domingo, 2 de dezembro de 2018

Aŭdi Stelojn – Olavo Bilac



“Nu (vi parolas) , aŭdi stelojn! Certe
La saĝon perdis vi! Mi diros tamen,
Ke por aŭdi la stelojn mi vekiĝas,
Kaj mi malfermas la fenestron pale…

Kaj mi babilas, dum la Lakta-vojo,
Kiel mantelo, malfermita supre,
Briletas. Kaj la suno alveninte,
Ilin mi serĉas tra l’ ĉiel’ ankoraŭ.

Vi diros nun: - “Mia freneza frato!
Kion kun ili vi parolas nokte!
Kion iliaj frazoj al vi diras?”

Kaj mi diros: - “Por ilin aŭdi, amu!
Ĉar povas havi nur l’ amant’ orelojn
Kapablajn aŭdi kaj kompreni stelojn

Tradukis: Daltro Santos
De Brazila Revuo Esperantista, nº 3, Junho de 1907
Libro: Esperanto Modelo – L. L. Zasmenhof.

Nenhum comentário:

Postar um comentário