Ofendoj kaj Perfortoj
1. Feliĉaj
estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron. (Jesuo / Mateo, 5:5.)
2. Feliĉaj
estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. (Jesuo / Mateo, 9.)
3. Vi aŭdis,
ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu,
kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado; sed mi diras al vi, ke
kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al
sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de
fajro. (Jesuo / Mateo, 21, 22.)
4. Per ĉi tiuj
maksimoj Jesuo faras leĝon el dolĉeco, el mildeco, el afableco kaj el pacienco;
li do kondamnas perforton, koleron kaj eĉ ĉian malĝentilan esprimon de iu
kontraŭ siaj similuloj. Raka estis ĉe la Hebreoj malŝata vorto, kiu
signifis sentaŭgulo, kaj kiun oni ekparolis
kraĉante kaj flanken turnante la kapon. Lia parolo estas ankoraŭ pli severa, ĉar
li minacas per la fajro de l’ infero ĉiun, kiu diros al sia frato: Malsaĝulo.
Estas evidente
en tio, kiel en ĉiuj cirkonstancoj, ke la intenco pligravigas la kulpon; sed
kial simpla parolo povas havi tian gravecon, ke ĝi meritus tian severan malaprobon?
Tial, ke ĉia ofenda vorto esprimas senton kontraŭan al la leĝo de amo kaj de
karito, kiu devas regi la interrilatojn de la homoj kaj teni inter ili
konkordon kaj unuecon; estas atenco kontraŭ la reciproka bonvolemo kaj la
frateco; nutras malamon kaj malfavoremon; fine tial, ke post la humileco antaŭ
Dio, la karito al la proksimulo estas la unua leĝo de ĉiu kristano.
5. Sed, kion
Jesuo volis do esprimi per jenaj vortoj: “Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili
heredos la teron”, se li admonis la homojn rezigni la ĉimondajn havaĵojn kaj promesis
al ili la ĉielajn havaĵojn?
Atendante la
bonaĵojn de la ĉielo, la homo bezonas tiujn de la tero por vivi; li nur
atentigas, ke oni ne alligu pli da graveco al la lastaj, ol al la nunaj.
Per tiuj
vortoj li volis diri, ke ĝis hodiaŭ la bonaĵoj de la tero estas akaparitaj de la
perfortuloj malprofite por la mildaj kaj pacamaj homoj; ke al ĉi tiuj ofte
mankas la vivrimedoj, dum la aliaj posedas superflue; li promesas, ke justeco
estos farita al ili tiel sur la tero,
kiel en la ĉielo, ĉar ili estos nomataj filoj de Dio. Kiam la leĝo de amo kaj
de karito estos la leĝo de la homaro, ne plu ekzistos egoismo; la malforta kaj
la pacama ne plu estos ekspluatataj kaj subpremataj de la forta kaj de la
perfortema. Tia estos la stato de la tero, kiam, laŭ la leĝo de la progreso kaj
la promeso de Jesuo, ĝi estos fariĝinta mondo feliĉa, sekve de la forpelo de la
malbonuloj.
Libro:
La Evangelio Laŭ
Spiritismo – Allan Kardec. - Ĉap. IX: 1- 5.
Feliĉaj
tiuj kiu estas mildaj kaj pacamaj.
Injúrias e Violências
1 – Bem-aventurados os mansos,
porque eles possuirão a Terra. (Jesus / Mateus, V: 4).
2 – Bem-aventurados os pacíficos,
porque serão chamados filhos de Deus. (Jesus / Mateus, V: 9)
3 – Ouvistes que foi dito aos
antigos: Não matarás, e quem matar será réu no juízo. Pois eu vos digo que todo
o que se irá contra o seu irmão será réu no juízo; e o que disser a seu irmão:
raca, será réu no conselho; e o que disser: és louco, merecerá a condenação do
fogo do inferno. (Jesus / Mateus, V: 21e 22).
4 – Por essas máximas, Jesus
estabeleceu como lei a doçura, a moderação, a mansuetude, a afabilidade e a
paciência. E, por conseqüência, condenou a violência, a cólera, e até mesmo
toda expressão descortês para com os semelhantes. Raca era entre os hebreus uma
expressão de desprezo, que significava homem reles, e era pronunciada
cuspindo-se de lado. E Jesus vai ainda mais longe, pois ameaça com o fogo do
inferno aquele que disser a seu irmão: És louco.
É evidente que nesta, como em
qualquer circunstância, a intenção agrava ou atenua a falta. Mas por que uma
simples palavra pode ter tamanha gravidade, para merecer tão severa reprovação?
É que toda palavra ofensiva exprime um sentimento contrário à lei de amor e
caridade, que deve regular as relações entre os homens, mantendo a união e a
concórdia. É um atentado, à benevolência recíproca e à fraternidade, entretendo
o ódio e a animosidade. Enfim, porque depois da humildade perante Deus, a
caridade para com o próximo é a primeira lei de todo cristão.
5 – Mas o que dizia Jesus por estas
palavras: “Bem-aventurados os mansos, porque eles possuirão a Terra?” Não
ensinou ele a renúncia aos bens terrenos, prometendo os do céu?
Ao esperar os bens do céu, o homem
necessita dos bens da terra para viver. O que ele recomenda, portanto, é que
não se dê a estes últimos mais importância que aos primeiros.
Por essas palavras, ele quer dizer
que até agora os bens da terra foram açambarcados pelos violentos, em prejuízo
dos mansos e pacíficos. Que as estes falta freqüentemente o necessário,
enquanto os outros dispõem do supérfluo. E promete que justiça lhes será feita,
assim na terra como no céu, porque eles serão chamados filhos de Deus. Quando a
lei de amor e caridade for à lei da humanidade, não haverá mais egoísmo; o
fraco e o pacífico não serão mais explorados nem espezinhados pelo forte e o
violento. Será esse o estado da Terra, quando, segundo a lei do progresso e a
promessa de Jesus, ela estiver transformada num mundo feliz, pela expulsão dos
maus.
Livro:
O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec. Cap. IX 1- 5.
Bem-Aventurados
os Mansos e Pacíficos.
Nenhum comentário:
Postar um comentário