quinta-feira, 26 de setembro de 2013

Sur la kontraŭa flanko. / NO LADO OPOSTO

Sur la kontraŭa flanko.
Homo vivis ĉe malsupro de alta monto.
Li pasigis sian tutan ekzistadon, serĉante rimedon surgrimpi ĝin.
Li faris zorgemajn projektojn, planis vojon al ĝia supro, kalkulis ĝiajn haltejojn, konsumis multe da tempo, elspezis monon, elektis necesan laboristaron por la granda aventuro.
Post fortegaj klopodoj, oferinte sennombrajn kunulojn kaj bestojn, perdinte abundan materialon dum sia tuta vivo, li sukcesis atingi la supron.
Li surprise trovis tie, sur la supro, tutan kolektivon da feliĉaj loĝantoj, jam komunikiĝantaj kun la vastegaj valoj, pere de artisma ŝoseo, kiun ili kontruis sur la kontraŭa flanko...
***
Tia estas la vivo de multaj filosofoj kaj teoriuloj sur la tero.
Ili esploras, faras projektojn, perdas riĉaĵon, forŝovas okazojn, malbonigas sian sanon, starigas hipotezojn kaj problemojn , diskutas, longe ĉagreniĝas, evitas kunlaboradon kaj fratecon.
Sed kiam ili atingas la supron de la morto, ili konstatas, ke iliaj elspezoj estis neutilaj kaj ilia klopodoj, sencelaj, ĉar la planoj pri la vojo, kiun ili penis konstrui, fariĝas infanecaj kaj tute malsuperaj al tiuj planoj de bonvoluloj, al kiuj profito kaj servo restas super disputo kaj parolado.
***
Vi spiritisto ekzamenu, kiu vi faras.
Lernu ĉiam, sed estu praktika, ke post la morto, malvarmo kaj ombro de senutileco vin ne suferigu.
Libro: Feliĉaj la Simplaj.
Valérium / Waldo Vieira.
NO LADO OPOSTO
O homem vivia no sopé de elevada montanha. Aplicara a existência estudando os meios de conquistá-la.
Fez projetos meticulosos.
Planejou a via de acesso.
Calculou os patamares da escalada.
Consumiu longo tempo.
Gastou dinheiro.
Selecionou o pessoal necessário ao grande feito.
Depois de ingentes esforços, sacrificando inúmeras vidas de companheiros e animais e perdendo vasta cópia de material no decurso de toda a existência, conseguiu atingir o tope.
Com surpresa, encontrou, lá em cima, toda uma nação de habitantes felizes, em plena comunicação com os vales imensos, através de primorosa estrada que haviam construído no lado oposto...
* * *
Assim tem sido a vida de muitos filósofos e teóricos na Terra.
Fazem estudos.
Traçam projetos.
Perdem fortunas.
Dissipam oportunidades.
Queimam a saúde.
Articulam hipóteses e problemas.
Discutem.
Azedam as horas.
Fogem à cooperação e à fraternidade.
Mas, galgando as alturas da morte, analisam gastos inúteis e a falta de objetividade dos esforços que despenderam, pois os planos de levantamento do caminho que buscavam tornam-se pueris e integralmente superados pelas criaturas de boa-vontade que colocam proveito e serviço acima de contenda e conversa.
* * *
Como espírita, observe o que você procura.
Estude sempre, mas seja prático, para que, além da morte, o frio e a sombra da inutilidade não lhe surjam à frente.
Livro: Bem-Aventurados os Simples.
Valérium / Waldo Vieira.

Nenhum comentário:

Postar um comentário