sábado, 20 de junho de 2020

La Konsolanto / O Consolador (Artistoj – Artistas)

166. – Rilate al la artistoj, kiuj triumfis sen iu ajn helpo de la mondo, kaj kiuj fariĝis notindaj nur pro la klopodoj de sia inklino, ĉu iliaj verkoj estas iaj rememoroj el la vivo en la Senfino?
        – Plej ofte, la grandaj artaj ĉefverkoj signifas ja la konkretigon de tiuj profundaj rememoroj. Sed ne ĉiam ili estas eĉ simpla skizo de la belaĵoj duonviditaj, en la Transmondo, de la menso, kiu ilin konceptis, sed rememoroj el antaŭaj ekzistadoj, inter la luktoj kaj larmoj sur la Tero.
Iuj eminentaj pentristoj, mirindaj pro verkoj faritaj sen la homaj modeloj, kreis nenion alian ol siajn proprajn rememorojn perditajn en la tempo, en la duonombro de la pejzaĝo de forpasintaj vivoj. Rilate la verkistojn, la amikojn de la literatura fikcio, ne ĉiam iliaj konceptaĵoj obeas al la fantazio, ĉar tiuj ĉi estas fruktoj de denaskaj rememoroj, per kiuj ili restarigas la dramon travivitan de sia propra individueco, en la mortintaj jarcentoj.
La impresema mondo de la artistoj havas konstantajn rilatojn kun la spirita pasinteco, el kie ili tiras la materialon necesan por la spirita konstruado de siaj verkoj.
Libro: La Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
166 –No caso dos artistas que triunfaram sem qualquer amparo do mundo e se fizeram notáveis tão-só pelos valores da sua vocação, traduzem suas obras alguma recordação da vida no Infinito?
As grandes obras-primas da arte, na maioria das vezes, significam a concretização dessas lembranças profundas. Todavia, nem sempre constituem um traço das belezas entrevistas no Além pela mentalidade que as concebeu, e sim recordações de existências anteriores, entre as lutas e as lágrimas da Terra.
Certos pintores notáveis, que se fizeram admirados por obras levadas a efeito sem os modelos humanos, trouxeram à luz nada mais nada menos que as suas próprias recordações perdidas no tempo, na sombra apagada da paisagem de vidas que se foram. Relativamente aos escritores, aos amigos da ficção literária, nem sempre as suas concepções obedecem à fantasia, porquanto são filhas de lembranças inatas, com as quais recompõem o drama vivido pela sua própria individualidade nos séculos mortos.
O mundo impressivo dos artistas tem permanentes relações com o passado espiritual, de onde os extraem o material necessário à construção espiritual de suas obras.
Livro: O Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário