9. A autoridade,
tanto quanto a riqueza, é uma delegação de que terá de prestar contas aquele
que se ache dela investido. Não julgueis que lhe seja ela conferida para lhe
proporcionar o vão prazer de mandar; nem, conforme o supõe a maioria dos
potentados da Terra, como um direito, uma propriedade. Deus, aliás, lhes prova
constantemente que não é nem uma nem outra coisa, pois que deles a retira
quando lhe apraz. Se fosse um privilégio inerente às suas personalidades, seria
inalienável. A ninguém cabe dizer que uma coisa lhe pertence, quando lhe pode
ser tirada sem seu consentimento. Deus confere a autoridade a título de missão,
ou de prova, quando o entende, e a retira quando julga conveniente.
Quem quer que seja
depositário de autoridade, seja qual for a sua extensão, desde a do senhor
sobre o seu servo, até a do soberano sobre o seu povo, não deve olvidar que tem
almas a seu cargo; que responderá pela boa ou má diretriz que dê aos seus
subordinados e que sobre ele recairão as faltas que estes cometam, os vícios a
que sejam arrastados em conseqüência dessa diretriz ou dos maus exemplos, do
mesmo modo que colherá os frutos da solicitude que empregar para os conduzir ao
bem. Todo homem tem na Terra uma missão, grande ou pequena; qualquer que ela
seja, sempre lhe é dada para o bem; falseá-la em seu princípio é, pois, falir
ao seu desempenho.
Assim como
pergunta ao rico: “Que fizeste da riqueza que nas tuas mãos devera ser um
manancial a espalhar a fecundidade ao teu derredor?”, também Deus inquirirá
daquele que disponha de alguma autoridade: “Que uso fizeste dessa autoridade?
Que males evitaste? Que progresso facultaste? Se te dei subordinados, não foi
para que os fizesses escravos da tua vontade, nem instrumentos dóceis aos teus
caprichos ou à tua cupidez; fiz-te forte e confiei-te os que eram fracos, para
que os amparasses e ajudasses a subir ao meu seio.”
O superior, que se
ache compenetrado das palavras do Cristo, a nenhum despreza dos que lhe estejam
submetidos, porque sabe que as distinções sociais não prevalecem às vistas de
Deus. Ensina-lhe o Espiritismo que, se eles hoje lhe obedecem, talvez já lhe tenham
dado ordens, ou poderão dar-lhas mais tarde, e que ele então será tratado
conforme os haja tratado, quando sobre eles exercia autoridade.
Mas, se o superior
tem deveres a cumprir, o inferior, de seu lado, também os tem e não menos
sagrados. Se for espírita, sua consciência ainda mais imperiosamente lhe dirá
que não pode considerar-se dispensado de cumpri-los, nem mesmo quando o seu
chefe deixe de dar cumprimento aos que lhe correm, porquanto sabe muito bem não
ser lícito retribuir o mal com o mal e que as faltas de uns não justificam as
de outrem. Se a sua posição lhe acarreta sofrimentos, reconhecerá que sem
dúvida os mereceu, porque, provavelmente, abusou outrora da autoridade que
tinha, cabendo-lhe, portanto, experimentar a seu turno o que fizera sofressem
os outros. Se se vê forçado a suportar essa posição, por não encontrar outra
melhor, o Espiritismo lhe ensina a resignar-se, como constituindo isso uma
prova para a sua humildade, necessária ao seu adiantamento. Sua crença lhe
orienta a conduta e o induz a proceder como quereria que seus subordinados
procedessem para com ele, caso fosse o chefe. Por isso mesmo, mais escrupuloso
se mostra no cumprimento de suas obrigações, pois compreende que toda
negligência no trabalho que lhe está determinado redunda em prejuízo para
aquele que o remunera e a quem deve ele o seu tempo e os seus esforços. Numa
palavra: solicita-o o sentimento do dever, oriundo da sua fé, e a certeza de
que todo afastamento do caminho reto implica uma dívida que, cedo ou tarde,
terá de pagar.
François-Nicolas-Madeleine,
Cardeal Morlot. / Paris, 1863.
O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec.
Superuloj kaj
Malsuperuloj.
9. La aŭtoritato,
same kiel la riĉeco, estas delego, pri kiu devos raporti kalkulon la homo, kiu ĝin
ricevis; ne pensu, ke ĝi estas donita al li, por krei al si la vantan plezuron
ordonadi, nek, kiel malĝuste kredas la plejmulto el la surteraj potenculoj,
kiel ia rajto, ia propraĵo. Efektive, Dio ofte pruvas, ke ĝi estas nek rajto,
nek propraĵo, ĉar Li ĝin reprenas, kiam tio plaĉas al Li. Se la aŭtoritato
estus privilegio esence propra al la persono, ĝi estus neforigebla. Neniu povas
diri, ke io apartenas al li, kiam ĝi povas esti forprenita sen lia permeso. Dio
donas la aŭtoritaton kiel mision aŭ kiel provon, kiam al Li plaĉas, kaj same ĝin
reprenas.
Kiu ajn tenas aŭtoritaton,
kiel ajn ampleksa ĝi estas, ekde la mastro super sia servanto ĝis la suvereno super
sia popolo, tiu ne devas forgesi, ke li respondas pri la bona aŭ malbona
direktado, kiun li estos doninta al siaj subuloj, kaj ke la kulpoj, kiujn tiuj ĉi
povos fari, la malvirtoj, al kiuj ili estos trenitaj sekve de tiu direktado aŭ
de malbonaj ekzemploj, refalos sur lin, same kiel li rikoltos la fruktojn de
sia prizorgado, se li ilin gvidos al la bono. Ĉiu homo havas sur la tero mision,
ĉu grandan, ĉu malgrandan; kia ajn ĝi estas, ĝi estas ĉiam donita por la bono; ĝin
falsi pri ĝia esenco estas do malsukcesi ĉe ĝia plenumado.
Kiel Li demandas
riĉulon: Kion vi faris el la riĉeco, kiu en viaj manoj devus esti fonto disverŝanta
fekundecon ĉirkaŭen? tiel Dio demandos iun, kiu havas ian aŭtoritaton: kian
uzadon vi faris el tiu aŭtoritato? Kian malbonon vi antaŭforigis? kian
progreson vi ebligis? Mi donis al vi subulojn, ne por ke vi faru el ili
sklavojn de via volo, nek molajn ilojn de viaj kapricoj aŭ de via avideco; Mi
faris vin forta kaj Mi konfidis al vi malfortulojn, por ke vi ilin subtenu kaj
helpu suprenveni al Mi.
La superulo, kiu
estas konvinkita pri la paroloj de la Kristo, malŝatas neniun el tiuj, kiuj
troviĝas sub lia estreco, ĉar li scias, ke la sociaj distingoj neniom valoras antaŭ
Dio. Spiritismo instruas al li, ke se ili obeas hodiaŭ, ili eble estris super
li, aŭ povos estri poste, kaj ke tiam li estos traktata tiel same, kiel li mem
traktis ilin.
Se la superulo
havas devojn por plenumi, la malsuperulo siaflanke havas ne malpli sanktajn
devojn. Se ĉi tiu lasta estas spiritisto, lia konscienco diros al li, des pli
prave, ke li ne estas liberigita el siaj devoj, eĉ se la superulo ne plenumas
la siajn, ĉar li scias, ke oni ne devas pagi malbonon por malbono, kaj ke la
kulpoj de unuj ne pravigas kulpojn de aliaj. Se li suferas pro sia pozicio, li
rekonas, ke sendube li meritas ĝin, ĉar eble li mem iam misuzis sian aŭtoritaton,
kaj ke li devas senti siavice la ĝenojn, kiujn li trudis al aliaj. Se li estas
devigata toleri tiun pozicion, ĉar li ne trovas alian pli bonan, Spiritismo
instruas al li elteni ĝin kiel provon por sia humileco, necesan al lia
progreso. Lia kredo direktas lian konduton kaj admonas lin agi tiel, kiel li volus,
ke liaj subuloj agu kontraŭ li, se li estus ĉefo. Ĝuste pro tio, li pli
skrupule plenumas siajn devojn, ĉar li komprenas, ke ĉia malzorgo en la laboro,
konfidita al li, estas malprofito por tiu, kiu lin pagas kaj al kiu li ŝuldas
sian tempon kaj siajn penojn; unuvorte, instigas lin devosento, naskita el lia
kredo, kaj la certeco, ke ĉia deflankiĝo for de la rekta vojo estas ŝuldo, kiun
li devos pagi pli aŭ malpli baldaŭ.
Francisco-NikolaoMagdalena, kardinalo
Morlot. / Parizo, 1863.
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.
.jpeg)
.jpeg)
Nenhum comentário:
Postar um comentário