domingo, 11 de julho de 2021

HIMNO AL LA VIVO – Stanislav Schulhof.


Eterne persistas kaj regas la Vivo,

senlima en temp’ kaj en spac-perspektivo;

sensonĝe ĝi dormas en ŝton’ kaj oro;

sonĝadas agrable en frukto kaj floro;

ĝi mem ekvekiĝi en bestoj intencas,

kaj sin manifesti en homoj komencas

kaj sin etendadas al mondoj anĝelaj,

en sferoj sennombraj, tre lumaj kaj belaj.

Eterne ekzistis kaj estos la Vivo,

de l’ Dia Kreado la nobla motivo.

La morto nur estas de l’ Vivo transformo,

simila esence je l’ stato de dormo,

dum kiu l’ animo la teron forgesas,

pri l’ korpaj objektoj sin ne interesas.

Ne perdas estulo la vivon, mortante,

kaj ankaŭ ne trovas l’ Inferon de Dante;

sed kiel la homo malnovan vestaĵon

pro nova ekŝanĝas, li faras la paŝon

el ĉambro en ĉambron, ŝanĝante la vestojn,

sed li konservadas la sentojn kaj gestojn,

memoron kaj pensojn de l’ vivo surtera

kaj sin preparadas por vivo etera.


5/1/1944

Stanislav Schulhof.

Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.

Pluraj Aŭtoroj – Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário