sábado, 26 de junho de 2021

ESPERANTO - Stanislav Schulhof.


Kiam la terglobo ĉiujn regnopordojn

ekmalfermis al komerc’ kaj al scienco,

kaj ekbrilis sur l’ espera firmamento

de l’ homar’ la stelo de la frata amo,

naskiĝis l’ ideo de komuna lingvo

helpa kaj neŭtrala por nacioj ĉiuj.

Multaj estis la projektoj, sed nur unu

disvastiĝis, sub standardo de l’ Espero,

kombinante teorion kun praktiko,

arton kun naturo, verko vivopova,

konstruita firme de aŭtor’ modesta:

Esperanto, glora verko Zamanhofa.

Kio estas vaporŝipoj por la maro,

telegraf’ kaj lum’ elektra por la tero,

poŝto kaj ĵurnaloj por la informado,

Esperanto estas por la kunfratiĝo

de l’ nacioj, la pacama komprenilo.

Ĝi elkreskis ĝustahore el neceso,

kulturate de l’ plej pura altruismo;

ĝi ne velkos, malgraŭ la tempest-furioj,

sed vivados por la bono de l’ homaro.

Dankon, Zamenhof, al vi la mondo ŝuldas.


17/1/1944

Stanislav Schulhof.

Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.

Pluraj Aŭtoroj – Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário