domingo, 23 de novembro de 2025

Studenta koro (Coração de Estudante en Esperanto)


(Originala titolo: Coração de estudante)

Verkis: Wagner Tiso k Milton Nascimento

Traduko: Paulo Nascentes

 

Ion paroli mi volas

Kien ĝi estas iranta

En la brust’ eble ĝi staras

Aŭ aeren ĝi flosadas

Povas esti niaflanke

Pli apude ol supoze

La foli’ de l’ junular’

Jen ĝusta nomo de ĉi am’

 

Jam stuciĝis la momentoj

Devojiĝis la destino

Ĉi rideto de knabino

Jam plurfoje kaŝis sin

Sed l’ espero renoviĝas

Jen l’ aŭroro brile iĝas

Nepras zorgi pri la sproso,

Por ke vivo ĉe ni floru, ĝi fruktu

 

Koro de l’ studentaro

Nepras zorgi pri la vivo

Nepras zorgi pri la mondo

Zorgi pri la amikeco

Ĝojo kaj multe da revo

Disaj ie sur la vojo

Verdaj planto kaj la sento,

Foliar' kaj la kor', junularo kaj fid'

 

Instagramo: @esperantistino20

 

Vidu aliajn brazilajn kantojn en Esperanto ĉe

https://www.brazilamuziko.com

‪@BrazilaMuziko

Nenhum comentário:

Postar um comentário