sábado, 24 de novembro de 2018

Nenio superas la presitan libron - Jarka Malá el Ĉeĥio

Mia plej malfrua memoro vagas ĝis mia kvara aŭ kvina naskiĝtago, kiam mi vekiĝis flarante guston de ĉokolado kaj sur mia kuseno kuŝis LIBRO. Mia unua libro! Temis pri rusaj fabeloj, tre bele ilustritaj, jam la bildo evokis mian fantazion. La patrino legis kaj legis, mi neniam volis ke ŝi ĉesu legi…. sed la tempo pasas rapide kaj mi mem devis eklerni la legadon, mia patrino naskis plurajn idojn kaj ne plu estis tempo nur por miaj bezonoj.
Dum mia infanaĝo mi pasis kun la libro multajn horojn. Kiam mi legadis, mi ne plu perceptis la ĉirkaŭaĵon. Priskribitaj okazaĵoj anstataŭigis la vivon. Mia fantazio kreskadis, rakontoj instruis min kiel procedi por atingi celon, kiel venki en konkuro, kiel ne rezigni. En la fabelo estis saĝeco, (samtempe iom da ruzeco), multaj bonaj, spritaj ideoj. Mi trovis ekzemplojn, kiel konduti, se mi volas sukcesi en la vivo. En la fabelo estis pli da instruoj. Mi pacientiĝis super la libroj.  Estis tempo por devualigi novajn aventurojn, tial mi venis en la vivon pli preparita.
Dum mia junaĝo mi ellernis ĉiujn vivpriskribojn de artistoj, verkistoj kaj grandaj personuloj.
Pere de libro mi ellernis ĉiujn konatajn lingvojn. Lernolibroj memorigis min pri devo - ju pli da lingvoj mi konas, des pli mi povus kompreni alian mondon. Neniam mi enuis kun la libro.
Kiel mi bedaŭras miajn unuajn nepojn, ili ne havis tempon por legi. En ilian vivon venis komputiloj, ili instigis ilin ludi, ekscitiĝi dum ludado, la fantazio ne estis plu bezonata, ĉio estis bone preparita, infanoj nur konsumis. Se ili volis, ke oni rakontu al ili fabelojn, ili alkutimiĝis aŭskulti sonregistraĵojn, neniu en la familio legis fabelojn antaŭ la dormado. Ilia malrapida legado malfaciligis la lernadon. Perdita kompatinda generacio. Mi ne scias, kion ili rakontos al siaj idoj.
La nuna generacio de malgrandaj nepoj rekomencas ŝati presitajn librojn. Por ili, la libro estas samvalora kiel por ni - amiko kaj bezonata kunvojaĝanto de vivo. Kaj ĉe gepatroj superelstaras nova tasko: elekti BONAN LEGADON, ne ĉiu rakontado, ne ĉiu libro estas valora, ni devas atenti, kiun formon oni uzas por riĉigi la lingvon de niaj karaj idoj.     
Ek de la mateno ĝis la nokto la libro akompanas min, tiom da belaj okazaĵoj en la libro! Ĉu mi scipovus vivi sen libro? Neniam. Kaj vi? Ĉu vi spertas same?

Nenhum comentário:

Postar um comentário