domingo, 27 de outubro de 2019

Se interrompiĝas la parolfluo

Ili ripetas ĉiam denove unuopajn silabojn aŭ sonojn. Demandi pri la vojo aŭ plenumi telefonan interparolon - por balbutantoj tio povas esti grandega problemo. Ne eblas sanigi la balbutadon, sed disponeblas terapioj.
"Mi ĉiam komparas tion kun iu kiu aŭskultas radion en aŭtomobilo kaj kiu ne havas bonan ricevon de la signalo. Eble nur iom muĝas, sed tio sufiĉas por kompreni la informon. Sed se aldoniĝas kroma ĝeno kiel ekzemple ponto aŭ malvasta strato, tiam la signalo interrompiĝas", klarigas kuracisto de la universitata kliniko en Göttingen, Germanio, la fenomenon de balbutado. Kaj li scias pri kio li parolas, ĉar li mem estas balbutanto kaj tiel apartenas al la ĉirkaŭ 800.000 homoj en Germanio, ĉe kiuj la parolfluo estas ĝenata. Tio estas proksimume unu procento de la tuta loĝantaro - kaj tiu kvoto estas la sama en ĉiu lando, diras la neŭrologo.
En la aĝo inter tri kaj ses jaroj komenciĝas la balbutado. Tiam la prognozo estas ankoraŭ favora: 60 ĝis 80 procentoj de tiuj infanoj de si mem perdas la balbutadon dum la kuro de la jaroj, aliaj aliflanke devas lerni vivi kun tiu malsano. Viroj je 80 procentoj estas esence pli ofte trafitaj de la balbuta malsano ol virinoj.
Klasikaj simptomoj ĉe la balbutado estas oftaj ripetoj de unuopaj sonoj, silaboj aŭ kompletaj vortoj. Apud tiuj "ri - ri - ri - ripetoj" ankaŭ la "etendaaado" estas tipa por tiu malsano.
Kaj jen kaj jen nenio plu funkcias. Tiam la parolorganoj estas komplete blokitaj: Ili ja troviĝas sub altega streĉo, sed nenio elpenetras. La vortoj simple ne volas eliri, kaj tio okazas kvankam la balbutanto scias precize kion li volas diri - sed simple ne funkcias tio.
Multaj trafitoj suferas sub signifaj psikaj problemoj, ili enfermas sin. Multaj ankaŭ provas eviti certajn vortojn aŭ situaciojn. Al tio povas aparteni la aĉeto de veturbileto, telefona interparolo aŭ la demando pri la vojo. Kio por sanaj homoj tute ne estas malfacila - por balbutanto povas fariĝi nesuperebla baro.
Ĉe balbutado unu cerboduono provas kompensi la deficitojn de la alia cerboduono. "Ni scias ke kantado ŝaltiĝas precipe en la dekstra cerboduono kaj ke ĝi okazas ĉe preskaŭ ĉiuj balbutantoj senĝene", diras la kuracisto. La parolado aliflanke kiu situas ĉefe en la maldekstra cerboduono, ĉe balbutantoj estas ĝenata". Do kantado ne estas problemo.
Metodo kiu povas helpi pli bone regi la balbuton estas reformuli frazojn tiel ke en ili aperas nur vortoj ĉe kiuj la trafitoj havas grandan paroloptimismon kaj ke tial ili kuraĝas elparoli tiujn vortojn. Tio estas vortoj kiuj ne estas ŝarĝitaj de timo pri parolo.
Ekzistas pluraj metodoj por modifi la balbutan paroladon. Tio ja ne forigas la balbutadon, sed eblas per tio refunkciigi la parolfluon. Tio certe mildigas la problemon de balbutado.
***

Nenhum comentário:

Postar um comentário