6.
Nem todos os que me dizem: Senhor! Senhor! entrarão no reino dos céus; apenas
entrará aquele que faz a vontade de meu Pai, que está nos céus. — Muitos, nesse
dia, me dirão: Senhor! Senhor! não profetizamos em teu nome? Não expulsamos em
teu nome o demônio? Não fizemos muitos milagres em teu nome? — Eu então lhes
direi em altas vozes: Afastai-vos de mim, vós que fazeis obras de iniquidade.
(S. Mateus, 7:21 a 23.)
7.
Aquele, pois, que ouve estas minhas palavras e as pratica, será comparado a um
homem prudente que construiu sobre a rocha a sua casa. — Quando caiu a chuva,
os rios transbordaram, sopraram os ventos sobre a casa; ela não ruiu, por estar
edificada na rocha. — Mas, aquele que ouve estas minhas palavras e não as
pratica, se assemelha a um homem insensato que construiu sua casa na areia.
Quando a chuva caiu, os rios transbordaram, os ventos sopraram e a vieram
açoitar, ela foi derribada; grande foi a sua ruína. (S. Mateus, 7:24 a 27; S.
Lucas, 6:46 a 49.)
8.
Aquele que violar um destes menores mandamentos e que ensinar os homens a
violá-los, será considerado como último no reino dos céus; mas, será grande no
reino dos céus aquele que os cumprir e ensinar. (S. Mateus, 5:19.)
9.
Todos os que reconhecem a missão de Jesus dizem: Senhor! Senhor! — Mas, de que
serve lhe chamarem Mestre ou Senhor, se não lhe seguem os preceitos? Serão
cristãos os que o honram com exteriores atos de devoção e, ao mesmo tempo,
sacrificam ao orgulho, ao egoísmo, à cupidez e a todas as suas paixões? Serão
seus discípulos os que passam os dias em oração e não se mostram nem melhores,
nem mais caridosos, nem mais indulgentes para com seus semelhantes? Não,
porquanto, do mesmo modo que os fariseus, eles têm a prece nos lábios e não no
coração. Pela forma poderão impor-se aos homens; não, porém, a Deus. Em vão
dirão eles a Jesus: “Senhor! não profetizamos, isto é, não ensinamos em teu
nome; não expulsamos em teu nome os demônios; não comemos e bebemos contigo?”
Ele lhes responderá: “Não sei quem sois; afastai-vos de mim, vós que cometeis
iniquidades, vós que desmentis com os atos o que dizeis com os lábios, que
caluniais o vosso próximo, que espoliais as viúvas e cometeis adultério.
Afastai-vos de mim, vós cujo coração destila ódio e fel, que derramais o sangue
dos vossos irmãos em meu nome, que fazeis corram lágrimas, em vez de secá-las.
Para vós, haverá prantos e ranger de dentes, porquanto o reino de Deus é para
os que são brandos, humildes e caridosos. Não espereis dobrar a justiça do
Senhor pela multiplicidade das vossas palavras e das vossas genuflexões. O
caminho único que vos está aberto, para achardes graça perante ele, é o da
prática sincera da lei de amor e de caridade.”
São
eternas as palavras de Jesus, porque são a verdade. Constituem não só a
salvaguarda da vida celeste, mas também o penhor da paz, da tranquilidade e da
estabilidade nas coisas da vida terrestre. Eis por que todas as instituições
humanas, políticas, sociais e religiosas, que se apoiarem nessas palavras,
serão estáveis como a casa construída sobre a rocha. Os homens as conservarão,
porque se sentirão felizes nelas. As que, porém, forem uma violação daquelas
palavras, serão como a casa edificada na areia: o vento das renovações e o rio
do progresso as arrastarão.
Livro:
O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec.
NE
ĈIUJ, KIUJ DIRAS: SINJORO! SINJORO! ENIROS EN LA REGNON DE LA ĈIELO
6.
Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed
tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Multaj diros al
mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via
nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? Kaj tiam mi
konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco.
(Jesuo / Mateo, 7: 21-23.)
7.
Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata
al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; kaj falis pluvo, kaj venis
inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi
estis fondita sur roko. Kaj ĉiu, kiu aŭdas miajn parolojn kaj ne plenumas ilin,
estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; kaj
falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun
domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo. (Jesuo / Mateo, 7:24-27)
8.
Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos
homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu
faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo. (Jesuo
/ Mateo, 5:19.)
9.
Ĉiuj, kiuj konfesas la mision de Jesuo, diras: Sinjoro! Sinjoro! Sed, kion
helpas nomi lin Majstro aŭ Sinjoro, se oni ne sekvas liajn instruojn? Ĉu estas
kristanoj tiuj, kiuj honoras lin per eksteraj agoj de pieco kaj samtempe nutras
fieron, egoismon, avidecon kaj ĉiujn siajn pasiojn? Ĉu estas liaj disĉiploj
tiuj, kiuj pasigas la tagojn en preĝado kaj ne sin montras pli bonaj, pli karitemaj,
pli pardonemaj por siaj similuloj? Ne, ĉar, same kiel la Fariseoj, ili havas
preĝon sur la lipoj, ne en la koro. Per la formo, ili povas sin trudi al la
homoj, sed ne al Dio. Vane diros ili al Jesuo: “Sinjoro, ni profetis, tio
estas, instruis en via nomo; ni elpelis demonojn en via nomo; ni trinkis kaj
manĝis kun vi”; li respondos: “Mi ne konas vin; foriru de mi, farantoj de maljustaĵoj,
vi, kiuj malkonfirmis viajn parolojn per viaj agoj, kiuj kalumnias vian
proksimulon, kiuj prirabas vidvinojn kaj adultas; foriru de mi, vi, kies koroj ellasas
malamon kaj galon, vi, kiuj elverŝas la sangon de viaj fratoj en mia nomo, vi,
kiuj elfluigas larmojn, anstataŭ ilin forviŝi. Por vi estos plorado kaj
grincado de dentoj, ĉar la regno de Dio estas destinita por la mildaj, humilaj
kaj karitemaj. Ne esperu fleksi la justecon de la Sinjoro per la multeco de
viaj paroloj kaj de viaj surgenuiĝoj; la sola vojo al vi malfermita, por ke vi
trovu gracon antaŭ Li, estas la sincera praktikado de la leĝo de amo kaj
karito.”
La
paroloj de Jesuo estas eternaj, ĉar ili estas la vero. Ili estas ne nur la
promeso de la ĉiela vivo, sed ankaŭ la garantio de la paco, de la trankvileco
kaj de la staremo pri l’ aferoj de la surtera vivo; tial ĉiuj institucioj humanaj,
politikaj, sociaj kaj religiaj, sin apogantaj sur tiuj paroloj, estas firmaj,
kiel domo konstruita sur roko; la homoj konservos ilin, ĉar en tiuj institucioj
ili trovos sian feliĉon; kontraŭe, la institucioj, atencantaj la parolon de
Jesuo, estas kiel domo konstruita sur sablo: la vento de la revolucioj kaj la
rivero de la progreso ilin forportos kun si.
Libro:
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário