sábado, 22 de abril de 2023

Você Mesmo / Vi mem kaj Fido / Fé.

 

Você Mesmo.

Lembre-se de que você mesmo é:

O melhor secretário de sua tarefa.

O mais eficiente propagandista de seus ideais.

A mais clara demonstração de seus princípios.

O mais alto padrão do ensino superior que seu espírito abraça e a mensagem viva das elevadas noções que você transmite aos outros.

Não se esqueça, igualmente, de que:

O maior inimigo de suas realizações mais nobres, a completa ou incompleta negação do idealismo sublime que você apregoa;

A nota discordante da sinfonia do bem que pretende executar;

O arquiteto de suas aflições e o destruidor de suas oportunidades de elevação — é você mesmo.

Livro: Agenda Cristã.

André Luiz / Chico Xavier.


Vi mem.

Memoru, ke vi mem estas

la plej bona sekretario de via tasko,

la plej aktiva propagandisto de viaj idealoj,

la plej klara demonstracio de viaj principoj,

la plej alta normo de la supera instruo, kiun via spirito sekvas,

kaj la vivanta mesaĝo de la altaj pensoj, kiujn vi komunikas al aliaj.

Ankaŭ ne forgesu, ke la plej granda malamiko de viaj plej noblaj faroj,

la plena aŭ parta negacio de la altega idealismo, kiun vi diskonigas,

la disonanca noto de la simfonio de la bono, kiun vi deziras ludi,

la arkitekto de viaj afliktoj, kaj la detruanto de viaj okazoj de altiĝo – estas vi mem.

Libro: Kristana Agendo.

Andreo Ludoviko / Chico Xavier.

 

Fido estas la ŝlosilo kiu malfermas ĉiujn pordojn. - Bonan tagon!.

 📖★fid/i (tr)

1 Esti certa pri la honesteco, kompetenteco de iu en aferoj, kiuj koncernas nian sorton, feliĉon, sekurecon ks: forte sidas, kiu Dion fidas Z; Dion fidu sed senfare ne sidu Z; timiĝis la popolo k jam fidis nur je Ezopo K; jam al mi fidu, ne maltrankviliĝu! Z; blinde fidi al iu Z; al amiko tro nova ne fidu Z.

2 Kredi al la efiko, taŭgeco aŭ valoro de io, kiel al garantio kontraŭ danĝero, risko ks: falos viaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis X; jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita! X; homo fidas, feliĉo decidas; li fidis sian junecon, forton k laboremon Z; vi fidis vian belecon X, viajn proprajn fortojn Z; fidu propran okulon Z; mi fidas vian vorton Z; kiam edzo fidas nian honestecon, ni prenas el la libereco nur tiom, kiom ni bezonas Z; ne fidu heredon, fidu posedon Z; ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu Z; fidanta al vorto atendas ĝis morto Z; fidata mono (akceptata de la publiko pro fido al la emisiintoj).

fido

1 Tiu kormovo, per kiu ni fidas iun: meti sian fidon sur iun Z; ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido Z; trompi ies fidon Z; ĉe plej granda fido memoru pri perfido Z; (speciale pri Dio) al la Eternulo estu via fido X; la fido, kiu estas en Kristo Jesuo N. submetiĝo.

2 Tiu sento de sekureco, kaŭzata de la kredo al la efiko, valoro de io: havi fidon pri la sukceso, pri sia estonteco.

3 Religie bazita kredo 2: ni kredis en Kristo Jesuo, por ke ni praviĝu per fido al Kristo N; fido aparte de faroj estas malviva N. Rim. En tiuj ekzemploj fido aspektas kiel sinonimo de kredo. Sed la jena ekzemplo montras la diferencon: ankaŭ la diablo kredas je Dio, sed mankas al li la ĝusta fido.

PIV 2020.

Nenhum comentário:

Postar um comentário