quarta-feira, 6 de fevereiro de 2019

Lecioneto / Pequena Lição- 82


Bonan tagon al ĉiuj.
Bom dia para todos.

AKUZATIVO → N

Mi kudras veston.
Vi tranĉas pomon.
Ŝi legas libron.
Ĝi manĝas panon. (Birdo)
Ĝi trinkas akvon. (Infano)
Li malfermas la pordon.
Li metas la alian manon en la poŝon.
Li eliras kaj fermas la pordon.
Li metas la pomon en la poŝon.
Libro: Ilustrita Metodo.

-n (term. do acusativo) 1 (gram.: indica o objeto direto) li skribis leteron ele escreveu uma carta. 2 (gram.: substitui uma preposição) mi laboris kvar tagojn trabalhei quatro dias. 3 (gram.: indica movimento em direção a) li veturis Parizon ele viajou para Paris. 3 a: mi amas vin pli ol ĉiun amo você mais do que a qualquer pessoa. ¨ ĉiun duan tagon de dois em dois dias, a cada dois dias.

Mia fratino Maria venis hodiaŭ viziti nin; kun ŝi venis ŝia filino Helena, malgranda, bela knabino. Mi donis al ŝi du kukojn kaj demandis: “Ĉu ci manĝos ilin ambaŭ?”. La knabino respondis: “Jes, onklino, mi manĝos ilin ambaŭ”. Ŝia patrino diris: “Ne estas bone manĝi multe”.
Kaj Helena respondis: “Du kukoj ne estas multe por mi; estus multe, se estus kvin aŭ ses kukoj; sed du estas malmulte”.
Jen tri belaj katoj; ĉu ili plaĉas al ci, filino? — La malgrandaj plaĉas al mi, sed la granda ne plaĉas. — Kial ĝi ne plaĉas al ci? — Ĉar ĝi ne volas ludi kun mi, kiam mi volas ludi kun ĝi. — Kaj ĉu la malgrandaj ludas kun ci? — Jes, ili ludas kun mi, kaj al mi plaĉas ankaŭ rigardi, kiel ili ludas unu kun la alia.
Ĉu via tasko estas facila, Jozefo? — Ne, sinjorino, ĝi estas malfacila; sed mi volas plenumi ĝin, ĉar, se mi ne plenumos ĝin, mia patrino kaj mia avino ne estos kontentaj pri mi.
La litero n signas la akuzativon en Esperanto. La difina artikolo estas “la” por ambaŭ nombroj. La nedifina artikolo de la portugala lingvo (um, uma) ne ekzistas en Esperanto.

Ne ekzistas sur la tero
pura bono sen malbono:
tial estas la sufero
de plezuro la aldono.
Granda estas tiu viro,
kiu nobla en deziro,
firma estas en laboro,
kaj ne vendas sin pro oro.
F. V. L.
Libro: Esperanto Sem Mestre.
Francisco Valdomiro Lorenz

Nenhum comentário:

Postar um comentário