domingo, 28 de fevereiro de 2021

Lecioneto / Pequena lição 93


Mia domo estAS (ankoraŭ) konstruATA.

La ŝlosiloj estAS (ordinare) farATAJ el fero.

Dum tutaj tagoj iliaj ĝemoj estAs aŭdATAJ.

Ĉiutage ŝi estAS invitATA al baloj.

Esperanto estAS kreITA de Zamenhof.

Mia domo estAS (jam) konstruITA.

Morgaŭ li estOS akceptITA de la prezidanto.

Tiu veraĵo estOS ĉiam konfirmATA de la faktoj.

Kiam mi alvenis, la

kunsido estIS jam malfermITA DE la prezidanto.

Oni transportis la vundITON en hospitalon.

Nia amikeco estAS rompITA.

Amante la veron, vi estos estimata de la homoj, ĝin ankaŭ amantaj. Legu ĉi tiun libron; ĝi meritas esti legata. Multaj libroj estas legataj, sed malmultaj estas bone komprenataj. Mi volis aĉeti la dometon de la najbaro, sed ĝi estis jam vendita, kiam mi venis. Kie estas aĉetitaj tiuj pomoj? Ili estas importitaj el Argentina Respubliko kaj estas vendataj malkare. La benko estas farita el ligno. Kiam via ŝuldo estos pagita? La vundita soldato estos kuracata de la kuracisto. Mi bedaŭras, ke mi ne povas prunti al vi la petitan monon, ĉar mi mem bezonas ĝin por la konstruota domo. La juĝoto estis antaŭ la juĝisto. Jesuo estis la Sendito de Dio.

Edziĝonte, li aĉetis domon.

Dancante, li falis.

Venkinte ĉion, li fine alvenis.

Feliĉaj la homoj, kredantaj (= kiuj kredas) je Dio.

Homo falinta (=kiu falis) estas inda je helpo.

Ho! du birdetoj mortintaj pro la malvarmo!

Akceptu mian saluton, amikoj venintaj el tiel malproksime.

Tie kuŝis du birdetoj, mortintaj pro la malvarmo.

Li ne forgeis sian patron, pasintan en alian vivon.

La knabinoj, ne ricevintaj pupojn, ekploris.

Morgaŭ, en ĉi tiu tempo, ni estOS jam alvenINTAJ.

        Libro: Esperanto sem Mestre.

Francisco Valdomiro Lorenz

https://www.febnet.org.br/wp-content/uploads/2012/06/EsM-p.pdf

Nenhum comentário:

Postar um comentário