Kulpo
Kiam ni
deflankiĝas de la devo, ni falas en kulposenton, fonton de rimorso, kiu, laŭ
siaj multoblaj esprimoj, malfermas ombrobreĉojn en la subtilaj histoj de la
animo.
Kaj la pento,
senĉese plifortigata de la reflektoj el nia amara memorado, transformiĝas en
mensan absceson, nin iom post iom venenante kaj
ĉirkaŭen elverŝante la miasman fluon de nia intima vivo, kiu toksas la
spiritan spiron de niaj kunvivantoj.
Simile al la
magneto, posedanta sian specifan kampon,
ĉiu homo kunportas haloon, aŭ
aŭron, el kreivaj aŭ el detruaj fortoj difinantaj lian karakteron ĉe la fasko da nevideblaj radioj, kiujn li
elsendas el si mem. Per tiu haloo ni starigas niajn nevideblajn ligojn sur la
kampoj de la afineco.
Ĉar la mensa
ondo agas en fermita cirkvito, ni per ĝi asimilas, kiam nin regas stato de
morala malvigleco, la korodajn elementojn emanantajn el ĉiaj Inteligentoj, enkarniĝintaj aŭ
elkarniĝintaj, kiuj agordiĝas al ni en la kampo de nia agado kaj influo.
Projekciante
la ŝirantajn energiojn de nia bedaŭro pro
propra kulpo, ni preskaŭ ĉiam estas trafitaj de interna silenta argumentado, kiu aliigas la bedaŭron,
kiun ni komence turnis kontraŭ ni mem,
en ĉagrenon kaj koleron kontraŭ
aliuloj.
Tiel
okazas, ĉar la reflektoj de nia
dekliniĝo, kirliĝantaj ĉirkaŭ ni, tuj
asimilas aliulajn perturbojn, aŭdigante en la sino de nia animo ĉiujn
senvortajn mesaĝojn de ribelo kaj senkuraĝeco, kiuj vagas en la nin envolvanta
psika atmosfero. Tiuj reflektoj nin metamorfozas en efektivajn sociajn
ribelemulojn, avidegantajn izoliĝon aŭ skandalon, ĉe kiuj ni povus nin fordoni al imagado
infektita de la malsanecaj impresoj de niaj kulpoj.
Kaj ĉe tia negativa stato, frapate de la vibroj
de malsanecaj sentoj kaj pensoj, ni atingas partan aŭ plenan malekvilibron de
la organisma harmonio, implikante korpon kaj animon en la retoj de malsano
difinita per plej komplika diagnozo de la klasika patologio. La kulposento, kun
sia tuta sekvantaro el konsekvencaj perturboj, efikos per siaj senĉesaj
reflektoj sur tiun regionon de la korpo aŭ de la animo respondan al la motivo
de nia rimorso.
Ĉia
devodekliniĝo sekvigas penton, kiu, nutrate en la spirito, kuntrenas kruelajn rezultojn,
kelkfoje postulante longajn ekzistadojn por relernado kaj riparado.
Pro tio, fali
en kulpon necesigas aktivan humilecon por la kiel eble plej rapida restarigo de
nia vibra ekvilibro, se ni ne volas la timigan eniron en la lernejon de longaj
riparoj.
Ĝuste tial
Jesuo, ne nur kiel Dia Majstro sed ankaŭ kiel Saĝa Kuracisto, admonis, ke ni
repaciĝu kun niaj kontraŭuloj dum ni ankoraŭ iras kun ili. Per tio, li instruis
al ni konstrui la veran feliĉon sur la fundamento de la pura amo kaj de la
senĉesa pardono.
Libro: Penso kaj Vivo
Emmanuel / Chico Xavier.
CULPA
Quando fugimos
ao dever, precipitamo-nos no sentimento de culpa, do qual se origina o remorso,
com múltiplas manifestações, impondo-nos brechas de sombra aos tecidos sutis da
alma.
E o
arrependimento, incessantemente fortalecido pelos reflexos de nossa lembrança
amarga, transforma-se num abcesso mental, envenenando-nos, pouco a pouco, e
expelindo, em torno, a corrente miasmática de nossa vida íntima, intoxicando o
hausto espiritual de quem nos desfruta o convívio.
A feição do
ímã, que possui campo magnético específico, toda criatura traz consigo o halo
ou aura de forças criativas ou destrutivas que lhe marca a índole, no feixe de
raios invisíveis que arroja de si mesma. É por esse halo que estabelecemos as
nossas ligações de natureza invisível nos domínios da afinidade.
Operando a
onda mental em regime de circuito, por ela incorporamos, quando moralmente
desalentados, os princípios corrosivos que emanam de todas as Inteligências,
encarnadas ou desencarnadas, que se entrosem conosco no âmbito de nossa atividade
e influência.
Projetando as
energias dilacerantes de nosso próprio desgosto, ante a culpa que adquirimos,
quase sempre somos subitamente visitados por silenciosa argumentação interior
que nos converte o pesar, inicialmente alimentado contra nós mesmos, em mágoa e
irritação contra os outros.
É que os
reflexos de nossa defecção, a torvelinharem junto de nós, assimilam, de
imediato, as indisposições alheias, carreando para a acústica de nossa alma
todas as mensagens inarticuladas de revolta e desânimo, angústia e desespero
que vagueiam na atmosfera psíquica em que respiramos, metamorfoseando-nos em
autênticos rebelados sociais, famintos de insulamento ou de escândalo, nos
quais possamos dar pasto à imaginação virulada pelas mórbidas sensações de
nossas próprias culpas.
É nesse estado
negativo que, martelados pelas vibrações de sentimentos e pensamentos doentios,
atingimos o desequilíbrio parcial ou total da harmonia orgânica, enredando
corpo e alma nas teias da enfermidade, com a mais complicada diagnose da
patologia clássica.
A noção de
culpa, com todo o séquito das perturbações que lhe são conseqüentes, agirá com
os seus reflexos incessantes sobre a região do corpo ou da alma que corresponda
ao tema do remorso de que sejamos portadores.
Toda deserção
do dever a cumprir traz consigo o arrependimento que, alentado no espírito, se
faz acompanhar de resultantes atrozes, exigindo, por vezes, demoradas
existências de reaprendizado e restauração.
Cair em culpa
demanda, por isso mesmo, humildade viva para o reajustamento tão imediato
quanto possível de nosso equilíbrio vibratório, se não desejamos o ingresso
inquietante na escola das longas reparações.
É por essa
razão que Jesus, não apenas como Mestre Divino mas também como Sábio Médico,
nos aconselhou a reconciliação com os nossos adversários, enquanto nos achamos
a caminho com eles, ensinando-nos a encontrar a verdadeira felicidade sobre o
alicerce do amor puro e do perdão sem limites.
Livro: Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário