sábado, 27 de maio de 2023

Lecioneto / pequena lição - 98

 

📖★fork/o 1 Ĉia ilo, konsistanta el tenilo kun du aŭ pluraj dentoj ĉe la ekstremo, k uzata por pikpreni: manĝilaro, kiu konsistis el kulero, tranĉilo, forko Z; li enpuŝadis la tridentan forkon en la kaldronon […], k ĉion, kion trafis la forko, prenis la pastro X; turni la fojnon per forko; forko el ligno, el fero, de ĝardenisto, de stalisto, pli ol cent forkoj pikis nun minace K (al damnito). 2 Objekto forme simila al forko 1: forko de biciklo (inter kies du branĉoj turniĝas la rado); forko de pulio (la muntaĵo); forko de kluĉo (perrimena); forko de pantalono. 3 Loko, kie vojo, tubo ks disiĝas al du aŭ pluraj direktoj: forko de vojo. brako, branĉo, kruco. forki (tr) Piki k levi per forko: forki garbojn; (f) la infanteria kapitano forte min forkis Z (ludgajnis mian monon). forka. Prezentanta specon de forko: forka arbo. forkego. Longa bastono, kun du, tri, kvar longaj lignaj aŭ metalaj dentoj ĉe unu ekstremo, por forki pajlon, fojnon, sterkon ktp. forketo 1 Manĝoforko: sendu al mi prunte dekduon da forketoj Z. 2 Objekto en formo de dudenta forketo: forketo de remilo, de horloĝa pendolo. forkiĝi, disforkiĝi. Ĉe iu loko dividiĝi k pluiri en du aŭ pluraj direktoj: la vojo, la kanalo forkiĝas antaŭ la urbeto. agordoforko 𝅘𝅥𝅰 Ŝtala ilo forkoforma, kies vibrado donas la tonon A. trakforko 🚂 Aparato en trako por direkti trakveturilojn dumveture de unu trako al alia: trakforko manipulata surloke aŭ telemanipulata; trakforko laŭpinte aŭ laŭfroge alveturata. trakforkisto 🚂 Tiu, kiu regas k komutas trakforkon. tuboforko. Konektopunkto, de kie ambaŭflanke disiras tuboj. vojforko. Disvojiĝo. vojkruciĝo.

PIV 2020.


Internacia #Esperanto-Literaturo

Jen unu paĝo el la lernolibreto "Konversacia Literaturo".

Ĝi enhavas simplajn rakontojn kaj ekzemplajn frazojn, kaj estas simplaj sed bonegaj lecionoj de Esperanto.

Tiu paĝo instruas nin pri la transitivaj kaj netransitivaj verboj. Ĉu oni povas pli facile klarigi la aferon?

Projekto, kiun Andreo Cseh faris kunkree kun Julio Baghy, estis la verkado de serio da ok kursaj libretoj, ricevantaj la nomon "Konversacia Literaturo" (KL). Andreo skribis por la unua fojo pri la ideo en letero al Julio de la 7-a de septembro 1930. Kvar tagojn poste li petis sian amikon, ĉu ĉi tiu eble povos alporti ion por la volumetoj. Jam la 22-an de septembro 1930 la hungaro sendis ĉapitron el la felietona romano "Nik Nek kaj Kat Jen" por la unua kajero de KL.

"Kvankam en la komenco ĝi estas tre primitiva, tamen mi esperas, ke la gelernantoj estos bone amuzataj per ĝi. Mi uzis tiujn vortojn, kiujn vi mem uzis en la unuaj tri lecionoj. Mi petas vin, ne korektu la frazon 'Ĉu vi amas la ĉokoladon?'"'

Andreo konfirmis la ricevon la 26-an de septembro 1930. "Ĝi estas tre bona. Troviĝas en ĝi la vortoj 'ho', 'jam' kaj 'nur', ne uzeblaj en tiu loko, sed ni simple forlasas ilin. Ĉu ne estus pli bone, se vi donus al la personoj verajn nomojn viran kaj virinan?"


Havu bonan nokton kaj bonan ripozon!

📖★ripoz/i (ntr) 1 Resti, nenion farante, por refreŝigi siajn fortojn: la sepan tagon en la tempo de la plugado k de la rikoltado ripozu X; li estis laca k tial li iom ripozis antaŭ belega domo Z; la cikonioj ripozis post la longa vojaĝo Z; eĉ unu birdon oni ne aŭdis, ĉiuj jam de longe ripozis Z; estas bele ripozi de siaj faroj Z; kiu tro ripozas, baldaŭ almozas Z. 2 Senmove kviete kuŝi: ŝi denove ripozis ĉe la patrina brusto Z; lia kapo ripozis sur ŝia brusto Z; ŝi lasis sian manon ripozi sur lia ŝultro; (f) en la koro de saĝulo ripozas saĝo X; la lando ripozis (en paco) dum 80 jaroj Z; lasi maŝinon ripozi. 3 Resti morte kuŝanta: li ripozu trankvile! Z; sub la palmoj ripozas la restaĵoj de viaj edzinoj B. ripozo. Stato de tiu, kiu ripozas: 1 laboro finita, ripozo merita Z; li perdis la dorman ripozon Z, la vesperaj horoj, kiujn ĉiu homo uzas por ripozo Z; mi estis decidinta fari al mi en ĉi tiu somero plenan ripozon Z; kiel ajn forte la paro bezonis ripozon Z; 3 la lasta ripozo; neniu malhelpas la ripozon de la mortintoj Z. ripozdomo. ripozejo. Loko, kie oni trovas ripozon. haveno, oazo. ripozigi. Havigi al iu ripozon: tiu promenado ripozigos vian cerbon, viajn nervojn. senripoze. Ne ripozante: senripoze laboradi.

PIV 2020.



Nenhum comentário:

Postar um comentário