9.
A vingança é um dos últimos remanescentes dos costumes bárbaros que tendem a
desaparecer dentre os homens. É, como o duelo, um dos derradeiros vestígios dos
hábitos selvagens sob cujos guantes se debatia a Humanidade, no começo da era
cristã, razão por que a vingança constitui indício certo do estado de atraso
dos homens que a ela se dão e dos Espíritos que ainda as inspirem. Portanto,
meus amigos, nunca esse sentimento deve fazer vibrar o coração de quem quer que
se diga e proclame espírita. Vingar-se é, bem o sabeis, tão contrário àquela
prescrição do Cristo: “Perdoai aos vossos inimigos”, que aquele que se nega a
perdoar não somente não é espírita como também não é cristão. A vingança é uma
inspiração tanto mais funesta, quanto tem por companheiras assíduas a falsidade
e a baixeza. Com efeito, aquele que se entrega a essa fatal e cega paixão quase
nunca se vinga a céu aberto. Quando é ele o mais forte, cai qual fera sobre o
outro a quem chama seu inimigo, desde que a presença deste último lhe inflame a
paixão, a cólera, o ódio. Porém, as mais das vezes assume aparências
hipócritas, ocultando nas profundezas do coração os maus sentimentos que o
animam. Toma caminhos escusos, segue na sombra o inimigo, que de nada
desconfia, e espera o momento azado para sem perigo feri-lo. Esconde-se do
outro, espreitando-o de contínuo, prepara-lhe odiosas armadilhas e, em sendo
propícia a ocasião, derrama-lhe no copo o veneno. Quando seu ódio não chega a
tais extremos, ataca-o então na honra e nas afeições; não recua diante da
calúnia, e suas pérfidas insinuações, habilmente espalhadas a todos os ventos,
se vão avolumando pelo caminho. Em consequência, quando o perseguido se
apresenta nos lugares por onde passou o sopro do perseguidor, espanta-se de dar
com semblantes frios, em vez de fisionomias amigas e benevolentes que outrora o
acolhiam. Fica estupefato quando mãos que se lhe estendiam, agora se recusam a
apertar as suas. Enfim, sente-se aniquilado, ao verificar que os seus mais
caros amigos e parentes se afastam e o evitam. Ah! o covarde que se vinga assim
é cem vezes mais culpado do que o que enfrenta o seu inimigo e o insulta em
plena face.
Fora,
pois, com esses costumes selvagens! Fora com esses processos de outros tempos!
Todo espírita que ainda hoje pretendesse ter o direito de vingar-se seria
indigno de figurar por mais tempo na falange que tem como divisa: Sem caridade
não há salvação! Mas, não, não posso deter-me a pensar que um membro da grande
família espírita ouse jamais, de futuro, ceder ao impulso da vingança, senão
para perdoar. – Júlio Olivier. (Paris, 1862.)
Livro:
O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec.
La
Venĝo
9.
La venĝo estas unu el la lastaj restaĵoj de la barbaraj moroj , kiuj iom post
iom forviŝiĝas el inter la homoj. Ĝi estas, kune kun la duelo, unu el la lastaj
postesignoj de tiuj sovaĝaj moroj, sub kiuj baraktis la homaro ĉe la komenco de
la kristana epoko. Tial la venĝo estas certa signo de la neprogresinta stato de
la homoj, kiuj ĝin praktikas, kaj de la Spiritoj, kiuj povas ankoraŭ inspiri ĝin.
Do, miaj amikoj, tiu sento neniam devas vibrigi la koron de iu ajn, kiu diras
kaj deklaras sin spiritisto. Venĝi estas, vi tion scias, tiel kontraŭa al tiu
preskribo de la Kristo: “Pardonu viajn malamikojn!”, ke tiu, kiu rifuzas
pardoni, ne nur ne estas spiritisto, sed ankaŭ ne estas kristano. La venĝo estas
inspiro des pli pereiga, ĉar la falseco kaj la malnobleco estas ĝiaj konstantaj
akompanantoj. Efektive, kiu forlasas sin al tiu fatala kaj blinda pasio, tiu
preskaŭ neniam venĝas malkaŝe. Se li estas la pli forta, li ĵetas sin kiel
rabobesto sur tiun, kiun li nomas sia malamiko, kiam la vido de tiu flamigas
lian pasion, lian koleron kaj lian malamon. Sed plej ofte li kovras sin per
hipokrita ŝajno, kaŝante en la fundo de sia koro la malbonajn sentojn, kiuj lin
animas; li ekprenas malrektajn vojojn, sekvas en la ombro sian malamikon, kiu
nenion suspektas, kaj atendas la taŭgan momenton, por sendanĝere frapi; li sin
kaŝas de sia kontraŭulo kaj ĉi tiun senĉese spionas; li faras abomenajn kaptilojn
kaj en oportuna momento verŝas venenon en lian kalikon. Kiam lia malamo ne iras
ĝis tiaj ekstremoj, li atakas sian viktimon en ties honoro kaj korinklinoj; li
ne hezitas eĉ antaŭ la kalumnio, kaj liaj perfidaj sugestoj, lerte dissemitaj
per ĉiuj ventoj, iom post iom amasiĝas sur la vojo. Sekve, prezentante sin en
la lokoj, kie pasis la venena blovado de la hipokritulo, la persekutato miras,
tie trovante nur malvarmajn vizaĝojn, kie li antaŭe vidadis amikajn kaj
bonvolemajn mienojn; li konsterniĝas, kiam la manoj, kiuj iam serĉadis la lian,
nun rifuzas ĝin premi; fine li sentas sin neniigita, vidante, ke liaj plej
karaj amikoj kaj parencoj deturniĝas de li kaj lin evitas. Ha! La fiulo, kiu
tiel venĝas, estas centoble pli kulpa, ol tiu, kiu alfrontas sian malamikon kaj
lin insultas rekte en la vizaĝon.
For
do tiujn sovaĝajn kutimojn! For tiujn morojn de aliaj tempoj! Ĉiu spiritisto,
kiu pretendus hodiaŭ havi la rajton venĝi, ne indus plu esti ano de la falango,
kiu prenis kiel devizon: “Ekster karito, nenia savo!” Sed ne, mi ne povus
reteni min ĉe la penso, ke iu membro de la granda spiritista familio iam kuraĝos
atenti pri ricevita ofendo, krom por pardoni. (Julio Olivier. Parizo, 1862.)
Libro:
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário