26.
Prefácio. — Podemos pedir a Deus favores terrenos e ele no-los pode conceder,
quando tenham um fim útil e sério. Mas, como a utilidade das coisas sempre a
julgamos do nosso ponto de vista e como as nossas vistas se circunscrevem ao
presente, nem sempre vemos o lado mau do que desejamos. Deus, que vê muito
melhor do que nós e que só o nosso bem quer, pode recusar o que peçamos, como
um pai nega ao filho o que lhe seria prejudicial. Se não nos é concedido o que
pedimos, não devemos por isso entregar-nos ao desânimo; devemos pensar, ao
contrário, que a privação do que desejamos nos é imposta como prova, ou como
expiação, e que a nossa recompensa será proporcionada à resignação com que a
houvermos suportado. (Cap. XXVII, n.o 6; cap. II, n.os 5 a 7.)
27.
Prece. — Deus onipotente, que vês as nossas misérias, digna-te de escutar,
benevolente, a súplica que neste momento te dirijo. Se é desarrazoado o meu
pedido, perdoa-me; se é justo e conveniente segundo as tuas vistas, que os bons
Espíritos, executores das tuas vontades, venham em meu auxílio para que ele
seja satisfeito.
Como
quer que seja, meu Deus, faça-se a tua vontade. Se os meus desejos não forem
atendidos, é que está nos teus desígnios experimentar-me e eu me submeto sem me
queixar. Faze que por isso nenhum desânimo me assalte e que nem a minha fé nem
a minha resignação sofram qualquer abalo.
(Formular
seu pedido.)
Livro:
O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec.
Preĝo
en la afliktoj de la vivo.
26.
Antaŭparolo. Ni povas peti de Dio surterajn favorojn, kaj Li povas ilin al ni
doni, kiam ili havas utilan kaj seriozan celon; sed tial, ke ni juĝas la
utilecon de l’ aferoj el nia vidpunkto, kaj nia vido estas limigita en la
nuntempo, ni ne ĉiam vidas la malbonan flankon de tio, kion ni deziras. Dio,
kiu vidas pli ĝuste ol ni kaj deziras nur nian bonon, povas do ne kontentigi
nin, kiel patro rifuzas al sia infano tion, kio povas malutili al ĝi.
Se
tio, kion ni petas, ne estas al ni donata, ni ne devas senkuraĝiĝi; kontraŭe,
estas necese pensi, ke la malhavo de tio, kion ni deziras, estas trudata al ni
kiel provo aŭ kiel kulpelaĉeto, kaj ke nia rekompenco estos proporcia al la
rezignacio, kun kiu ni eltenos la provon. (Ĉapitro XXVII, § 6; ĉap. II, §§ 5,
6, 7.)
27.
Preĝo. Dio Ĉiopova, kiu vidas niajn afliktojn, konsentu favore aŭskulti la
peton, kiun mi faras al Vi en tiu ĉi momento. Se mia peto estas malprudenta, pardonu
ĝin al mi; se ĝi estas justa kaj utila en Viaj okuloj, la bonaj Spiritoj, kiuj
plenumas Vian volon, venu al mia helpo por ĝia plenumiĝo.
Kio
ajn okazos, mia Dio, plenumiĝu Via volo. Se miaj deziroj ne estas aŭskultataj,
tiel estas, ĉar Vi decidis elprovi min, kaj mi submetiĝas sen murmuro. Konsentu,
ke mi ne senkuraĝiĝu kaj ke mia fido kaj mia rezignacio ne ŝanceliĝu.
(Formuli
sian peton.)
Libro:
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.


.jpg)
Nenhum comentário:
Postar um comentário