Nas
linhas inferiores da Terra, os seres de caráter rudimentar, pelo primitivismo
das manifestações que os singularizam, correspondem-se facilmente uns com os
outros.
Os
bovinos de uma pastagem síria berram de modo análogo aos brutos da mesma espécie
numa estância chilena, e o gemido de um cão em Londres é idêntico, em tudo, ao choro
esganiçado de um cão em Tóquio.
Do
fonema, porém, à linguagem articulada, vigem milhares de séculos, marcando a peregrinação
da inteligência.
Se
o animal, diante do homem, está limitado no cubículo da interjeição, o homem, perante
o anjo, ainda está preso ao cárcere verbalístico.
Por
essa razão, entre as criaturas encarnadas e entre as criaturas desencarnadas,
apesar da reflexão mental inconteste, a linguagem é veículo ao plasma criador
do pensamento, estendendo-o ou enquistando-o, conforme o raio de ação em que se
demarca.
As
conquistas de um povo estão, desse modo, encerradas com ele, em seu mundo idiomático,
retardando-se, indefinidamente, a permuta providencial que faria das nações
mais cultas mentoras diretas das que respiram na retaguarda.
À face disso, o Oriente e o Ocidente sempre nutriram entre si profundas antinomias e raças diversas se digladiam, desde longevas civilizações, restritas à faixa das idéias que lhes são próprias, cristalizadas na hegemonia política ou religiosa, mantendo guerras periódicas de perseguições e extermínio, em que largas possibilidades de tempo são sacrificadas ao deserto do afastamento, no qual a ignorância se converte em perigoso verdugo, embora os princípios redentores, formulados pelos pioneiros da evolução, convocando as pátrias terrestres ao aprimoramento e à fraternidade, repousem nas bibliotecas preciosas e bolorentas, à feição de mortos ilustres.
Livro:
Esperanto Como Revelação.
Valdomiro
Lorenz / Chico Xavier.
III - Malsameco de Lingvoj kaj Disiĝo de la Spiritoj
En
la malsuperaj klasoj sur la Tero, la estaĵoj kun karaktero rudimenta pro la primitiveco
de siaj karakterizaj esprimoj facile korespondas unuj kun la aliaj.
La
bovoj el siria paŝtejo muĝas simile al la samspecaj brutoj en ĉilia bieno, kaj
la ĝemo de hundo en Londono estas tute identa al la akuta ploro de hundo en Tokio.
Sed inter la fonemo kaj la artikulaciita lingvo staras miloj da jarcentoj, atestante la marŝon de la intelekto.
Se
la besto, rilate al la homo, estas limigita al la malvasta ĉambreto de la interjekcio,
la homo, rilate al la anĝelo, ankoraŭ troviĝas enŝlosita en la karcero de la
vorto.
Tial,
malgraŭ la nekontestebla mensa reflekto, inter la estuloj enkarniĝintaj kaj
inter la estuloj elkarniĝintaj, la lingvo estas vehiklo de la plasmo, kiu kreas
la penson, plivastigante aŭ enkistante ĝin, konforme al la vasteco de sia radio
de agado.
Tiamaniere,
la konkeroj de iu popolo estas enfermitaj kun ĝi en ĝia lingva mondo, kio ja
prokrastas senfine la providencan interŝanĝon, kiu farus la plej klerajn
naciojn senperaj mentoroj de tiuj ankoraŭ ne progresintaj.
Pro
tio, Oriento kaj Okcidento ĉiam nutris inter si profundajn antinomiojn, kaj rasoj
malsamaj interbatalas jam de pratempaj civilizacioj, katenitaj al la niveloj de
siaj propraj ideoj, kristaliĝintaj ĉe la politika aŭ religia hegemonio,
subtenantaj periodajn militojn de persekutoj kaj ekstermo, en kiuj longaj
tempospacoj estas oferitaj por dezertigo kaj disigo, en kiuj la malklereco
ŝanĝiĝas en danĝeran ekzekutiston, kvankam la elaĉetaj principoj, formulitaj de
la pioniroj de la evoluo, kaj alvokantaj la surterajn patrujojn al pliboniĝo
kaj fratamo, ripozas en la riĉaj kaj ŝimaj bibliotekoj, simile al kleraj
mortintoj.
Libro:
Esperanto Kiel Revelacio.
Valdomiro
Lorenz / Chico Xavier.
.jpeg)

Nenhum comentário:
Postar um comentário