vidpunkto; neperfekteco troviĝas en la idiomo, kiu
havas unu solan vorton por tri ideoj. Por forigi ĉian konfuzon, oni devus
limigi la signifon de la vorto animo je unu el tiuj tri ideoj; la elekto ne
gravas: la tuta demando estas interkompreniĝo, pure konvencia afero. ŝajnas al
ni pli logike konsideri tiun vorton laŭ ĝia plej vulgara signifo; pro tio, ni
nomas ANIMO la nematerian kaj individuan estulon, kiu loĝas en ni kaj kiu
postvivas la korpon. Eĉ se ĝi ne ekzistus kaj estus nura imagaĵo, ni bezonus
ian vorton por nomi tiun estulon.
ĉe manko de
aparta vorto por ĉiu el la du aliaj punktoj, ni nomas: Vivoprincipo la
principon de la materia organa vivo, kia ajn estas ties origino, komunan al ĉiuj
vivantaj estaĵoj, ekde la vegetaĵoj ĝis la homo. ĉar povas esti vivo sen konsidero
al pensokapablo, tial la vivoprincipo estas io distingiĝa kaj sendependa. La
vorto vivipovo ne esprimus saman ideon. Unuj opinias, ke la vivoprincipo estas
propreco de la materio, efiko okazanta tiam, kiam la materio troviĝas en iuj
difinitaj cirkonstancoj; aliaj — kaj tiu ĉi estas la plej ĝenerala ideo —, ke ĝi
ŝuŝas en iu speciala, universe dissemita fluidaĵo, el kiu ĉiu estulo sorbas kaj
asimilas ioman parton dum sia vivo, same kiel ni vidas la inertajn korpojn ensorbi
lumon; ĝi estus do la vivofluidaĵo, kiu, laŭ iuj opinioj, estus neniu alia ol
la elektra fluidaĵo vivigita, ankaŭ nomata magneta fluidaĵo, nerva fluidaĵo
k.a.
Kiel ajn la
afero estas, unu fakto ekzistas, kiu ne povus esti malakceptita, ĉar ĝi
rezultas el observado, nome, ke la organaj estuloj havas en si ian forton, kiu
naskas la fenomenon “vivo”, dum tiu forto ekzistas; ke la materia vivo estas
komuna al ĉiuj organaj estaĵoj, kaj ne dependas de intelekto aŭ de penso; ke
intelekto kaj penso estas kapabloj de certaj organaj specoj; fine, ke el la
organaj specoj, dotitaj per intelekto kaj penso, unu posedas specialan moralan
senton, kiu havigas al ĝi nediskuteblan superecon antaŭ la ceteraj: la homa
speco.
Oni komprenas,
ke, kun pli ol unu signifo, la vorto animo malakordas nek kun materialismo, nek
kun panteismo. Spiritualisto mem povas tute bone kompreni animon laŭ iu ajn el
la du unuaj difinoj, sen ia malutilo por la individua nemateria estulo, al kiu
li donos alian nomon. Tiu vorto reprezentas do nenian ekskluzivan opinion: ĝi
estas ia Proteo, kiun ĉiu alprenas laŭ sia plaĉo, kaj jen la fonto de tiom da
diskutoj.
Oni ankaŭ
forigus konfuzon, eĉ se estus uzata la vorto
animo en la tri nomitaj okazoj, per la almeto de iu kvalita vorto, kiu
precize difinus la vidpunkton, laŭ kiu ĝi estas rigardata, aŭ la uzon, kiun oni
faras el ĝi. Tiu estus do ĝenerala vorto, kiu reprezentus, samtempe, la
principon de la materia vivo, de la intelekto kaj de la moralo, kaj kies sencoj
distingiĝus inter si per atributo, kiel, ekzemple, la gasoj distingiĝas unuj de
aliaj per la aldono de vortoj: hidrogeno, oksigeno, nitrogeno k.a.
Oni povus do
diri — kaj eble estus plej bone: la vivoanimo, por esprimi la principon de la
materia vivo; la intelekta animo, por esprimi la intelekto-principon; kaj la
spirita animo, por esprimi la principon de nia individueco post morto. Kiel oni
vidas, ĉio ĉi estas nura demando pri vortoj, sed ja tre grava demando por
interkompreniĝado. El ĉi tiu vidpunkto, la vivo-animo estas komuna al ĉuj
organhavaj estaĵoj: vegetaĵoj, bestoj kaj homoj; la intelekta animo estas propra
al bestoj kaj al homoj; kaj la spirita animo apartenas nur al la homo.
Ni kredis necese
insisti pri ĉi tiuj klarigoj, des pli, ĉar la spiritisma doktrino sin esence
bazas sur la ekzisto, en ni, de iu estulo ne dependanta de la materio kaj
postvivanta la korpon. ĉar ni ofte uzados, en ĉi tiu verko, la vorton animo,
tial estis grave fiksi la signifon, kiun ni atribuas al ĝi, por ke okazu nenia
miskompreno.
Ni alvenas nun
al la ĉefa objekto de ĉi tiu prepara instruado.
Libro: La Libro
de la Spiritoj – Allan Kardec.
II - ALMA,
PRINCÍPIO VITAL E FLUIDO VITAL
Há outra palavra
sobre a qual igualmente devemos entender-nos porque é uma das chaves de toda doutrina
moral e tem suscitado numerosas controvérsias por falta de uma acepção bem
determinada: é a palavra alma. A divergência de opiniões sobre a natureza da
alma provém da aplicação particular que cada qual faz desse vocábulo. Uma
língua perfeita, em que cada idéia tivesse a sua representação por um termo
próprio, evitaria muitas discussões; com uma palavra para cada coisa todos se
entenderiam.
Segundo uns, a
alma é o princípio da vida orgânica material; não tem existência própria e se
extingue com a vida: é o puro materialismo. Neste sentido e por comparação
dizem de um instrumento quebrado, que não produz mais som, que ele não tem
alma. De acordo com esta opinião a alma seria um efeito e não uma causa.
Outros pensam
que a alma é o princípio da inteligência, agente universal de que cada ser
absorve uma porção. Segundo estes, não haveria em todo o Universo senão uma
única alma, distribuindo fagulhas para os diversos seres inteligentes durante a
vida; após a morte cada fagulha volta à fonte comum, confundindo-se no todo,
como os córregos e os rios retornam ao mar de onde saíram. Esta opinião difere
da precedente em que, segundo esta hipótese, existe em nós algo mais do que a
matéria, restando qualquer coisa após a morte; mas é quase como se nada
restasse, pois não subsistindo a individualidade não teríamos mais consciência
de nós mesmos. De acordo com esta opinião, a alma universal seria Deus e cada ser
uma porção da Divindade; é esta uma variedade do Panteísmo.
Segundo outros,
enfim, a alma é um ser moral, distinto, independente da matéria e que conserva
a sua individualidade após a morte. Esta concepção é incontestavelmente a mais
comum, porque sob um nome ou outro a idéia desse ser que sobrevive ao corpo se
encontra em estado de crença instintiva, e independente de qualquer ensinança,
entre todos os povos, qualquer que seja o seu grau de civilização. Essa doutrina,
para a qual a alma é causa e não efeito, é a dos espiritualistas.
Sem discutir o
mérito dessas opiniões, e não considerando senão o lado linguístico da questão,
diremos que essas três aplicações da palavra alma constituem três ideias
distintas, que reclamariam, cada uma, um termo diferente. Essa palavra tem,
portanto, significação tríplice, e cada qual está com a razão, segundo o seu
ponto de vista, ao lhe dar uma definição; a falha se encontra na língua, que
não dispõe de mais de uma palavra para três ideias. Para evitar confusões,
seria necessário restringir a acepção da palavra alma a uma de suas ideias.
Escolher esta ou aquela é indiferente, simples questão de convenção, e o que
importa é esclarecer. Pensamos que o mais lógico é tomá-la na sua significação mais
vulgar, e por isso chamamos alma ao ser imaterial e individual que existe em
nós e sobrevive ao corpo. Ainda que este ser não existisse e não fosse mais que
um produto da imaginação, seria necessário um termo para designá-lo.
Na falta de uma
palavra especial para cada uma das duas outras idéias, chamaremos: Princípio
vital, o princípio da vida material e orgânica, seja qual for a sua fonte, que
é comum a todos os seres vivos, desde as plantas ao homem. A vida podendo
existir sem a faculdade de pensar, o princípio vital é coisa distinta e
independente. A palavra vitalidade não daria a mesma idéia. Para uns, o
princípio vital é uma propriedade da matéria, um efeito que se produz quando a
matéria se encontra em dadas circunstâncias; segundo outros, e essa idéia é
mais comum, ele se encontra num fluido especial, universalmente espalhado, do
qual cada ser absorve e assimila uma parte durante a vida, como vemos os corpos
inertes absorverem a luz. Este seria então o fluido vital, que segundo certas opiniões,
não seria outra coisa senão o fluido elétrico animalizado, também designado por
fluido magnético, fluido nervoso, etc.
Seja como for,
há um fato incontestável, pois resulta da observação, e é que os seres
orgânicos possuem uma força íntima que produz o fenômeno da vida, enquanto essa
força existe; que a vida material é comum a todos os seres orgânicos, e que ela
independe da inteligência e do pensamento; que a inteligência e o pensamento
são faculdades próprias de certas espécies orgânicas; enfim, que entre as espécies
orgânicas dotadas de inteligência e pensamento, há uma, dotada de um senso
moral especial, que lhe dá incontestável superioridade perante as outras, e que
é a espécie humana.
Compreende-se
que, com uma significação múltipla, a alma não exclui o materialismo, nem o panteísmo.
Mesmo o espiritualista pode muito bem entender a alma segundo uma ou outra das
duas primeiras definições, sem prejuízo do ser imaterial distinto, ao qual dará
qualquer outro nome. Assim, essa palavra não representa uma opinião: é um
Proteu, que cada qual ajeita a seu modo, o que dá origem a tantas disputas
intermináveis.
Evitaríamos
igualmente a confusão, mesmo empregando a palavra alma nos três casos, desde
que lhe ajuntássemos um qualificativo para especificar a maneira pela qual a
encaramos, ou a aplicação que lhe damos. Ela seria então um termo genérico,
representando ao mesmo tempo o princípio da vida material, da inteligência e do
senso moral, que se distinguiriam pelo atributo, como o gás, por exemplo, que
se distingue ajuntando-se-lhe as palavras hidrogênio, oxigênio e azoto.
Poderíamos dizer, e talvez fosse o melhor, a alma vital, para designar o
princípio da vida material, a alma intelectual, para o princípio da inteligência,
e a alma espírita, para o princípio da nossa individualidade após a morte. Como
se vê, tudo isto é questão de palavras, mas questão muito importante para nos
entendermos. Dessa maneira, a alma vital seria comum a todos os seres
orgânicos: plantas, animais e homens; a alma intelectual seria própria dos
animais e dos homens, e a alma espírita pertenceria somente ao homem.
Acreditamos
dever insistir tanto mais nestas explicações, quanto a Doutrina Espírita
repousa naturalmente sobre a existência em nós, de um ser independente da
matéria e que sobrevive ao corpo. Devendo repetir
freqüentemente a palavra alma no curso desta obra tínhamos de fixar o sentido
em que a tomamos, a fim de evitar qualquer engano.
Vamos, agora, ao
principal objetivo desta instrução preliminar.
Livro: O Livro
dos Espíritos - Allan Kardec.