sábado, 27 de junho de 2020

Formikoj povus instrui komputilojn

Formikoj uzas rafinitajn trukojn kiam ili esploras sian ĉirkaŭaĵon. Ili estas eĉ ofte pli efikaj ol iuj algoritmoj. Tio povus esti utila ĉe la esplorado pri artefarita inteligenteco.
Kiu observas formikon kiel ĝi ŝajne hazarde kuras super la propra teraso, tiu apenaŭ kredus ke tio okazas surbaze de inteligenta sistemo. Aliflanke plej multaj homoj sentas sin ege impresitaj de algoritmoj kiuj ekkonas vizaĝojn aŭ proponas filmojn. Sed la distanco inter ambaŭ mondoj ne estas tre granda, kiel tion nun eltrovis britaj esploristoj. Eĉ pli: Algoritmoj povas laŭ la studaĵo lerni ion de formikoj.
Kiam laboristaj formikoj serĉas pri nutraĵo, ili postlasas spurojn kaj eligas odorajn substancojn. Tiel ili komunikas kun siaj samspecianoj. La sciencistoj volis scii pli precize kiel formikoj reagas pri tiuj signaloj - kaj ĉu kaŝiĝas malantaŭ tio sistemo.
Tiucele ili forkondukis kelkajn ekzemplerojn de la eŭropa specio Temnothorax albipennis el rokaj fendaĵoj, kiu estas ilia natura vivejo. La bestetoj kiuj mezuras nur tri milimetrojn transloĝiĝis al artefarita nesto en laboratorio el kiu iom post iom po unu laborista formiko povis elkuri por serĉi nutraĵon. Trikvaronhoron ĉiu besteto havis je dispono por serĉi sola nutraĵon sur areo de apenaŭ unu kvadrata metro. Sekve oni metis la formikon sur separitan teleron.
La tutan procedon ripetis la esploristoj iom pli poste - kun unu diferenco: Ĉi-foje ili purigis ĉiam la areojn antaŭ ol ili sendis la formikojn serĉi nutraĵojn. Tiel perdiĝis la spuroj kaj la odoraj substancoj de iliaj antaŭuloj - kaj per tio la kolektiva kapablo efike esplori la ĉirkaŭaĵon.
La unua grupo de formikoj estis pli sistemece priserĉanta la areon: La formikoj evitis lokojn en kiuj iliaj samspecianoj jam estis serĉintaj. Ĉu tio okazis pro la konscie eligitaj odoraj substancoj aŭ pro la nekonscie postlasitaj spuroj, tion la esploristoj ne povis klarigi. Konstateblas tamen ke formikoj fidas pri kolektiva memoro - tio ne estas netipa por superorganismoj, do asocioj de organismoj, kiuj kune kapablas pli ol unu sola.
Je unua vido tiu rafinita sistemo ne multe kunrilatas kun algoritmoj. Sed kiam komputiloj hazarde provas solvojn por problemoj, tiam ili principe same eliras por serĉi nutraĵon. Ili turnas je granda nombro da agordaj ŝraŭboj, do parametroj, kaj eltrovas kiuj el ili estas favoraj. Ne vane statistikistoj parolas pri tio ke algoritmoj traserĉas parametrajn spacojn. Ofte ĉe tio ne estas eviteble ke la sama konstelacio plurfoje estas provata. En ĉi tio la formikoj estas pli avanaj ol la komputiloj: Ili markas lokojn, en kiuj ili jam estis, per piedaj spuroj aŭ per odoraj substancoj.
Tion komputiloj povus lerni el la sistemo de la formikoj kaj tiel algoritmoj povus fariĝi pli efikaj en la trovado de solvoj por problemoj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário