2.
Na lei moisaica, há duas partes distintas: a lei de Deus, promulgada no monte
Sinai, e a lei civil ou disciplinar, decretada por Moisés. Uma é invariável; a
outra, apropriada aos costumes e ao caráter do povo, se modifica com o tempo.
A
lei de Deus está formulada nos dez mandamentos seguintes:
I.
Eu sou o Senhor, vosso Deus, que vos tirei do Egito, da casa da servidão. Não
tereis, diante de mim, outros deuses estrangeiros. — Não fareis imagem
esculpida, nem figura alguma do que está em cima do céu, nem embaixo na Terra,
nem do que quer que esteja nas águas sob a terra. Não os adorareis e não lhes
prestareis culto soberano.
II.
Não pronunciareis em vão o nome do Senhor, vosso Deus.
III.
Lembrai-vos de santificar o dia do sábado.
IV.
Honrai a vosso pai e a vossa mãe, a fim de viverdes longo tempo na terra que o
Senhor vosso Deus vos dará.
V.
Não mateis.
VI.
Não cometais adultério.
VII.
Não roubeis.
VIII.
Não presteis testemunho falso contra o vosso próximo.
IX.
Não desejeis a mulher do vosso próximo.
X.
Não cobiceis a casa do vosso próximo, nem o seu servo, nem a sua serva, nem o
seu boi, nem o seu asno, nem qualquer das coisas que lhe pertençam.
É
de todos os tempos e de todos os países essa lei e tem, por isso mesmo, caráter
divino. Todas as outras são leis que Moisés decretou, obrigado que se via a
conter, pelo temor, um povo de seu natural turbulento e indisciplinado, no qual
tinha ele de combater arraigados abusos e preconceitos, adquiridos durante a
escravidão do Egito. Para imprimir autoridade às suas leis, houve de lhes
atribuir origem divina, conforme o fizeram todos os legisladores dos povos
primitivos. A autoridade do homem precisava apoiar-se na autoridade de Deus;
mas, só a ideia de um Deus terrível podia impressionar criaturas ignorantes, em
as quais ainda pouco desenvolvidos se encontravam o senso moral e o sentimento
de uma justiça reta. É evidente que aquele que incluíra, entre os seus
mandamentos, este: “Não matareis; não causareis dano ao vosso próximo”, não
poderia contradizer-se, fazendo da exterminação um dever. As leis moisaicas,
propriamente ditas, revestiam, pois, um caráter essencialmente transitório.
Livro:
O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec.
MOSEO
2.
Estas du malsamaj partoj en la mosea leĝo: la leĝo de Dio, ricevita sur la
monto Sinaj, kaj la civila aŭ disciplina leĝo, starigita de Moseo; unu estas neŝanĝebla;
la alia, konforma al la kutimoj kaj al la karaktero de la popolo, varias kun la
tempo.
La
leĝo de Dio estas formulita en la jenaj dek ordonoj:
I.
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la
domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon,
nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la
akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo,
via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en
la tria kaj kvara generacioj (1) ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon
por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
II.
Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna
tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
III.
Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la
Eternulo, via Dio. – Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la
sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi,
nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo,
nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj
pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. Kaj memoru, ke vi
estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el
tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo,
via Dio, observi la tagon sabatan.
IV.
Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonas al vi la Eternulo, via
Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun
la Eternulo, via Dio, donas al vi.
V.
Ne mortigu.
VI.
Kaj ne adultu.
VII.
Kaj ne ŝtelu.
VIII.
Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
IX.
Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo.
X.
Kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon,
nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al
via proksimulo.
Tiu
leĝo estas de ĉiuj tempoj kaj de ĉiuj landoj, kaj tial ĝi havas dian
karakteron. Ĉiuj aliaj leĝoj estis dekretitaj de Moseo, pro la neceso bridi per
la timo popolon nature malkvietan kaj sendisciplinan, ĉe kiu li devis kontraŭbatali
enradikiĝintajn malbonajn kutimojn kaj antaŭjuĝojn, ĉerpitajn el la servuteco
en Egiptujo. Por doni aŭtoritatecon al siaj leĝoj, li devis atribui al ili dian
originon, same kiel faris ĉiuj leĝdonintoj ĉe la primitivaj popoloj; la aŭtoritato
de la homo devis apogi sin sur la aŭtoritato de Dio; sed nur la ideo pri iu
terura Dio povis impresi malklerajn homojn, en kiuj la konscienco kaj la sento
de rekta justeco estis ankoraŭ malmulte elvolviĝintaj. Estas evidente, ke Tiu,
kiu metis en Siajn ordonojn: “Ne mortigu; ne agu malutile kontraŭ via
proksimulo”, ne povus kontraŭdiri Sin mem kaj krei la devon de ekstermado. La
leĝoj ekskluzive moseaj havis do esence provizoran karakteron.
Ĉi
tie ni kopias la tradukon de D-ro Zamenhof. Ĝi, same kiel la latina “Vulgata” kaj
la Brazila Eldono de la Biblio, diras: “... punas sur la idoj en la tria kaj
kvara generacioj...” La angla kaj la tradukoj de Figueiredo kaj Almeida
tekstas: “...punas sur la idoj ĝis la tria kaj kvara generacioj...”
Tiu
ĝis anstataŭ en estas evidenta eraro. Supozeble, tiuj ortodoksaj tradukintoj ne
trovis sencon en la frazo, ĉar ili ne komprenas la leĝon pri reenkarniĝoj, kaj
opiniis, ke la puno falas sur la unuan, la duan, la trian, la kvaran
generaciojn. Sed tie estas vualita la instruo pri la reenkarniĝoj: la kulpaj Spiritoj
reenkarniĝas en la tria kaj kvara generacioj kaj ricevas la punojn pro la pekoj
faritaj de ili mem, ne de iliaj patroj. En la unua kaj dua generacioj ili
ankoraŭ ne reenkarniĝis. Dio ne punas senkulpan pranepon de pekinto, sed la
pekinton mem en nova enkarniĝo. Sekve, la traduko de Zamenhof estas fidela.
Nekredantoj al la reenkarniĝa doktrino ne povas kompreni tiun kaj multajn
aliajn instruojn de la Biblio. – La Tradukinto.
(1)
El "Readmono", 5:6-21; laŭ la traduko de L. L. Zamenhof. La Dek
Ordonoj aperas ankaŭ en "Eliro", 20:2-17, sed tie la redaktado ne
estas precize la sama kaj mankas la naŭa ordono; tial ni preferis la tekston en
"Readmono". — La Tradukinto.
Libro:
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário