Na esfera imediata
à moradia humana, porém, o problema da linguagem é daqueles que mais nos
afligem o senso íntimo.
O idioma simbólico
prevalece, com efeito, para as grandes comunidades dos Espíritos em mais nobre
ascensão.
O império da arte
pura é aí a sublimação permanente da Natureza.
A música diviniza
a frase e a pintura acrisola a imagem, esculpindo-se monumentos que falam e
gravando-se poemas que fulguram, através da associação de cores e sons, no assombroso
quimismo do pensamento.
Entretanto, essa
residência de numes, semelhante aos Campos Elísios da tradição mitológica,
situa-se muito além do lar humano em que nos florescem as esperanças.
Ainda aqui, aos
milhões, não obstante se nos descerrem horizontes renovadores, achamonos
separados pela barreira lingüística.
Vanguardeiros do
progresso, como é justo, adquirem contacto com idiomas nobres ou dominam
dialetos aqui e acolá; isso, no entanto, com reduzido rendimento no trabalho educativo
que se propõem efetuar.
Para isso, os mais
credenciados, do ponto de vista moral, reencarnam-se nos países e regiões que
lhes granjeiam devoção afetiva, com sacrifício participando do patrimônio cultural
que os caracteriza, gastando decênios para a esses torrões ofertar esse ou
aquele recurso de aperfeiçoamento às próprias concepções.
Isso porque a
palavra pronunciada ou escrita é e será ainda, por milênios, o agente de transmissão
dos valores do espírito, estabelecendo a comunhão das almas, a caminho da Grande
Luz, nas zonas de aprendizado em que se nos desenvolvem as lutas evolutivas.
O Esperanto como
Revelação.
Valdomiro Lorenz / Chico Xavier.
Lingva Problemo en la Spirita Mondo.
Sed en la sfero
plej proksima al la Tero la lingvoproblemo apartenas al la nombro de tiuj, kiuj
plej afliktas nian konsciencon.
Efektive, la
simbola lingvaĵo estas plej grava por la grandaj kolektivoj de la Spiritoj
noble progresintaj.
La regado de la
pura arto estas tie la senĉesa sublimiĝo de la Naturo.
La muziko diigas
la frazon kaj la pentrarto rafinas la figuron; skulptiĝas elokventaj monumentoj
kaj gravuriĝas fulmobrilaj poemoj, per la asociiĝo de koloroj kaj sonoj, ĉe la
miregiga kemio de la penso.
Tiu loĝejo de
numesoj, simila al la Kampoj Eliziaj de la mitologia tradicio, situas tamen
multe transe de la homa hejmo, kie floras la esperoj.
Eĉ tie ĉi, kvankam
malfermiĝas milionoj da renovigaj horizontoj, ni tamen estas disigitaj de la
lingva baro.
Pioniroj de la
progreso, ili laŭbezone kontaktas kun noblaj idiomoj aŭ superregas dialektojn
tie kaj ĉi tie. Tion tamen ili efektivigas kun reduktita profito en la eduka
laboro, kiun ili celas realigi.
Por tio, la plej
kapablaj, el la morala vidpunkto, reenkarniĝas en la landoj kaj regionoj, kiuj
dediĉas al ili ian korinklinon, oferante sin por la kultura havaĵo ilin karakterizantan,
konsumante jardekojn por ke tiuj regionoj liveru al siaj konceptoj mem tiun aŭ
alian rimedon por ilia pliboniĝo.
Tio okazas, ĉar la
parolo eldirita aŭ skribita ankoraŭ estas aŭ estos dum
jarmiloj
la agento de transsendo de la spiritaj valoroj, stariganta la kuniĝon de la animoj
sur la vojo al la Granda Lumo, en la regionoj de la lernado, en kiuj efektiviĝas
la evoluaj luktoj.
Esperanto Kiel Revelacio.
Valdomiro Lorenz / Chico Xavier.
.jpeg)

Nenhum comentário:
Postar um comentário