Savo
ne konsistas el celo, kiun oni interkonsente nomas ĉielo aŭ paradizo: ĝi
konsistas ja el senĉesa vivorenovigo antaŭen kaj supren.
Jesuo
estas la vivanta forto, kiu enkorpiĝinte en la homon difinas ties konstantan
transformiĝon.
La
prerogativon de solenaskito de la Patro, Jesuo pludonas al tiuj, kiuj bonvole
ĝin akceptas. Tiel Lia naskiĝo realiĝas en la koro de pekinto. La knabo, kiun
Maria vindis kaj sekve kuŝigis sur stal-trogon estas la figuro de tia Jesuo,
kiu estas forto, povo, vivo kaj vero aganta interne de la homo.
Ĉe
tiu penso, ni invitas vin starigi la jenajn demandojn:
Ĉu
Jesuo naskiĝis? Kiam? Kie?
Respondojn
al tiuj demandoj ni serĉos ĉe geamikoj, kiuj antaŭlonge iris la vojon montritan
de la Majstro kaj transformis sian vivon en ekzemplojn, kiuj etendiĝas tra la
tempo kaj atingas nin hodiaŭ.
Ni
demandu Paŭlon - kie kaj kiam Jesuo naskiĝis? Li diros al ni:
Tio
estis sur la vojo al Damasko, kiam mi, maltolera, fanatika pro negloriga celo
ekvidis min volvata de Lia dia lumo. De tiam “jam ne mi mem vivas, sed Kristo
vivas en mi.”
Ni
demandu Magdalenan - kie kaj kiam Jesuo naskiĝis. Ŝi respondos:
Jesuo
naskiĝis en Betania, kiam iufoje Lia voĉo, distingiĝanta per pureco kaj
sankteco, vekis ĉe mi senton de nova vivo, pri kiu mi neniam revis ĝis tiam.
Ni
aŭskultu la ateston de Petro pri la naskiĝo de la Sinjoro, kaj li tiel parolos:
Jesuo
naskiĝis en la vestiblo de la korto de Pilato, en la momento kiam la koko,
kriinte la trian fojon, vekis mian konsciencon por la vera vivo. De tiam mi ne
plu ŝanceliĝis antaŭ la potenculoj de la jarcento, kiam al mi montriĝis okazo
defendi la justecon kaj proklami la veron, ĉar la forto kaj povo de la Kristo
fariĝis elementoj konsistigantaj mian propran eston.
Ni
demandu Johanon la Evangeliiston kaj petu lin diri tion, kion li scias pri la
naskiĝo de la Mesio. Tiam li diros al ni:
Jesuo
naskiĝis en la tago, en kiu mia intelekto, prilumita de Lia dia graco, ekkonis
Dion kiel amon.
Ni
turniĝu nun al Zakĥeo, la impostisto. Jen lia atesto:
Jesuo
naskiĝis en Jeriĥo, en mirinda sunmateno, kiam mi, forte dezirante Lin ekkoni,
grimpis sur arbon apud la vojo, kiun Li estis preterpasanta, kontentigante min
per distanca vido. Jen li, amema kaj bona, mansignas al mi dirante: Zakĥeo,
malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. En tiu tago savo eniris
mian hejmon.
Ni
demandu Tomason, la nekredeman: Kiam kaj kie naskiĝis la Majstro. Li certe
respondos:
Jesuo
naskiĝis en Jerusalemo, en memorinda kaj neforgesebla tago, kiam mi havis la
okazon atesti, ke la morto ne havas povon super la Filo de Dio. Nur tiam mi
komprenis la sencon de Liaj vortoj: “Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo.”
Ni
fine demandu al Dimas, la bona ŝtelisto: Kie kaj kiam Jesuo naskiĝis. Li
informos:
Jesuo
naskiĝis supre sur Kalvario, ĝuste kiam la homa blindeco kaj maliceco kredis
esti Lin neniiginta por ĉiam; de tie Li direktis al mi rigardon saturitan de
kompato kaj tenereco, kiu igis min forgesi ĉiujn mizerojn de ĉi tiu mondo kaj
antaŭĝui la plezuraĵojn de la Paradizo. Tuj mi sentis, ke Li estas en mi, kaj
mi en Li.
Kaj,
laŭ vi, kiam Jesuo naskiĝis al vi?
Jesuo
naskiĝis en Bet-Leĥem antaŭ ĉirkaŭ dudek unu jarcentoj. Sed tiu naskiĝo, kiel
ĉio alia, kio rilatas al ĝi karakteriziĝas per porĉiameco. La naskiĝo de la
Majstro estas fakto, kiu ripetiĝas ĉiutage: ĝi estis hieraŭ, estas hodiaŭ kaj
estos morgaŭ. Kiuj ankoraŭ ne sentis en sia interno la influon de la spirito de
la Kristo, tiuj vere ne scias, ke Li naskiĝis. Nur proprasperte oni scias pri
Liaj aferoj. Nur post Lia naskiĝo en nia koro ni fine Lin komprenos, tiel Liajn
instruojn, kiel Lian mision sur ĉi tiu planedo.
El
la libro “Em torno do Mestre” (eo Ĉirkaŭ la Majstro), Vinícius.
El
la portugala tradukis Leandro Abrahão
Ofertas
SEA (Spiritisma Esperanto-Asocio) - PIX 12677684000140

.jpeg)
Nenhum comentário:
Postar um comentário