terça-feira, 13 de novembro de 2018

Spacoŝpara elektra aŭtomobilo

La serĉado pri libera interspaco por parkumado senesperigas multajn aŭtomobilistojn. Sed estonte elektra aŭtomobilo kiu per butonpremo kunfaldiĝas povus plifaciligi al ili la vivon. Ĝi devenas el Israelo sed la produktantoj celas ankaŭ la eŭropan merkaton.
Por solvi je longa vido la problemon de mankanta spaco por parkumado en urboj, israela novteknologia entrepreno disvolvis faldeblan elektromobilon. La veturilo "City Transformer" havas bazan konstruaĵon kiu per butonpremo plilarĝiĝas aŭ inverse. En faldita stato la veturilo havas larĝecon de nur unu metro kaj do senprobleme estas enŝovebla en parkumejo por motorciklo. En malfaldita stato ĝi havas larĝecon de 1,4 metroj kaj tiel havas la samajn proporciojn kiel normala aŭtomobilo. Ĝi atingos laŭ indikoj de la produktanto rapidecon de 90 km/h.
La baterio de la elektromobilo estas ŝargebla hejme aŭ ĉe publikaj ŝargstacioj. Nuntempe per unu ŝargo de la baterio ĝi atingas distancon de 150 km. "Ni kalkulas tamen ke ĝis la amasa produktado de la elektromobilo disponeblos pli bonaj kaj pli efikaj baterioj", diras Udi Meridor, la estro de la disvolva fako de la israela entrepreno.
La fina prototipo de la elektromobilo laŭ indikoj de la produktanto estu lanĉata post 10 monatoj. Tiam ankaŭ startos la oficiala antaŭmenda kampanjo. Post 10.000 antaŭmendoj la elektromobilo estu produktata en muntoĉeno, proksimume en la jaro 2020 je la prezo de 8785 eŭroj.
La elektromobilo servu tiam por privata uzo kaj por kundivida uzo - unue en Telavivo, poste ankaŭ en eŭropaj kaj aziaj urboj. Versio de la aŭtomobileto servos aparte por entreprenoj. Ĝi povos transporti varojn ĝis maksimume mil kilogramoj. Krome laŭ la produktantoj la aŭtomobilo povus esti helpilo en malfacile alireblaj regionoj aŭ en homamasoj - ekzemple por medicinaj unuahelpantoj.
Sed oni ofertos ankaŭ versiojn kiuj celas la privatan uzon kaj por familioj kun du sidlokoj malantaŭe.
La koncepto povus laŭ takso de germana fakulo pri aŭtomobilismo esti sukcesa ankaŭ en la germana merkato. "Precipe en urbegoj la parkumeja problemo kreskos. Malabundiĝos la disponeblaj spacoj kaj la kostoj plialtiĝos. Do antaŭvideble pli da tiaj konceptoj aperos sur la stratoj." Sed por vere sukcesigi la koncepton pri faldebla elektromobilo necesas trovi ĉefan merkaton por ĝi en la kundividado de aŭtomobiloj kun ekstreme malaltaj porkilometraj kostoj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário