sábado, 14 de março de 2020

La Konsolanto / O Consolador (Amataj estuloj / Entes Amados)

149. – Tuj post la morto, ĉu la homo liberiĝinta de la materia envolvaĵo povas ĝui la kuneston de siaj amataj estuloj, kiuj antaŭiĝis al li en la transtombo?
– Se lia surtera ekzistado estis ia apostolado de laboro kaj amo al Dio, la transiro de la tera al la spirita sfero estos ĉiam milda.
En tiaj kondiĉoj li povos tuj renkonti tiujn spiritojn, kiuj estis objekto de lia amemo sur la Tero, se ili troviĝos sur la sama nivelo de evoluo. Ia dolĉa feliĉo kaj ia eterna ĝojo ekestas en tiuj amikaj, afablaj koroj post la amaraĵoj de la disiĝo kaj longedaŭra foresto.
Sed tiuj, kiuj liberiĝas de la Tero saturitaj de obsedemo pro la pasemaj posedaĵoj de la mondo kaj tuŝitaj de la ombro de la nekompreneblaj ribeloj, tiuj ne trovos tre rapide siajn amatajn estulojn, kiuj antaŭvenis al ili en la tombo. Iliaj perceptoj limigitaj al la malluma atmosfero de iliaj pensoj kaj iliaj negativaj valoroj malebligas al ili la dolĉajn plezurojn de la rerenkontiĝo.
Estas ja pro tio, ke vi plurfoje rimarkas, ke suferantaj, konsternitaj Spiritoj aspektas kvazaŭ estuloj forlasitaj kaj forgesitaj de la superega boneco, sed kiuj, efektive, estas forlasitaj de si mem, pro sia persistemo en la malbono, en la krima intenco kaj en la malobeo al la sanktaj planoj de Dio.
Libro: La Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.
149 –Logo após a morte, o homem que se desprende do invólucro material pode sentir a companhia dos entes amados que o precederam no além-túmulo?
Se a sua existência terrestre foi o apostolado do trabalho e do amor a Deus, a transição do plano terrestre para a esfera espiritual será sempre suave.
Nessas condições, poderá encontrar imediatamente aqueles que foram, objeto de sua afeição no mundo, na hipótese de se encontrarem no mesmo nível de evolução. Uma felicidade doce e uma alegria perene estabelece-se nesses corações amigos e afetuosos, depois das amarguras da separação e da prolongada ausência.
Entretanto, aqueles que se desprendem da Terra, saturados de obsessões pelas posses efêmeras do mundo e tocados pela sombra das revoltas incompreensíveis, não encontram tão depressa os entes queridos que os antecederam na sepultura. Suas percepções restritas à atmosfera escura dos seus pensamentos e seus valores negativos impossibilitam-lhes as doces venturas do reencontro.
É por isso que observais, tantas vezes, Espíritos sofredores e perturbadas fornecendo a impressão de criaturas, desamparadas e esquecidas pela esfera da bondade superior, mas, que, de fato, são desamparados por si mesmos, pela sua perseverança no mal, na intenção criminosa e na desobediência aos sagrados desígnios de Deus.
Livro: La Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário