sábado, 14 de janeiro de 2023

VII - Pri obsedo kaj posedo / Da obsessão e da possessão.

VII - Pri obsedo kaj posedo.

56. Obsedo estas la potenco, kiun malicaj Spiritoj akiras super iuj personoj, celante ĉi tiujn sklavigi kaj submeti al sia volo, pro la plezuro, kiun ili ĝuas, farante malbonon.

Kiam Spirito, bona aŭ malbona, volas influi sur iun homon, li ĉi tiun envolvas, por tiel diri, en sian perispiriton kvazaŭ en mantelon. Pro la interpenetrado de la fluidoj, la pensoj kaj voloj de ambaŭ interkonfuziĝas, kaj la Spirito, povante uzi lian korpon kvazaŭ sian propran, igas lin, laŭ sia volo, agi, paroli, skribi, desegni, kiel faras mediumoj. Se la Spirito estas bona, lia agado estas milda, bonfara, kaj instigas la personon nur al bonaj agoj; se malbona, li puŝas al agoj malbonaj; se perversa kaj malica, la Spirito lin stringas kvazaŭ en ia reto, paralizas al li la volon kaj eĉ la juĝon, kiujn li sufokas per sia fluido, kiel oni sufokas fajron sub tavolo da akvo; igas la personon pensi, paroli, agi anstatau li; lin puŝas, kontraŭ lia volo, al ekstravagancaj aŭ ridindaj agoj; resume lin magnetizas, ĵetas en moralan katalepsion, kaj la persono fariĝas blinda instrumento de lia volo. Tia estas la kaŭzo de la obsedo, de la fascinado kaj de la subjugigo, kiuj montriĝas en diversaj gradoj de intenseco. La paroksismon de la subjugigo oni vulgare nomas posedo. Indas rimarki, ke en tiu stato la persono ofte konscias la ridindecon de sia ago sed estas devigita ĝin fari, kiel se homo pli forta ol li devigus lin kontraŭvole movi siajn brakojn, krurojn kaj langon.

57. Ĉar la Spiritoj ĉiam ekzistis, ankaŭ en ĉiuj tempoj ili ludis saman rolon. Tiu rolo troviĝas en la Naturo, kion pruvas la granda nombro da personoj obseditaj aŭ, se oni preferas, poseditaj, antaŭ ol oni parolis pri Spiritoj aŭ, en la nuno, antaŭ ol oni aŭdis paroli pri Spiritismo kaj pri mediumoj. Estas do spontana la agado de la Spiritoj, bonaj aŭ malbonaj; la agado de ĉi-lastaj kaŭzas en la morala, eĉ en la fizika, ekonomio multegon da perturboj, kiujn oni atribuis al eraraj kaŭzoj. La malbonaj Spiritoj estas nevideblaj malamikoj, des pli danĝeraj ju malpli oni suspektas ilian agadon. Spiritismo, ilin malkaŝante, montras novan kaŭzon de certaj malbonaĵoj trafantaj la homaron. Post ekkono de la kaŭzo, oni ne plu kontraŭbatalos la malbonon per rimedoj, kiujn oni jam rekonas senutilaj; oni serĉos aliajn pli efikajn. Nu, kio kondukis al la malkovro de tiu kaŭzo? La mediumeco. Ja dank’al mediumeco tiuj nevideblaj malamikoj elperfidis sian ĉeeston; ĝi faris kun ili tiel same, kiel mikroskopo faris kun la senlime malgrandaj estaĵoj: ĝi tutan mondon malkaŝis. Spiritismo ne altiris la malbonajn Spiritojn; krom ĉi tiujn senvualigi, ĝi ankaŭ liveris la rimedojn por nuligi al ili la agadon kaj, sekve, ilin forigi. Ne ĝi do alportis la malbonon, ĉar ĉi tiu ekzistas de ĉiuj tempoj: ĝi male alportas forigilon kontraŭ la malbono, elmontrante ties kaŭzon. Kiam oni fine agnoskos la agadon de la nevidebla mondo, tiam oni havos la ŝlosilon de sennombra amaso da nekomprenataj fenomenoj, kaj la Scienco, riĉigita per tiu nova leĝo, vidos novajn horizontojn malfermiĝi antaŭ ĝi. Kiam la Scienco tien alvenos? Tiam, kiam ĝi ne plu konfesos la materialismon, ĉar ĉi tiu já bremsas ĝian flugon, kontraŭmetante al ĝi netranspaseblan baron.

58. Ĉar estas malbonaj Spiritoj, kiuj obsedas, kaj bonaj Spiritoj, kiuj protektas, oni al si demandas, ĉu la malbonaj estas pli povaj ol la bonaj. Ne la bona Spirito estas pli malforta, sed ja la mediumo ne sufiĉe fortas por deskui de si la mantelon ĵetitan sur lin, por liberiĝi el la brakoj, kiuj lin ĉirkaŭpremas kaj en kiuj, ni devas diri, li kelkfoje plezuras. Estas kompreneble, ke, en ĉi tiu okazo, la bona Spirito ne povus superi, ĉar al li oni preferas la alian. Sed ni nun supozu ĉe la mediumo la deziron malimplikiĝi de tiu fluideca envolvaĵo, de kie lia propra estas sorbigita tiel same, kiel vesto penetrita per humideco: ĉi-okaze ne sufiĉos nura deziro; eĉ la volo mem ne ĉiam sufiĉas.

Temas pri lukto kun kontraŭulo; nu, kiam du homoj korpe interbatalas, estas tiu kun pli fortaj muskoloj, kiu renversas la alian. Kun Spirito, ne korpa sed ja spirita devas esti la lukto, kaj ĉiam ankoraŭ venkas tiu pli forta. Ĉi tie la forto sidas en la aŭtoritato, kiun oni povas havi super la Spirito, kaj tiu aŭtoritato fontas el la morala supereco. Ĉi tiu similas la sunon, kiu disigas la nebulon per la potenco de siaj radioj. Penadi por boniĝi, por pliboniĝi se oni jam estas bona, por puriĝi je siaj neperfektaĵoj, unuvorte por morale kiel eble pli altiĝi, tia estas la rimedo por ekhavi ordonpovon super la malsuperaj Spiritoj, por ilin forpeli. Alie ili primokos ĉian ordonon. (La Libro de la Mediumoj, n-roj 252 kaj 279)

Sed, oni demandos, kial la protektantaj Spiritoj ne devigas ilin foriĝi? Ili sendube povas kaj kelkfoje ja ĝin faras. Sed permesante la lukton ili ankaŭ certigas meriton al la venko. Se ili lasas barakti personojn meritajn en certaj rilatoj, tio estas por elprovi ties persistemon kaj al ili akirigi pli da forto sur la kampo de bono; estas por ĉi tiuj iaspeca morala gimnastiko.

Certaj personoj sendube preferus alian, pli facilan recepton por forpeli malbonajn Spiritojn: ekzemple kelke da vortoj aŭ signoj, kio al ili pli facilus ol korekti siajn malvirtojn. Ni bedaŭras, sed ni konas neniun alian rimedon efikan por venki malamikon, ol fariĝi pli forta ol li. Kiam oni malsanas, oni devas rezignacie preni medikamenton, kiel ajn amara ĝi estus; sed ankaŭ, kiam oni havis la kuraĝon ĝin trinki, kiel bone kaj kiel forta oni sentas sin! Oni devas do konvinkiĝi, ke, por atingi tiun celon, ekzistas nek ritaj paroloj, nek formuloj, nek talismanoj, nek iaj ajn materialaj signoj. La malbonaj Spiritoj ĉiujn priridas kaj ofte plezuras, ilin rekomendante kaj ĉiam zorgante ilin prezenti kiel nepre efikajn, por tiel pli facile kapti la konfidon de tiuj, kiujn ili volas trompi kaj kiuj, fidante la efikecon de la procedo, sentime lasas sin kapti.

Antaŭ ol esperi la bridadon de malbona Spirito, necesas, ke oni bridu sin mem. El ĉiuj rimedoj akiri forton por tion atingi, la plej efika estas la volo helpata de la preĝo, sed oni bone komprenu, preĝo el la koro, ne preĝo el paroloj, en kiuj pli partoprenas la buŝo ol la penso. Necesas preĝi al sia gardanĝelo kaj al la bonaj Spiritoj, ke ili nin protektu en la lukto; sed ne sufiĉas peti ilin pri forpelo de la malbonaj Spiritoj; estas necese memori ĉi tiun maksimon: helpu vin mem, kaj la ĉielo vin helpos, krom ankaŭ petegi ilin pri la forto, kiu al ni mankas, por venki niajn malbonajn inklinojn, al ni pli malutilajn ol la malbonaj Spiritoj, ĉar ja estas tiaj inklinoj, kiuj ilin altiras tiel same, kiel putraĵo altiras rabobirdojn. Preĝi ankaŭ por la obsedanta Spirito estas al li reciproki malbonon per bono, kaj montriĝi pli bona ol li jam atestas superecon. Per persistado, oni atingas, ke li revenu al pli bonaj sentoj, kaj el persekutanto oni faras dankan estulon.

Resume, la fervora preĝo kaj la seriozaj klopodoj por pliboniĝi estas la solaj rimedoj por forigi la malbonajn Spiritojn, kiuj rigardas mastroj tiujn, kiuj faras la bonon, dum ilin ridigas la formuloj kaj ilin ekscitas kolero kaj malpacienco. Necesas ja ilin lacigi, montrante sin pli pacienca ol ili.

Sed kelkfoje okazas, ke la subjugigo kreskas ĝis tia grado, ke ĝi paralizas la volon de la obsedato, kaj oni ne povas de li atendi ian seriozan kunhelpon. Precipe tiam la interhelpo de triuloj fariĝas necesa, ĉu per preĝo, ĉu per magneta agado. Sed la forto de tiu interhelpo ankaŭ dependas de la morala aŭtoritato, kiun tiuj personoj povus havi super la Spiritoj, ĉar, se ili ne pli valoras ol la Spiritoj, ilia agado restas senutila. La magneta agado, en ĉi tiu okazo, havas kiel efikon penetrigi la fluidon de la obsedato per iu pli bona fluido kaj elimini la fluidon de la malbona Spirito. Per sia agado, la magnetizisto devas havi la duoblan celon, oponi unu moralan forton al alia morala forto kaj estigi ĉe la obsedato, por uzi materialan komparon, iaspecan kemian reakcion, forigante unu fluidon helpe de alia fluido. Tiamaniere li ne nur estigas bonefikan liberiĝon sed ankaŭ liveras forton al organoj febliĝintaj pro longa kaj ofte potenca ĉirkaŭpremo. Oni cetere komprenas, ke la povo de la fluideca agado estas rekte proporcia ne nur al la energio de la volo sed precipe al la kvalito de la penetrigita fluido, kaj ke, laŭ tio, kion ni diris, tiu kvalito dependas de la instruiteco kaj de la moralaj ecoj de la magnetizisto. El tio sekvas, ke ordinara magnetizisto, kiu maŝine agus por nur kaj simple magnetizi, malmulte aŭ efektive neniom produktus. Nepre necesas unu spiritista magnetizisto, kiu plenkonscie agu kun la intenco estigi ne somnambulan staton aŭ ian organan resaniĝon sed ja la rezultatojn, kiujn ni ĉi-supre priskribis. Evidentas, krom tio, ke tiucela magneta agado ne povas ne esti utila en la okazoj de ordinara obsedo, ĉar tiam, se la magnetizisto estas helpata de la volo de la obsedato, la Spiriton do kontraŭbatalas ne unu, sed du adversuloj.

Necesas ankaŭ diri, ke oni ofte kulpigas la Spiritojn pri malicaĵoj, kiujn ili tute ne respondecas. Certaj malsanaj statoj kaj aberacioj, kiujn oni atribuas al ia nevidebla kaŭzo, kelkfoje simple devenas de la Spirito de la persono mem. La ĉagrenoj, kiujn oni ordinare koncentras sur sin mem, ĉefe la amaj elreviĝoj, donas kaŭzon al multe da ekscentraj agoj malprave atribuataj al obsedo. La homo ofte estas sia propra obsedanto.

Ni fine aldonu, ke certaj obstinaj obsedoj, precipe ĉe iuj meritaj personoj, kelkfoje estas parto de la elprovoj, al kiuj ili estas elmetitaj. “Eĉ okazas, iafoje, ke la obsedo estas ia tasko trudita al la obsedato, nome ke li devas labori por la revirtiĝo de la obsedanto, kiel patro por la korektado de malvirta filo.”

(Pliaj detaloj troveblaj en La Libro de la Mediumoj.)

La preĝo ĝenerale estas potenca helprimedo por liberigo de la obsedatoj, sed en tia okazo povas efiki ne preĝo nur buŝe parolata, eldirata kun indiferento, kvazaŭ ia banala formulo; necesas ardanta preĝo, kiu samtempe estu iaspeca mensa magnetizado. Per la penso, oni povas direkti sur la pacienton ian sanigan, fluidecan fluon, kies forto estas proporcia al la intenco. La preĝo do havas kiel efikon ne nur alvoki fremdan helpon, sed ankaŭ estigi fluidecan agadon. Kion ne povas fari unu sola persono, tion ofte povas pluraj personoj kun komuna intenco per kolektiva kaj konstanta preĝado, ĉar la nombro kreskigas la potencon de la agado.

59. La senefikeco de ekzorco, en la okazoj de obsedo, konstateblas per la sperto, kaj estas pruvite, ke, anstataŭ malpliigi, ĝi preskaŭ ĉiam pligrandigas la malbonon. La kaŭzo kuŝas en tio, ke la tuta influado venas de la morala aŭtoritato super la malbonaj Spiritoj, ne de ia ekstera ago, de la efiko de paroloj kaj signoj. Ekzorco konsistas en ceremonioj kaj formuloj ja priridataj de la malbonaj Spiritoj, kiuj tamen cedas al la morala supereco, kiu al ili sin trudas. Ili vidas tiujn, kiuj per senpovaj rimedoj volas ilin potenci, kiuj kredas ilin timigi per vana pompo, kaj ĉi-okaze ili penas montriĝi kiel la plej fortaj, tiucele pliintensigante siajn klopodojn. Ili similas al ektimema ĉevalo, kiu terenĵetas mallertan rajdanton sed kiu obeas sian mastron. Nu, ĉi tie la vera mastro estas la homo kun pli pura koro, ĉar ja ĉi tiun la bonaj Spiritoj elaŭdas.

60. Kion Spirito povas fari kun unu homo, tion povas fari pluraj Spiritoj samtempe kun pluraj homoj kaj doni al la obsedo epidemian karakteron. Nubo da malbonaj Spiritoj povas invadi iun lokon kaj tie diversmaniere manifestiĝi. Estis ja unu tiaspeca epidemio, kiu disvastiĝis tra Judujo en la tempo de la Kristo. Nu, la Kristo, pro sia nemezurebla morala supereco, havis tielan aŭtoritaton super la demonoj aŭ malbonaj Spiritoj, ke sufiĉis al li ordoni, ke ili foriru, por ke ili tiel agu, kaj li por tiu celo uzis nek signojn, nek formulojn.

61. Spiritismo baziĝas sur la observado de faktoj rezultantaj el la rilatoj inter la mondoj videbla kaj nevidebla. Estante en la Naturo, tiuj faktoj fariĝis en ĉiuj epokoj kaj abundas precipe en la sanktaj libroj de ĉiuj religioj, ĉar ili servis kiel bazo por la pliparto de la kredoj. Estas ĝuste pro ilia miskompreno, ke la Biblio kaj la Evangelioj prezentas tiom da obskuraj lokoj, kiujn oni interpretis en malsamaj sencoj. Spiritismo portas la ŝlosilon, kiu faciligos ilian komprenon.

Libro: Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.

VII – Da obsessão e da possessão

56. A obsessão consiste no domínio que os maus Espíritos assumem sobre certas pessoas, com o objetivo de as escravizar e submeter à vontade deles, pelo prazer que experimentam em fazer o mal.

Quando um Espírito, bom ou mau, quer atuar sobre um indivíduo, envolve-o, por assim dizer, no seu perispírito, como se fora um manto. Interpenetrando-se os fluidos, os pensamentos e as vontades dos dois se confundem e o Espírito, então, se serve do corpo do indivíduo, como se fosse seu, fazendo-o agir à sua vontade, falar, escrever, desenhar, quais os médiuns. Se o Espírito é bom, sua atuação é suave, benfazeja, não impele o indivíduo senão à prática de atos bons; se é mau, força-o a ações más. Se é perverso e malfazejo, aperta-o como numa teia, paralisa-lhe até a vontade e mesmo o juízo, que ele abafa com o seu fluido, como se abafa o fogo sob uma camada d’água. Fá-lo pensar, falar, agir em seu lugar, impele-o, a seu mau grado, a atos extravagantes ou ridículos; magnetiza-o, em suma, lança-o num estado de catalepsia moral e o indivíduo se torna um instrumento da sua vontade. Tal a origem da obsessão, da fascinação e da subjugação que se produzem em graus muito diversos de integridade. À subjugação, quando no paroxismo, é que vulgarmente dão o nome de possessão. É de notar-se que, nesse estado, o indivíduo tem muitas vezes consciência de que o que faz é ridículo, mas é forçado a fazê-lo, tal como se um homem mais vigoroso do que ele o obrigasse a mover, contra a vontade, os braços, as pernas e a língua.

57. Pois que os Espíritos existiram em todos os tempos, também desde todos os tempos representaram o mesmo papel, porque esse papel é da natureza e a prova está no grande número que sempre houve de pessoas obsidiadas, ou possessas, se o preferirem, antes que se falasse de Espíritos, ou que, nos dias atuais, se ouvisse falar de Espiritismo, nem de médiuns. É, pois, espontânea a ação dos Espíritos, bons ou maus; a destes produz uma imensidade de perturbações na economia moral e mesmo física, perturbações que, por ignorância da verdadeira causa, atribuíam a causas errôneas. Os Espíritos maus são inimigos invisíveis, tanto mais perigosos, quanto da ação deles não se suspeitava. Desmascarando-os, o Espiritismo revela uma nova causa de certos males da Humanidade. Conhecida a causa, não mais se procurará combater o mal por meios que já se sabem inúteis; procurar-se-ão outros mais eficazes. Ora, que foi o que fez se descobrisse aquela causa? A mediunidade. Foi pela mediunidade que esses inimigos ocultos traíram a sua presença; ela foi para eles o que o microscópio foi para os infinitamente pequenos: revelou todo um mundo. O Espiritismo não atraiu os maus Espíritos: desvendou-os e forneceu os meios de se lhes paralisar a ação e, por conseguinte, de afastá-los. Não foi ele quem trouxe o mal, visto que o mal existe desde todos os tempos; ele, ao contrário, dá remédio ao mal, apontando-lhe a causa. Uma vez reconhecida a ação do Mundo Invisível, ter-se-á a explicação de um sem-número de fenômenos incompreendidos e a Ciência, enriquecida com o conhecimento dessa nova lei, verá abrir-se diante de si novos horizontes. Quando chegará ela a isso? Quando deixar de professar o materialismo, porquanto o materialismo lhe detém o voo, opondo-lhe intransponível barreira.

58. Pois que há Espíritos maus que obsidiam e Espíritos bons que protegem, perguntam muitos se os primeiros são mais poderosos do que os segundos.

Não é que o bom Espírito seja mais fraco; o médium é que não tem força bastante para alijar de si o manto que lhe atiraram em cima, para se desprender dos braços que o enlaçam e nos quais, cumpre dizê-lo, às vezes se compraz. Neste caso, compreende-se que o bom Espírito não possa levar vantagem, pois que o outro é preferido. Admitamos, porém, que a vítima deseje desembaraçar-se do envoltório fluídico que penetra o seu, como a umidade penetra as roupas. Esse desejo nem sempre bastará. A própria vontade nem sempre é suficiente.

Trata-se de lutar contra um adversário. Ora, quando dois homens lutam corpo a corpo, aquele que dispõe de mais fortes músculos é que abate o outro. Com um Espírito tem-se de lutar, não corpo a corpo, mas Espírito a Espírito e é ainda o mais forte que triunfa. Aqui, a força reside na autoridade que se possa exercer sobre o obsessor e essa autoridade está subordinada à superioridade moral. Esta é como o Sol que dissipa o nevoeiro pela potencialidade dos seus raios. Esforçar-se por ser bom, por se tornar melhor se já é bom, por purificar-se de suas imperfeições, por, numa palavra, elevar-se moralmente o mais possível, tal o meio de o encarnado adquirir o poder de mandar sobre os Espíritos inferiores, para os afastar. De outro modo estes zombarão das suas injunções (Ver O livro dos médiuns, it. 252 e 279).

Entretanto, objetar-se-á, por que os Espíritos protetores não lhes ordenam que se retirem? Sem dúvida, podem fazê-lo e algumas vezes o fazem. Mas, permitindo a luta, deixam ao atacado o mérito da vitória. Se consentem que se debatam criaturas que, sob certos aspectos, têm seus merecimentos, é para lhes experimentar a perseverança e para levá-las a adquirir mais força no campo do bem. A luta é uma espécie de ginástica moral.

Muitas pessoas prefeririam certamente outra receita mais fácil para repelirem os maus Espíritos: por exemplo, algumas palavras que se proferissem, ou alguns sinais que se fizessem, o que seria mais simples do que corrigir-se alguém de seus defeitos. Sentimos muito; porém, nenhum meio eficaz conhecemos de vencer-se um inimigo, senão o fazer-se mais forte que ele. Quando estamos doentes, temos que resignar-nos a tomar um medicamento, por muito amargo que seja, mas também, se tivermos tido a coragem de bebê-lo, como nos sentimos bem e fortes! Temos pois que nos persuadir de que não há, para alcançarmos aquele resultado, nem palavras sacramentais, nem fórmulas, nem talismãs, nem sinais materiais quaisquer. De tudo isso riem-se os maus Espíritos e não raro se comprazem em indicar alguns, tendo sempre o cuidado de afirmá-los infalíveis, para melhormente captarem a confiança daqueles a quem querem iludir, porque, então, estes, confiantes nas virtudes do processo aconselhado, se entregam sem receio.

Antes de pretender, quem quer que seja, domar um Espírito mau, precisa cuidar de domar-se a si mesmo. De todos os meios de adquirir-se força para chegar a isso, o mais eficiente é a vontade secundada pela prece, a prece do coração, entenda-se, e não a de palavras, das quais a boca participa mais do que o pensamento. Precisamos pedir ao nosso anjo guardião e aos bons Espíritos que nos assistam na luta; não basta, porém, lhes peçamos que afastem o Espírito mau; devemos lembrar-nos desta máxima: ajuda-te a ti mesmo e o Céu te ajudará e rogar-lhes, sobretudo, a força que nos falta para vencermos os nossos maus pendores, que são, para nós, piores que os maus Espíritos, porquanto são esses pendores que os atraem, como a podridão atrai as aves de rapina. Orando também pelo Espírito obsessor, retribuir-lhe-emos com o bem o mal que nos queira e nos mostraremos melhores do que ele, o que já é uma superioridade. Com perseverança, acaba-se as mais das vezes por induzi-lo à posse de melhores sentimentos e a transformá-lo de perseguidor em amigo grato.

Em resumo: a prece fervorosa e os esforços sérios que a criatura faça por melhorar-se constituem os únicos meios de ela afastar os maus Espíritos, que reconhecem como seus senhores aqueles que praticam o bem, enquanto as fórmulas lhes provocam o riso, do mesmo modo que a cólera e a impaciência os excitam. Precisa o perseguido cansá-los, demonstrando-se mais paciente do que eles.

Por vezes acontece que a subjugação avulta até o ponto de paralisar a vontade do obsidiado, do qual nenhum concurso sério se pode esperar. Aí, principalmente, é que a intervenção de terceiros se torna necessária, quer por meio da prece, quer pela ação magnética. Mas também a força dessa intervenção depende do ascendente moral que os interventores possam ter sobre os Espíritos; se não valerem mais do que estes, improfícua será a ação que desenvolvam. A ação magnética, no caso, tem por efeito introduzir no fluido do obsidiado um fluido melhor e eliminar o do mau Espírito. Ao operar, deve o magnetizador objetivar duplo fim: o de opor a uma força moral outra força moral e produzir sobre o paciente uma espécie de reação química, para nos servirmos de uma comparação material, expelindo um fluido com o auxílio de outro fluido. Dessa forma, não só opera um desprendimento salutar, como igualmente fortalece os órgãos enfraquecidos por longa e vigorosa constrição. Compreende-se, em suma, que o poder da ação fluídica está na razão direta não somente da energia da vontade, mas, sobretudo, da qualidade do fluido introduzido e, segundo o que deixamos dito, que essa qualidade depende da instrução e das qualidades morais do magnetizador. Daí se segue que um magnetizador ordinário, que atuasse maquinalmente, apenas por magnetizar, fraco ou nenhum efeito produziria. É de toda a necessidade um magnetizador espírita, que atue com conhecimento de causa, com a intenção de obter, não o sonambulismo ou uma cura orgânica, porém, os resultados que vimos de descrever. É, além disso, evidente que uma ação magnética dirigida neste sentido não pode deixar de ser muito proveitosa nos casos de obsessão ordinária, porque, então, se o magnetizador tem a auxiliá-lo a vontade do obsidiado, o Espírito se vê combatido por dois adversários em lugar de um.

Cumpre também dizer que amiúde se atribuem aos Espíritos maldades de que eles são inocentes. Alguns estados doentios e certas aberrações que se lançam à conta de uma causa oculta, derivam do Espírito do próprio indivíduo.

As contrariedades que de ordinário cada um concentra em si mesmo, principalmente os desgostos amorosos, dão lugar, com frequência, a atos excêntricos, que fora errôneo considerar-se fruto da obsessão. O homem não raramente é o obsessor de si mesmo.

Acrescentemos, por fim, que algumas obsessões tenazes, sobretudo em pessoas de mérito, fazem às vezes parte das provações a que essas pessoas estão sujeitas. Acontece mesmo que a obsessão, quando simples, é uma tarefa imposta ao obsidiado, qual a de trabalhar pela regeneração do obsessor, como um pai pela de um filho vicioso.

(Para maiores particularidades, veja-se O livro dos médiuns).

Em geral, a prece é poderoso meio auxiliar da libertação dos obsidiados; nunca, porém, a prece só de palavras, dita com indiferença e como uma fórmula banal, será eficaz em semelhante caso. Faz-se mister uma prece ardente, que seja ao mesmo tempo uma como magnetização mental. Pelo pensamento, pode-se encaminhar para o paciente uma corrente fluídica salutar, cuja potência guarda relação com a intenção. A prece, pois, não tem apenas por efeito invocar um auxílio estranho, mas exercer uma ação fluídica. O que uma pessoa, só, não pode fazer, podem-no, quase sempre, muitas pessoas unidas pela intenção numa prece coletiva e reiterada, visto que o número aumenta a potencialidade da ação.

59. A experiência comprova a ineficácia do exorcismo, nos casos de possessão, e provado está que quase sempre aumenta o mal, em vez de atenuá-lo. A razão se encontra em que a influência está toda no ascendente moral exercido sobre os maus Espíritos, e não num ato exterior, na virtude das palavras e dos gestos. O exorcismo consiste em cerimônias e fórmulas de que zombam os maus Espíritos que, entretanto, cedem à autoridade moral que se lhes impõe. Eles veem que os querem dominar por meios impotentes, que pensam intimidá-los por um vão aparato e, então, se empenham em mostrar-se os mais fortes e para isso redobram de esforços. São quais cavalos espantadiços que dão em terra com o cavaleiro inábil e que obedecem quando topam com um que os governa. Ora, aqui, quem realmente manda é o homem de coração mais puro, porque é a ele que os bons Espíritos de preferência atendem.

60. O que pode um Espírito fazer com um indivíduo, podem-no muitos Espíritos com muitos indivíduos simultaneamente e dar à obsessão caráter epidêmico. Uma nuvem de maus Espíritos invade uma localidade e aí se manifestam de diversas maneiras. Foi uma epidemia desse gênero que se abateu sobre a Judeia ao tempo do Cristo. Ora, o Cristo, pela sua imensa superioridade moral, tinha sobre os demônios ou maus Espíritos tal autoridade, que bastava lhes ordenasse que se retirassem para que eles o fizessem e, para isso, não empregava fórmulas nem gestos ou sinais.

61. O Espiritismo se funda na observação dos fatos que resultam das relações entre o mundo visível e o Mundo Invisível. Estando na ordem dos da natureza, esses fatos se produziram em todas as épocas e abundam principalmente nos livros sagrados de todas as religiões, pois que serviram de base à maioria das crenças. Por não os terem os homens compreendido, é que a Bíblia e os Evangelhos apresentam tantas passagens obscuras e que foram interpretadas em sentidos diferentes. O Espiritismo traz a chave que lhes facilitará a inteligência.

Livro: Obras Póstumas – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário