29 - Ĉu tiu,
kiu estas naŭzita de la vivo, sed ne volas tranĉi ĝin, estas kulpa, se li serĉas
la morton sur batalkampo, kun la penso fari sian morton utila?
Ĉu la homo sin
mem mortigas, aŭ donas al alia la okazon mortigi lin, la celo estas ĉiam
mallongigi la vivon, kaj sekve estas memmortigo en la intenco, se ne en la ago.
La penso, ke lia morto servos al io, estas iluzio; tio estas nur preteksto, por
kolorigi lian agon kaj senkulpigi ĝin antaŭ liaj propraj okuloj; se li serioze
havus la deziron servi sian landon, li klopodus vivi, ĝin defendante, kaj ne
morti, ĉar, kiam li mortas, li neniel povas servi ĝin. La vera sindonemo
konsistas en tio, ke li ne timu la morton, kiam lia vivo devas esti utila,
spitu la danĝeron, faru antaŭe kaj sen bedaŭro la oferon de sia vivo, se tio
estas necesa; sed la antaŭdecidita intenco serĉi la morton, malŝirmante sin
antaŭ danĝero, eĉ por fari servon, nuligas la meriton de l’ ago. (Sankta
Ludoviko. Parizo, 1860.) - La Evangelio Laŭ Spiritismo –
Allan kardec, Ĉap. V.
Sacrifício da própria vida
29 – Aquele que
se acha desgostoso da vida mas que não quer extingui-la por suas próprias mãos,
será culpado se procurar a morte num campo de batalha, com o propósito de
tornar útil sua morte?
Que o homem se
mate ele próprio, ou faça que outrem o mate, seu propósito é sempre cortar o
fio da existência: há, por conseguinte, suicídio intencional, se não de fato. É
ilusória a idéia de que sua morte servirá para alguma coisa; isso não passa de
pretexto para colorir o ato e escusá-lo aos seus próprios olhos. Se ele
desejasse seriamente servir ao seu país, cuidaria de viver para defendê-lo; não
procuraria morrer, pois que, morto, de nada mais lhe serviria. O verdadeiro
devotamento consiste em não temer a morte, quando se trate de ser útil, em
afrontar o perigo, em fazer, de antemão e sem pesar, o sacrifício da vida, se
for necessário. Mas, buscar a morte com premeditada intenção, expondo-se a um
perigo, ainda que para prestar serviço, anula o mérito da ação. — São Luís.
(Paris, 1860) - Livro: O Evangelho segundo o Espiritismo
– Allan Kardec, cap. V.
Nenhum comentário:
Postar um comentário