domingo, 31 de dezembro de 2023

PREĜO PRI PACO - Stanislav Schulhof.


Fonto de Amo, eterna Mistero,

Patro ĉiela, de l’ mondo Reganto:

Vidu en kia terura sufero

tenas la teron la Marsa giganto!


Ĉiuj popoloj ĝemadas amare,

morto kruele orfigas l’ infanojn,

l’ urbojn l’ armiloj detruas senŝpare

kaj neniigas loĝejojn kaj panojn!


Ŝajnas ke eĉ la raci’ de l’ homaro

baldaŭ pereos en fajro-diluvoj;

ŝajnas ke l’ teron englutos la maro

de la perfortoj, kaj ardaj Vesuvoj.

 

Patro, haltigu ĉi tiun deliron

de l’ atakantaj milit-ambicioj!

Justan inspiru de Paco deziron

al la gvidantoj de ĉiuj nacioj!

 

Paco-anĝeloj surteren alvenu,

amon enblovu en homajn la korojn,

la neniigon de l’ vivoj detenu,

plimalgrandigu l’ amarajn dolorojn!


8/3/1944 - Stanislav Schulhof

Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.

Poemoj rekte ricevitaj en Esperanto pere de

FRANCISCO VALDOMIRO LORENZ.

Nenhum comentário:

Postar um comentário