Mia unua iniciĝo en spiritismon.
En 1854 mi unuafoje aŭdis pri turniĝantaj tabloj. Unu tagon, mi renkontis S-ron Fortier, la magnetizisto, kiun mi konis de longe; li diris al mi: Ĉu vi scias pri tiu stranga propreco, kiun oni ĵus eltrovis en magnetismo? Ŝajnas, ke oni magnetizas ne nur homojn, sed tablojn, kiujn oni laŭvole turnas kaj irigas. – «Tio estas efektive tre stranga, mi respondis; sed en strikta senco tio ne ŝajnas al mi tute malebla. La magneta fluidaĵo, kiu estas iaspeca elektro, tute bone povas agi sur inertajn korpojn kaj movi ilin.» Raportoj publikigitaj de ĵurnaloj pri eksperimentoj faritaj en Nantes, en Marseille kaj en kelkaj aliaj urboj ne povus lasi dubon pri la realeco de la fenomeno.
Post iom da
tempo, mi revidis S-ron Fortier, kaj li diris al mi: «Jen estas io multe pli
eksterordinara ; ne nur oni turnas tablon per magnetizado, sed oni paroligas
ĝin ; oni demandas kaj ĝi respondas.- Ĉi tio, mi respondis, estas alia afero;
mi kredos tion nur, kiam mi ĝin vidos, kaj kiam oni pruvos al mi, ke tablo
havas cerbon por pensi, nervojn por senti kaj ke ĝi povas fariĝi somnambulo;
ĝis tiam, permesu, ke mi vidu en tio nur fabelon.»
Ĉi tiu rezonado
estis logika ; mi konceptis la eblecon de movado fare de mekanika forto, sed
nesciante la kaŭzon kaj la leĝon de la fenomeno, ŝajnis al mi absurde atribui
inteligentecon al io pure materia. Mi staris en la pozicio de la nuntempaj nekredantoj,
kiuj neas ion, ĉar ili vidas fakton, kiun ili ne komprenas. Antaŭ 50 jaroj, se
oni nur dirus al iu ajn, ke oni povas transsendi telegrafan depeŝon 500 mejlojn
for kaj ricevi la respondon post unu horo, oni ricevus ridegon returne, kaj ne mankus
bonegaj sciencaj kaŭzoj por pruvi, ke tio estas materie neebla. Same okazas
koncerne ĉiajn spiritajn fenomenojn; al ĉiu homo, kiu ne konas la leĝon, kiu
ilin regas, ili ŝajnas supernaturaj, mirindaj kaj sekve neeblaj kaj ridindaj ;
kiam oni ekkonas la leĝon, la mirindaĵoj malaperas; la afero jam havas nenion,
kio kontraŭas la racion, ĉar oni komprenas ties eblecon.
Mi do staris
antaŭ neklarigita fakto, ŝajne kontraŭa al la leĝoj de naturo, kaj kiun mia
racio forpuŝis. Mi ankoraŭ ne vidis kaj ne observis ĝin; la eksperimentoj,
farataj en la ĉeesto de honorindaj, fidindaj homoj, konfirmis al mi la eblecon
de ia rezulto pure materia, sed la ideo pri parolanta tablo tiam ankoraŭ ne
eniris al mi en la cerbon.
La sekvintan
jaron, nome komence de 1855, mi renkontis S-ron Carlotti, kun kiu mi amikis jam
de 25 jaroj. Li babilis kun mi pri tiaj fenomenoj dum ĉirkaŭ unu horo, kun la entuziasmo,
kiun li havis fronte al ĉiaj novaj ideoj. S-ro Carlotti estis ardkaraktera,
energia korsikano; mi ĉiam aprezis ĉe li la kvalitojn, kiuj distingas grandan,
belan animon, sed mi malfidis pri lia ekzaltiĝo. Unue li parolis al mi pri la
interveno de Spiritoj, kaj raportis al mi tiom da mirigaj aferoj, ke ili ne nur
tute ne konvinkis min, sed eĉ pligrandigis miajn dubojn. Unu tagon vi estos unu
el la niaj, li diris al mi. Mi ne diras, ke ne, mi respondis, ni tion vidos
poste.
Post tempopaso,
ĉirkaŭ la monato majo 1855, mi troviĝis ĉe la somnambulino S-ino Roger, kune
kun S-ro Fortier, ŝia magnetizanto; mi renkontis tie S-ron Pâtier kaj S-inon Plainemaison,
kiuj parolis al mi pri tiuj fenomenoj samsence kiel S-ro Carlotti, sed per tute
alia tono. S-ro Pâtier estis iom aĝa, tre klera, severkaraktera, malvarma kaj
trankvila ŝtatoficisto; lia serioza parolmaniero, sen ia entuziasmo, faris al
mi vivecan impreson, kaj kiam li proponis al mi ĉeesti eksperimentojn, kiuj
okazas ĉe S-ino Plainemaison, Strato Grange-Batelière, n-ro 18, mi tuj
akceptis. La rendevuo estis difinita por mardo,20 sed je la 8-a vespere.
Tie, je la unua fojo,
mi ĉeestis la fenomenon de la tabloj turniĝantaj, saltantaj kaj kurantaj, kaj
en tiaj kondiĉoj, ke ne eblis dubo. Mi vidis tie ankaŭ iujn tre malperfektajn
provojn pri mediuma skribo sur ardezo, kun la helpo de korbeto. Miaj ideoj tute
ne estis senŝancelaj, sed tie troviĝis fakto, kiu devus havi kaŭzon. Mi
duonvidis sub tiaj ŝajnaj frivolaĵoj kaj speco de ludo, kiun oni faris el tiaj
fenomenoj, ion seriozan kaj elmontrantan ian novan leĝon, en kiun mi promesis
al mi mem enprofundiĝi.
Tuj aperis la
okazo observi pli atente, ol mi iam faris ĝis tiam. Ĉe unu el la vesperoj ĉe
S-ino Plainemaison, mi ekkonis la familion Baudin, kiu loĝis ĉe strato
Rochechouart. S-ro Boudin al mi proponis ĉeesti la semajnajn seancojn, kiuj
okazis ĉe li, kaj al kiuj mi de tiam fariĝis tre asidua. Tiuj kunsidoj estis
tre multenombre frekventataj ; krom la kutimaj ĉeestantoj, oni senprobleme tien
enlasis iun ajn, kiu tion petis. La du mediumoj estis F-inoj Baudin, kiuj
skribis sur ardezon kun helpo de korbeto, nomata turbo , priskribita en la
Libro de Mediumoj. Tia maniero, kiu postulas la partoprenon de du homoj,
forigas ĉian eblecon, ke la ideoj de la mediumo intervenu. Tie mi vidis
sinsekvajn komunikojn kaj respondojn faritajn al proponitaj demandoj, foje eĉ
al mense faritaj demandoj, kio evidentigis intervenon de fremda inteligento.
La pritraktitaj
temoj estis ĝenerale frivolaj ; oni okupiĝadis precipe pri ĉiaj aferoj, kiuj
koncernis la materian vivon, la estontecon, unuvorte, pri nenio vere serioza ;
scivolemo kaj amuziĝo estis la ĉefa motivo de la ĉeestantoj. La Spirito, kiu
manifestiĝis kutime prenis la nomon Zefiro, nomo perfekte kongrua kun lia karaktero
kaj kun tiu de la kunsido; tamen, li estis tre bona kaj asertis, ke li estas
protektanto de la familio; kvankam li havis ĉiam parolon por ridado, li laŭbezone
scipovis doni saĝajn konsilojn kaj oportune konstrui pikantan, spritan
epigramon. Ni baldaŭ interkonatiĝis, kaj li ofte donis al mi pruvojn de granda
simpatio. Li ne estis tre progresinta Spirito, sed poste, apoge de superaj
Spiritoj, li helpis min ĉe miaj unuaj laboroj. Poste li diris, ke li devas
reenkarniĝi, kaj mi ne plu aŭdis pri li.
En tiuj kunvenoj
mi faris miajn unuajn seriozajn studojn pri spiritismo, malpli ankoraŭ per
revelacioj ol per observado. Mi aplikadis al tiu nova scienco, same kiel mi
faris ĝis tiam, la eksperimentan metodon; mi neniam baziĝis sur antaŭjuĝaj
teorioj ; mi atente observadis, mi komparadis, mi deduktadis konsekvencojn ; de
la rezultoj mi penadis atingi la kaŭzojn, per deduktado kaj logika ĉeno de la
faktoj, ne akceptante eksplikon kiel validan, se ĝi ne povis solvi ĉiajn
malfacilaĵojn de la afero. Tiel mi ĉiam agis en miaj antaŭaj laboroj, ekde la
aĝo 25-, 26-jara. Mi plene komprenis la gravecon de la esplorado, kiun mi tiam
entreprenis; mi duonvidis en tiaj fenomenoj la ŝlosilon de la tiel obskura,
tiel polemika problemo de la pasinteco kaj estonteco de la homaro, la solvon de
tio, kion mi serĉadis dum mia tuta vivo; ĝi estis, unuvorte, tuta revolucio en la
ideoj kaj en la kredoj ; necesis do agi serioze, ne supraĵe; esti pozitiva, ne
idealisma, por eviti la vojon al iluzioj.
Unu el la unuaj
rezultoj de miaj observoj estis, ke la Spiritoj estas neniuj aliaj ol la animoj
de homoj, kaj do havas nek la superan saĝecon, nek la superan scion ; ke ilia
scio estas limigita al la grado de ilia progreso kaj ke ilia opinio havas nur
la valoron de persona opinio. Tiu veraĵo, ekkonita de la komenco, min defendis
de la grava falilo kredi pri ilia neeraremo, kaj evitigis, ke mi formulu antaŭtempajn
teoriojn surbaze de asertoj de unu sola aŭ de kelkaj.
La simpla fakto, ke oni komunikiĝas kun Spiritoj, kion ajn ili dirus, pruvis la ekziston de la nevidebla medio; tio estis jam grava punkto, grandega kampo malfermita al niaj esploroj, ŝlosilo al amaso da neklarigitaj fenomenoj; la dua punkto, ne malpli grava, estis la kono de la stato de tiu mondo, ĝiaj moroj, se tiel oni povas diri ; mi tuj vidis, ke ĉiu Spirito, pro sia persona pozicio kaj siaj konoj, senvualigis al mi unu aspekton, tute same, kiel oni ekkonas la staton de iu lando, pridemandante la loĝantojn de ĉiaj klasoj kaj de ĉiaj kondiĉoj, tiel ke ĉiu povas instrui al ni ion, dum ĉiu, individue, ne povus instrui ĉion; koncernas la observanton formi la tutaĵon helpe de dokumentoj prenitaj de malsamaj flankoj, kolektitaj, kunordigitaj kaj kontrolitaj, unuj rilate la aliajn. Mi do agis kun la Spiritoj kiel mi agis antaŭe kun la homoj; ili estis por mi, de la plej eta ĝis la plej granda, rimedoj por instruiĝo kaj ne antaŭdestinitaj revelaciantoj.
Tiaj estas la
sintenoj, kun kiuj mi entreprenis kaj ĉiam aliris miajn spiritismajn studojn;
observi, kompari kaj juĝi, jen la konstanta regulo, kiun mi sekvis.
Ĝis tiam la seancoj ĉe S-ro Baudin ne havis ian difinitan celon; tie mi provis obteni la solvon de la problemoj kiuj min interesis, el la vidpunkto de la filozofio, de la psikologio kaj de la naturo de la nevidebla mondo; mi alvenis al ĉiu seanco kun serio da demandoj preparitaj kaj metode aranĝitaj, kiuj estis ĉiam responditaj kun precizeco, profundeco kaj per logika maniero. Ekde tiam la kunsidoj prenis tute alian karakteron; inter la ĉeestantoj troviĝis seriozaj homoj, kiuj akiris vivan intereson pri la afero, kaj se okaze mi forestis ili fariĝis seniniciataj; la banalaj demandoj perdis sian allogon por la pli multaj. Komence mi nur celis mian propran instruiĝon ; poste, kiam mi vidis, ke tio formis tutaĵon kaj prenis proporciojn de ia doktrino, mi ekhavis la penson publikigi ilin por instruiĝo de la mondo. Tiuj estas la samaj demandoj, kiuj sinsekve elvolviĝintaj kaj kompletigitaj, fariĝis la bazo de la Libro de la Spiritoj.
La sekvan jaron,
en 1856, mi samtempe frekventis la spiritismajn kunsidojn, kiuj okazis en
strato Tiquetone, ĉe S-ro Roustan kaj F-ino Japhet, somnambulino. Tiuj kunsidoj
estis seriozaj kaj tenataj en ordo. La komunikoj okazis per F-ino Japhet,
mediumino, helpe de korbeto.
Mia laboro estis
grandparte finita, kaj prenis la proporciojn de libro, sed mi nepre volis
submeti ĝin al la kontrolado de aliaj Spiritoj, helpe de aliaj mediumoj. Mi
ekhavis la penson fari ĝin objekto de studoj en la kunsidoj ĉe S-ro Roustan;
fine de kelkaj seancoj, la Spiritoj diris, ke ili preferas ĝin revizii en
intima medio, kaj ili fiksis por tiu celo iujn tagojn por privata laboro kun
F-ino Japhet, por fari ĝin pli trankvile, kaj ankaŭ por eviti maldiskretaĵojn
kaj antaŭtempajn komentojn flanke de la publiko. Mi ne kontentiĝis per tiu
kontrolado; la Spiritoj tion rekomendis al mi. La cirkonstancoj rilatigis min
kun aliaj mediumoj, kaj ĉiufoje kiam prezentiĝis okazo, mi ĝin profitis por proponi
kelkajn demandojn, kiuj ŝajnis al mi dornaj. Tiel, pli ol dek mediumoj proponis
al mi sian helpon por tiu laboro. De komparado kaj kunligado de ĉiuj respondoj
kunordigitaj, klasigitaj kaj multfoje rearanĝitaj en la silento de meditado, mi
formis la unuan eldonon de la Libro de la Spiritoj, kiu aperis je la 18-a de
aprilo 1857.
Ĉirkaŭ la fino
de tiu sama jaro, ambaŭ fraŭlinoj Baudin edziniĝis; la kunsidoj ĉesis kaj la
familio disiĝis. Sed tiam miaj rilatoj komencis plivastiĝi, kaj la Spiritoj
multobligis al mi la instrurimedojn, por miaj postaj laboroj.
*La dato ne estis skribita en la
manuskripto.
*Ekstraktoj, in
extenso, el la libro de Antaŭvidoj koncernantaj Spiritismon.
Postmortaj Verkoj
– Allan Kardec.
A minha primeira
iniciação no Espiritismo
Foi em 1854 que
pela primeira vez ouvi falar das mesas girantes. Encontrei um dia o magnetizador,
Sr. Fortier, a quem eu conhecia desde muito tempo e que me disse: “Já sabe da
singular propriedade que se acaba de descobrir no Magnetismo? Parece que já não
são somente as pessoas que se podem magnetizar, mas também as mesas,
conseguindo-se que elas girem e caminhem à vontade.” “É, com efeito, muito
singular” — respondi —; “mas, a rigor, isso não me parece radicalmente
impossível. O fluido magnético, que é uma espécie de eletricidade, pode
perfeitamente atuar sobre os corpos inertes e fazer que eles se movam.” Os
relatos, que os jornais publicaram, de experiências feitas em Nantes, em
Marselha e em algumas outras cidades, não permitiam dúvidas acerca da realidade
do fenômeno.
Algum tempo
depois, encontrei-me novamente com o Sr. Fortier, que me disse: “Temos uma
coisa muito mais extraordinária; não só se consegue que uma mesa se mova,
magnetizando-a, como também que fale. Interrogada, ela responde.” “Isto agora”
— repliquei-lhe —, “é outra questão. Só acreditarei quando o vir e quando me
provarem que uma mesa tem cérebro para pensar, nervos para sentir e que possa
tornar-se sonâmbula. Até lá, permita que eu não veja no caso mais do que um
conto para fazer-nos dormir em pé”.
Era lógico este
raciocínio: eu concebia o movimento por efeito de uma força mecânica, mas,
ignorando a causa e a lei do fenômeno, afigurava-se-me absurdo atribuir-se
inteligência a uma coisa puramente material. Achava-me na posição dos
incrédulos atuais, que negam porque apenas veem um fato que não compreendem. Há
50 anos, se a alguém dissessem, pura e simplesmente, que se podia transmitir um
despacho telegráfico a 500 léguas e receber a resposta dentro de uma hora, esse
alguém se riria e não teriam faltado excelentes razões científicas para provar
que semelhante coisa era materialmente impossível. Hoje, quando já se conhece a
lei da eletricidade, isso a ninguém espanta, nem sequer ao camponês. O mesmo se
dá com todos os fenômenos espíritas. Para quem quer que não conheça a lei que
os rege, eles parecem sobrenaturais, maravilhosos e, por conseguinte,
impossíveis e ridículos. Uma vez conhecida a lei, desaparece a maravilha, o
fato deixa de ter o que repugne à razão, porque se prende à possibilidade de
ele produzir-se.
Eu estava, pois,
diante de um fato inexplicado, aparentemente contrário às Leis da Natureza e
que a minha razão repelia. Ainda nada vira, nem observara; as experiências,
realizadas em presença de pessoas honradas e dignas de fé, confirmavam a minha
opinião, quanto à possibilidade do efeito puramente material; a ideia, porém,
de uma mesa falante ainda não me entrara na mente.
No ano seguinte,
estávamos em começo de 1855, encontrei-me com o Sr. Carlotti, amigo de 25 anos,
que me falou daqueles fenômenos durante cerca de uma hora, com o entusiasmo que
consagrava a todas as ideias novas. Ele era corso, de temperamento ardoroso e
enérgico, e eu sempre lhe apreciara as qualidades que distinguem uma grande e
bela alma, porém desconfiava da sua exaltação. Foi o primeiro que me falou na
intervenção dos Espíritos e me contou tantas coisas surpreendentes que, longe
de me convencer, me aumentou as dúvidas. “Um dia, o senhor será dos nossos”, concluiu.
“Não direi que não”, respondi-lhe; “veremos isso mais tarde.”
Passado algum
tempo, pelo mês de maio de 1855, fui à casa da sonâmbula Sra. Roger, em
companhia do Sr. Fortier, seu magnetizador. Lá encontrei o Sr. Pâtier e a Sra.
Plainemaison, que daqueles fenômenos me falaram no mesmo sentido em que o Sr.
Carlotti se pronunciara, mas em tom muito diverso. O Sr. Pâtier era funcionário
público, já de certa idade, muito instruído, de caráter grave, frio e calmo;
sua linguagem pausada, isenta de todo entusiasmo, produziu em mim viva
impressão e, quando me convidou a assistir às experiências que se realizavam em
casa da Sra. Plainemaison, à Rua Grange-Batelière, 18, aceitei imediatamente. A
reunião foi marcada para terça-feira18 de maio às oito horas da noite.
Foi aí que, pela
primeira vez, presenciei o fenômeno das mesas que giravam, saltavam e corriam
em condições tais que não deixavam lugar para qualquer dúvida. Assisti então a
alguns ensaios, muito imperfeitos, de escrita mediúnica numa ardósia, com o
auxílio de uma cesta. Minhas ideias estavam longe de precisar-se, mas havia ali
um fato que necessariamente decorria de uma causa. Eu entrevia, naquelas
aparentes futilidades, no passatempo que faziam daqueles fenômenos, qualquer
coisa de sério, como que a revelação de uma nova lei, que tomei a mim estudar a
fundo.
Bem depressa,
ocasião se me ofereceu de observar mais atentamente os fatos, como ainda o não
fizera. Numa das reuniões da Sra. Plainemaison, travei conhecimento com a
família Baudin, que residia então à Rua Rochechouart. O Sr. Baudin me convidou
para assistir às sessões hebdomadárias que se realizavam em sua casa e às quais
me tornei desde logo muito assíduo.
Eram bastante
numerosas essas reuniões; além dos frequentadores habituais, admitiam-se todos
os que solicitavam permissão para assistir a elas. Os médiuns eram as duas
senhoritas Baudin, que escreviam numa ardósia com o auxílio de uma cesta,
chamada carrapeta e que se encontra descrita em O livro dos médiuns. Esse
processo, que exige o concurso de duas pessoas, exclui toda possibilidade de
intromissão das ideias do médium. Aí, tive ensejo de ver comunicações contínuas
e respostas a perguntas formuladas, algumas vezes, até, perguntas mentais, que
acusavam, de modo evidente, a intervenção de uma inteligência estranha.
Eram geralmente
frívolos os assuntos tratados. Os assistentes se ocupavam, principalmente, de
coisas respeitantes à vida material, ao futuro, numa palavra, de coisas que
nada tinham de realmente sério; a curiosidade e o divertimento eram os móveis
capitais de todos. Dava o nome de Zéfiro o Espírito que costumava
manifestar-se, nome perfeitamente acorde com o seu caráter e com o da reunião.
Entretanto, era muito bom e se dissera protetor da família. Se com frequência fazia
rir, também sabia, quando preciso, dar ponderados conselhos e manejar, se
ensejo se apresentava, o epigrama, espirituoso e mordaz. Relacionamo-nos de
pronto e ele me ofereceu constantes provas de grande simpatia. Não era um
Espírito muito adiantado, porém, mais tarde, assistido por Espíritos
Superiores, me auxiliou nos meus trabalhos. Depois, disse que tinha de
reencarnar e dele não mais ouvi falar.
Foi nessas
reuniões que comecei os meus estudos sérios de Espiritismo, menos, ainda, por
meio de revelações do que de observações. Apliquei a essa nova ciência, como o
fizera até então, o método experimental; nunca elaborei teorias preconcebidas; observava
cuidadosamente, comparava, deduzia consequências; dos efeitos procurava
remontar às causas, por dedução e pelo encadeamento lógico dos fatos, não
admitindo por válida uma explicação, senão quando resolvia todas as
dificuldades da questão. Foi assim que procedi sempre em meus trabalhos
anteriores, desde a idade de 15 a 16 anos. Compreendi, antes de tudo, a
gravidade da exploração que ia empreender; percebi, naqueles fenômenos, a chave
do problema tão obscuro e tão controvertido do passado e do futuro da
Humanidade, a solução que eu procurara em toda a minha vida. Era, em suma, toda
uma revolução nas ideias e nas crenças; fazia-se mister, portanto, andar com a maior
circunspeção, e não levianamente; ser positivista, e não idealista, para não me
deixar iludir.
Um dos primeiros
resultados que colhi das minhas observações foi que os Espíritos, nada mais
sendo do que as almas dos homens, não possuíam nem a plena sabedoria, nem a
ciência integral; que o saber de que dispunham se circunscrevia ao grau, que haviam
alcançado, de adiantamento, e que a opinião deles só tinha o valor de uma
opinião pessoal. Reconhecida desde o princípio, esta verdade me preservou do
grave escolho de crer na infalibilidade dos Espíritos e me impediu de formular
teorias prematuras, tendo por base o que fora dito por um ou alguns deles.
O simples fato
da comunicação com os Espíritos, dissessem eles o que dissessem, provava a
existência do Mundo Invisível ambiente. Já era um ponto essencial, um imenso
campo aberto às nossas explorações, a chave de inúmeros fenômenos até então
inexplicados. O segundo ponto, não menos importante, era que aquela comunicação
permitia se conhecessem o estado desse mundo, seus costumes, se assim nos
podemos exprimir. Vi logo que cada Espírito, em virtude da sua posição pessoal
e de seus conhecimentos, me desvendava uma face daquele mundo, do mesmo modo que
se chega a conhecer o estado de um país, interrogando habitantes seus de todas
as classes, não podendo um só, individualmente, informar-nos de tudo. Compete
ao observador formar o conjunto, por meio dos documentos colhidos de diferentes
lados, colecionados, coordenados e comparados uns com outros. Conduzi-me, pois,
com os Espíritos, como houvera feito com homens. Para mim, eles foram, do menor
ao maior, meios de me informar, e não reveladores predestinados.
Tais as
disposições com que empreendi meus estudos e neles prossegui sempre. Observar,
comparar e julgar, essa a regra que constantemente segui.
Até ali, as
sessões em casa do Sr. Baudin nenhum fim determinado tinham tido. Tentei lá
obter a resolução dos problemas que me interessavam, do ponto de vista da
Filosofia, da Psicologia e da natureza do Mundo Invisível. Levava para cada
sessão uma série de questões preparadas e metodicamente dispostas. Eram sempre
respondidas com precisão, profundeza e lógica. A partir de então, as sessões assumiram
caráter muito diverso. Entre os assistentes contavam-se pessoas sérias, que
tomaram por elas vivo interesse e, se me acontecia faltar, ficavam sem saberem
o que fazer. As perguntas fúteis haviam perdido, para a maioria, todo atrativo.
Eu, a princípio, cuidara apenas de instruir-me; mais tarde, quando vi que
aquilo constituía um todo e ganhava as proporções de uma doutrina, tive a ideia
de publicar os ensinos recebidos, para instrução de toda a gente. Foram aquelas
mesmas questões que, sucessivamente desenvolvidas e completadas, constituíram a
base de O livro dos espíritos.
No ano seguinte,
em 1856, frequentei ao mesmo tempo as reuniões espíritas que se celebravam à
Rua Tiquetone, em casa do Sr. Roustan e Srta. Japhet, sonâmbula. Eram sérias
essas reuniões e se realizavam com ordem. As comunicações eram transmitidas por
intermédio da Srta. Japhet, médium, com auxílio da cesta de bico.
Estava
concluído, em grande parte, o meu trabalho e tinha as proporções de um livro.
Eu, porém, fazia questão de submetê-lo ao exame de outros Espíritos, com o
auxílio de diferentes médiuns. Lembrei-me de fazer dele objeto de estudo nas
reuniões do Sr. Roustan. Ao cabo de algumas sessões, disseram os Espíritos que
preferiam revê-lo na intimidade e marcaram para tal efeito certos dias nos
quais eu trabalharia em particular com a Srta. Japhet, a fim de fazê-lo com
mais calma e também de evitar as indiscrições e os comentários prematuros do
público.
Não me
contentei, entretanto, com essa verificação; os Espíritos assim mo haviam
recomendado. Tendo-me as circunstâncias posto em relação com outros médiuns,
sempre que se apresentava ocasião, eu a aproveitava para propor algumas das
questões que me pareciam mais espinhosas. Foi assim que mais de dez médiuns
prestaram concurso a esse trabalho. Da comparação e da fusão de todas as
respostas, coordenadas, classificadas e muitas vezes retocadas no silêncio da
meditação, foi que elaborei a primeira edição de O livro dos espíritos,
entregue à publicidade em 18 de abril de 1857.
Pelos fins desse
mesmo ano, às duas Srtas. Baudin se casaram; as reuniões cessaram e a família
se dispersou. Mas, então, já as minhas relações começavam a dilatar-se e os
Espíritos me multiplicaram os meios de instrução, tendo em vista meus
ulteriores trabalhos.
* N.E.: A data
ficou em branco no manuscrito.
*Extratos, in
extenso, do livro das Previsões concernentes ao espiritismo.
Obras Póstumas –
Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário