sexta-feira, 11 de maio de 2018

Biologia pesticido protektas kontraŭ lokustoj

Migrantaj lokustoj ĉiam post kelkaj jaroj forvoras vegetaĵojn en tutaj regionoj, ili detruas per tio la vivobazon de multaj agrikulturistoj kaj kaŭzas malsategon. Zoologo el Graz en Aŭstrio disvolvis biologian pesticidon kiu kontraŭbatalas lokustojn per eteraj oleoj.
Jam la malnova testamento raportis pri svarmoj de lokustoj kiuj invadis Egiption. "Ankaŭ hodiaŭ ili ankoraŭ povas dezertigi dum mallonga tempo tutajn regionojn", rakontas zoologo el Graz. La voremaj insektoj estas timataj ne nur en la landoj de proksima oirento, sed ankaŭ en centra Azio kaj Hindio aŭ eĉ en Japanio kaj Aŭstralio. Pro la klimata ŝanĝo ili estonte povus aperi ankaŭ en multaj regionoj de norda Ameriko.
La apliko de ĥemiaj pesticidoj povas esti problemeca por homoj kaj la medio, diras la zoologo. En kelkaj regionoj la migrantaj lokustoj povas esti kontraŭbatalaj per sporoj de fungoj. Sed la efiko montriĝas nur post du ĝis tri semajnoj kaj krome devas regi humida vetero. Tial tiu rimedo restas ekzemple por Egiptio senefika, klarigas la eksperto por lokustoj. "En Egiptio la agrikulturistoj en tia premsituacio bruligas plastan rubaĵon por kvazaŭ enfumigi la lokustojn kaj por tiel forpeli ilin. Sed necesas bone pripensi tion por trovi solvon de la problemo", li diras.
Ĉe la instituto pri biologio kune kun egipta studentino li disvolvis biologian pesticidon kiu taŭgas por kontraŭbatali la svarmojn de lokustoj per eteraj oleoj. La mondskalan patenton por la apliko ĉe ĉirkaŭ 30 specioj de lokustoj li jam registris. La rimedo estis testata ĉe la dezerta lokusto schistocerca gregaria kaj ĉe la eŭropa migranta lokusto.
Laŭ li la disvolvita rimedo kontraŭ la lokustoj estas "malmultekosta, biologie malkombinebla kaj sendamaĝa por aliaj insektoj". Temas pri miksaĵo de oleaj ekstraktoj el diversaj plantoj, nome ekzemple pri oleoj el linsemoj, el kimeno, el pirbrasiko (pyrola) kaj el oranĝaj ŝeloj. La recepton li kune kun la doktoriĝa studentino disvolvis en Graz. La testado okazis ĝis nun en la laboratorio. Oni serĉas nun firmaon kiu pretos testi la substancon en liberaeraj kampoj.
"Ni povis observi ke la miksaĵo el eteraj oleoj ene de 24 horoj lamigas la nervosistemon ĉe migrantaj lokustoj kaj ke ĝi haltigas la alprenon de nutraĵoj kaj lamigas la movkapablon". Kompare oni elektis tenebriojn: "Ĉe ili ankaŭ post tri ĝis kvar semajnoj ne montriĝis negativa efiko". Ankaŭ por abeloj la substanco estas sendanĝera, ĉar ĝi estas surŝprucata vespere aŭ nokte sur la plantojn kiuj estas invaditaj de migrantaj lokustoj. Post 24 horoj la oleeca emulsio povas esti forlavata de plantoj per plua ŝpruca procedo. "Kaj la patenton por la lava solvaĵo ni ankaŭ jam petis", aldonas la eksperto pri lokustoj el Graz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário