domingo, 4 de julho de 2021

AĜOJ - A. DOMBROWSKI

                          

Maljuna hom’, sed korpe, ĉar spirito

Estas ĉiam pli forta por batalo!

Antaŭ ĝiaj okuloj l’ Infinito

Disvolviĝas de l’ monto ĝis la valo!

 

Ho junuloj, grimpantaj sur la vojo

Flame supren, ne moku nian aĝon!

Ne daŭras ĉiam forto, rido, ĝojo,

Sed vi neniam perdu la kuraĝon!


Por junulo la glor’ – ilia forto,

Por maljunul’ grizeco – la ornamo;

En ĉiu aĝ’ minacas nin la morto,

En ĉiu tempo nutras nin la amo.


La temp’ estas ŝajnaĵo; nur Eterno

Ekzistas, sen komenco kaj sen fino.

Se velkas semo, baldaŭ nova kerno

Entenas novan vivon en la sino.


Sed malsama ol kerno en la tero,

La kern’ de l’ homo – la Spirit’ – ne mortas:

Ne spertas ĝi grizecon de vespero,

Sed ĉiam novan lumon ĝi kunportas.


23/11/1960

A.   DOMBROWSKI

Libro: Mediuma Poemaro – Porto Carreiro Neto.

Nenhum comentário:

Postar um comentário