terça-feira, 9 de outubro de 2012

OBEEMO KAJ REZIGNACIO / Obediência e Resignação

 OBEEMO KAJ REZIGNACIO
8. La doktrino de Jesuo instruas ĉie la obeemon kaj rezignacion, du virtojn kunirantajn kun dolĉeco kaj tre viglajn, kvankam la homoj erare ilin konfuzas kun la negacio de la sento kaj de la volo.  La obeemo estas la konsento de la racio; la rezignacio estas la konsento de la koro; ambaŭ estas agantaj fortoj, ĉar ili portas la ŝarĝon de la provoj, kiun la malprudenta ribelo igas la homon delasi. La malkuraĝulo ne povas esti rezignaciema, same kiel la fierulo kaj la egoisto ne  povas esti obeemaj. Jesuo estis la enkorpiĝo de tiuj virtoj malŝatataj de materialistaj antikvuloj. Li venis en la momento, kiam la roma socio estis pereanta en la svenoj de la koruptado; li venis, por briligi en la sino de la senfortiĝinta homaro la venkojn de la sinofero kaj de la karna rezigno.
Ĉiu epoko estas do markita per la stampo de la virto aŭ de la malvirto, kiu devas ĝin savi aŭ pereigi. La virto de via generacio estas la intelekta aktiveco; ĝia malvirto estas la morala indiferenteco. Mi diras nur “aktiveco”, ĉar la genio elstariĝas subite kaj eltrovas tute sola la horizontojn, kiujn la amaso nur poste vidos, dum la aktiveco estas kuniĝo de ĉies kloplodoj al celo malpli brila, tamen pruvo de intelekta nivelo de iu epoko. Submetiĝu al la impulso, kiun ni venas doni al viaj Spiritoj; obeu la grandan leĝon de la progreso, kiu estas la vorto de via generacio. Ve al la malagema Spirito, kiu ĉirkaŭbaras sian komprenpovon! ĉar ni, kiuj estas gvidantoj de la marŝanta homaro, ni frapos lin per vipo kaj subpremos lian ribeleman volon per la duobla agado de brido kaj sprono; ĉiu fiera kontraŭstaro pli aŭ malpli baldaŭ devos cedi; sed feliĉaj tiuj, kiuj estas dolĉaj, ĉar ili klinos mildan orelon al la instruoj. (Lazaro. Parizo, 1863.)
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.  Ĉap. IX
Feliĉaj tiuj, kiuj estas Mildaj kaj Pacamaj.

Obediência e Resignação
LÁZARO - Paris, 1863
8 – A doutrina de Jesus ensina sempre a obediência e a resignação, duas virtudes companheiras da doçura, muito ativas, embora os homens as confundam erroneamente com a negação do sentimento e da vontade. A obediência é o consentimento da razão; a resignação é o consentimento do coração. Ambas são forças ativas, porque levam o fardo das provas que a revolta insensata deixa cair. O poltrão não pode ser resignado, assim como o orgulhoso e o egoísta não podem ser obedientes. Jesus foi à encarnação dessas virtudes desprezadas pela antiguidade materialista. Chegou no momento em que a sociedade romana perecia nas fraquezas da corrupção, e vieram fazer brilhar, no seio da humanidade abatida, os triunfos do sacrifício e da renúncia à sensualidade.
Cada época é assim marcada pelo cunho da virtude ou do vício que a devem salvar ou perder. A virtude da vossa geração é a atividade intelectual, seu vício é a indiferença moral. Digo somente atividade, porque o gênio se eleva de súbito e descobre de relance os horizontes que a multidão só verá depois dele, enquanto a atividade é a reunião dos esforços de todos, para atingir um alvo menos brilhante, mas que prova a elevação intelectual de uma época. Submetei-vos ao impulso que vimos dar aos vossos Espíritos. Obedecei à grande lei do progresso, que é a palavra da vossa geração. Infeliz do Espírito preguiçoso, daquele que fecha o seu entendimento! Infeliz, porque nós, que somos os guias da humanidade em marcha, o chicotearemos, e forçaremos a sua vontade rebelde, com o duplo esforço do freio e da espora. Toda resistência orgulhosa deverá ceder, cedo ou tarde. Mas bem-aventurados os que são mansos, porque darão ouvidos dóceis aos ensinamentos.
O Evangelho segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. IX
Bem-Aventurados os Mansos e Pacíficos.

Nenhum comentário:

Postar um comentário