terça-feira, 29 de maio de 2018

Parolu foje kun vi mem!

Kiu mallaŭte sencele murmuradas, tiu rapide estas konsiderata freneza de sia socia medio. Sed psikologoj eltrovis ke paroladoj kun si mem ne estas signo por frenezo. Male ili estas ege utilaj.
Okazis antaŭ nelonge en parkuma domo: "Kie mi havas mian ŝlosilon?", murmuras sencele juna virino, dum ŝi serĉadas ekscitite en sia manpoŝo. Respondon ŝi ne ricevas, ĉar estas tie neniu kiu povus reagi je ŝia demando. Homoj kiuj laŭte sencele babiladas, sed kiuj evidente ne havas kunparolanton, kaŭzas strangan impreson. Sed usonaj esploristoj taksas ke 96 procentoj de ĉiuj plenkreskuloj jen kaj jen parolas kun si mem. Do paroladoj kun si mem ŝajnas esti io tute normala. Kaj ekspertoj konsideras ilin eĉ ege sencohava instrumento de pensado.
Tiuj paroladoj plenumas tute malsamajn funkciojn: Niaj pensoj ne estas strukturitaj. Parolado kun si mem povas helpi por ordigi siajn pensojn kaj analizi ilin. Krome tia aŭtokomunikado povas esti bona valvo por malkonstrui streson. Kaj monologoj helpas motiviĝi kaj atingi la alstrebatajn celojn.
Ne estas senkaŭze ke parolado kun si mem en altproduktiva sporto estas konsiderata taŭga rimedo por atingi pli bonajn rezultojn. Pro tio spektantoj vidas sportistojn en ŝlosilaj situacioj ofte ne nur fokusitaj kaj direktitaj al si mem, sed ankaŭ sencele murmurante. Unuflanke la sportistoj motivigas sin ekzemple per vortoj "Vi atingos tion!" aŭ ili revokas al sia memoro ankoraŭfoje sinsekvojn de movoj. Futbalistoj povas antaŭ la 11-metra puŝo de la pilko ekzemple mallaŭte diri al si mem: "Mi celas la pilkon nun dekstren supren en la angulon".
Paroladoj kun si mem estas ankritaj jam frue en la homa konduto. En aĝo de du jaroj infanoj komencas kultivi la monologon proprainiciate. Ili daŭre babilas tute senĝene. Tiel ili fokusigas sian atentemon, ordigas pensojn kaj okazaĵojn. Jam en la jaro 2007 psikologo de la universitato en Fairfax, Virĝinio publikigis studaĵon kiu montris ke tri- ĝis kvinjaraĝaj infanoj kiuj parolas kun si mem, povis solvi enigmojn pli rapide ol infanoj kiuj ne povis paroli kun si mem.
Gepatroj do neniel malhelpu infanojn ke ili parolu monologe. Ĉar la aŭtokomunikado havas ankoraŭ alian gravan funkcion: "Ĉe infanoj la parolado kun si mem ankaŭ multe rilatas al la akiro de lingvo. Ili lernas nomi objektojn kaj ekzercas la prononcon." Ekde la kvina vivojaro tiu konduto tamen signife malkreskas. Se troviĝas ankoraŭ iu alia en la ĉambro, la infanoj elparolas siajn pensojn pli kaj pli ofte flustrante, antaŭ ol il konservas la pensojn - kiel tion faras plenkreskuloj - iam tute por si mem.
Sed monologoj helpas ankaŭ en plenkreska aĝo: Psikologoj de la universitatoj en Bamberg kaj Vieno povis pruvi tion per eksperimento: Ili igis studentojn desegni kaj konstrui apogilojn por bicikloj kaj la psikologoj observis la studentojn ĉe tiu laboro per video-registraĵoj. Aparte bone kaj rapide desegnis la partoprenantoj kiuj daŭre demandis sin: "Ĉu mi faru tion tiel aŭ tiel ĉi?" Tiuj studentoj estis dum sia laboro signife pli koncentritaj kaj pli strukturitaj.
Do parolado kun si mem apenaŭ rilatas al psika afekcio. Neniu kiu parolas kun si mem devas timi freneziĝi. Ĉar la monologado ĉe psikaj afekcioj havas alian kvaliton. "Sanaj homoj ekkonas de kie venas la voĉo kun kiu ili parolas", klarigas psikologo. Homoj kiuj suferas pro psiĥozo aliflanke ne kapablas distingi ĉu la voĉo venas de interne aŭ de ekstere. Tiaj homoj ekzemple ripetas ĉiam la samajn frazojn aŭ en publikaj lokoj laŭte diskutas kun si mem. Kiu aliflanke parolas dum serĉado de ŝlosilo por la aŭtomobilo, al tiu la murmurado eble servas por trovi la ĝustan ideon.

                                                                     Bonan tagon!

Nenhum comentário:

Postar um comentário