sábado, 4 de abril de 2020

La Konsolanto / O Consolador (Malamikoj / Inimigos)

158. – Se iu elkarniĝas postlasante malamikojn sur la Tero, ĉu estas eble, ke li daŭrigu plu sian persekuton kontraŭ sia kontraŭulo, en la situacio de nevidebleco?
– Sur la kampo de la surteraj interrilatoj, tio estas ebla kaj preskaŭ ĝenerala, ĉar se la amo estas ligilo kuniganta la animojn en la ĝojoj de la libereco, la malamo estas la kateno de la erarintoj, ilin reciproke katenanta en la karcero de la malfeliĉo.
Se iu foriris kun malamo, kaj se en la mondo lia kontraŭulo obstinas en la kulturado de la ĝermoj de antipatio kaj kruelaj rememoroj, estas ja pli ol nature, ke en la nevidebla sfero persistu la elementoj de la senkompataj malamikeco kaj venĝo, konforme al la leĝo de reciprokeco. El tio ni konkludu, ke pardono kun plena forgeso pro la malbono estas bezono, ke la pura frateco manifestiĝu per la preĝo kaj vigleco, transformante malamon en amon kaj kompaton, surbaze de la plej sanktaj ekzemploj prenitaj el la Evangelio de Jesuo.
Libro: La Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
158 –Se uma criatura desencarna deixando inimigos na Terra; é possível que continue perseguindo o seu desafeto, dentro da situação de invisibilidade?
Isso é possível e quase geral, no capítulo das relações terrestres, porque, se o amor é o laço que reúne as almas nas alegrias da liberdade, o ódio e a algema dos forçados, que os prende reciprocamente no cárcere da desventura.
Se alguém partiu odiando, e se no mundo o desafeto faz questão de cultivar os germens da antipatia e das lembranças cruéis, é mais que natural que, no plano invisível, perseverem os elementos da aversão e da vindita implacáveis, em obediência às leis de reciprocidade, depreendendo-se daí a necessidade do perdão com o inteiro esquecimento do mal, a fim de que a fraternidade pura se manifeste através da oração e da vigilância, convertendo o ódio em amor e piedade, com os exemplos mais santos, no Evangelho de Jesus.
Livro: O Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário