sábado, 4 de março de 2023

Egoismo kaj Fiero / O egoísmo e o orgulho.

 

Egoismo kaj Fiero.

Iliaj kaŭzoj, iliaj rezultoj kaj la rimedoj por ilin detrui

Oni sufiĉe rekonas, ke la plejmulto el la mizeroj de la vivo havas sian devenon en la homa egoismo. Ĉar ĉiu homo pensas pri si antaŭ ol pensi pri la aliaj, kaj volas sian propran kontentiĝon antaŭ ĉio, tial ĉiu homo emas nature serĉi tiun kontentiĝon je ia ajn kosto, kaj senskrupule oferas la interesojn de la aliulo, kiel ĉe la etaj, tiel same ĉe la grandaj aferoj, morale aŭ materie ; de tio venas ĉiaj sociaj antagonismoj, ĉiaj bataloj, ĉiaj konfliktoj kaj ĉiaj mizeroj, ĉar ĉiu homo emas senposedigi sian najbaron.

Egoismo devenas de fiero. Ekzaltiĝo de la personeco kondukas la homon al konsidero ke li estas supera al la aliaj, al penso, ke li havas superajn rajtojn, kaj tiam li ĉagreniĝas pro ĉio, kio laŭ lia vidpunkto atencas kontraŭ liaj rajtoj. La graveco kiun, pro fiero, li atribuas al sia persono faras lin nature egoista.

Egoismo kaj fiero devenas de natura sento : instinkto de memkonservado. Ĉiaj instinktoj havas sian ekzistokialon kaj sian utilecon, ĉar Dio nenion senutilan farus. Dio ne kreis la malbonon ; ja la homo ĝin produktis per misuzado de la donitaĵoj de Dio, sekve de sia libera elektokapablo. Tiu emo, se oni tenas ĝin en ĝustaj limoj, estas per si mem bona ; ĝia troigo faras ĝin malbona kaj damaĝa ; same okazas ĉe ĉiaj pasioj, de kies providencaj celoj la homoj delogiĝas. Dio ne kreis la homon egoista kaj fiera ; Li kreis lin simpla kaj senscia ; ja la homo sin faris egoista kaj fiera, per troigo de la instinkto, kiun Dio al li donis por lia konserviĝo.

Homoj ne povas esti feliĉaj, se ili ne vivas pace, tio estas, se ilin ne animas ia sento de bonvolemo, de indulgemo kaj de toleremo reciprokaj, unuvorte, kiam ili klopodos ne plu premegi unuj la aliajn. Karitato kaj frateco resumas ĉiajn kondiĉojn kaj ĉiajn sociajn devojn ; sed ilia antaŭkondiĉo estas abnegacio ; nu, abnegacio estas nekongrua kun egoismo kaj fiero ; do, kun tiaj malvirtoj, ne eblas vera frateco, nek egaleco, nek libereco, ĉar egoisto kaj fierulo ĉion deziras por si. Tiuj estos la veraj subfosantoj de progresigaj institucioj ; dum ili regos, la plej bonfaraj sociaj sistemoj, la plej saĝe elfaritaj, ruiniĝos sub iliaj frapoj. Estas sendube bele proklami la regnon de frateco, sed kial ĝin starigi, se ekzistas detrua kaŭzo ? Tio estus konstrui sur malfirma tereno. En unu tia lando, se oni volas, ke homoj bone fartu, ne sufiĉas tien sendi kuracistojn, ĉar ĉi tiuj mortos, kiel ĉiuj aliaj ; necesas detrui la kaŭzojn de nesalubreco. Se oni volas, ke ili vivu kiel fratoj surtere, ne sufiĉas liveri al ili morallecionojn, necesas detrui la kaŭzojn de antagonismo; necesas ataki la devenon de malbono: fiero kaj egoismo. Ĉi tie kuŝas la vundo; ĉi tie oni koncentru la tutan atenton de tiuj, kiuj volas serioze la bonon de la homaro. Dum tiu baro persistos, ili vidos siajn klopodojn haltigitaj, ne nur pro rezisto de inerto, sed pro ia aktiva forto, kiu senĉese penados por detrui ilian laboron, ĉar ĉia granda, grandanima, evoluiga ideo ruinigas personajn pretendojn.

Oni diros, ke detrui egoismon kaj fieron estas neeble, ĉar malvirtoj estas esencaj trajtoj de la homa specio. Se tiel estus, oni devus elreviĝi el ĉia morala progreso ; tamen, kiam oni konsideras la homon ĉe la sinsekvaj aĝoj, tiam oni ne rajtas nei evidentan progreson : do, se li jam progresis, li ankoraŭ povas progresi plu. Aliflanke, ĉu troveblas homo sen fiero kaj sem egoismo? Male, ĉu ne ekzistas tiaj grandanimuloj, en kiuj amsento pri la proksimulo, humileco, sindediĉo al aliuloj kaj abnegacio ŝajnas denaskaj? Certe ilia nombro estas malpli granda ol tiu de la egoistoj, male ne ĉi tiuj lastaj farus la leĝojn ; sed ili estas pli multenombraj ol oni pensas, kaj se ili ŝajne ne aspektas tiel multenombraj, tion kaŭzas la fakto, ke fiero evidentiĝas en tia maniero, ke virto de modesteco restas sub ties ombro. Se do egoismo kaj fiero estus inter la necesaj kondiĉoj por la homaro, same kiel nutrado por la vivo, tiam ne ekzistus esceptoj; la esenca punkto estas do atingi la transigon de escepto al regulo; por tio, necesas agi antaŭ ĉio por detrui la kaŭzojn, kiuj produktas kaj tenadas la malbonon.

La ĉefa el tiuj kaŭzoj evidente ligiĝas al la falsa ideo, kiun la homo faras pri sia naturo, pri sia pasinteco kaj pri sia estonteco. Ne sciante de kie li venas, li kredas sin pli grava ol li estas; ne sciante, kien li iras, li koncentras sian tutan penson sur la surteran vivon; li ĝin volas laŭeble plej agrabla ; li volas ĉiajn kontentigojn, ĉiajn ĝuojn: pro tio li senskrupule surtretas sian najbaron, se ĉi tiu baras lin ; sed por tio necesas lin superregi; egaleco donus al aliuloj la rajtojn, kiujn li volas nur por si mem; frateco devigus lin plenumi oferojn, kiuj ĝenus lian bonfarton ; liberecon li volas por si, kaj koncedas ĝin al aliuloj nur se ĝi ne ĝenas liajn prerogativojn. Se ĉiuj havas la samajn pretendojn, tio rezultigas ĉiamajn konfliktojn, kiuj multekostigas tiujn ĝuojn, kiujn oni akiris.

Se la homo komprenas la estontan vivon, tiam lia vidpunkto komplete ŝanĝiĝas, kiel tiu de individuo, kiu bezonas resti apenaŭ kelkajn horojn en malbona loĝejo kaj scias, ke post eliro li havos ian bonegan loĝejon por siaj ceteraj tagoj.

La graveco de la nuna vivo, tiel malĝoja, tiel mallonga, tiel efemera, malintensiĝas antaŭ la brilego de la senfina estonteco, kiu malfermiĝas antaŭ li. La natura, logika sekvo de tia certeco estas oferi ian forfuĝeman nunon kontraŭ daŭra estonteco, dum antaŭe li oferadis ĉion por la nuno. Se la estonta vivo fariĝas lia celo, malmulte gravas resti iom pli aŭ iom malpli longe en ĉi nuna vivo; la mondumaj interesoj estas akcesoraj, anstataŭ precipaj ; li laboras nun por garantii sian pozicion en estonteco, kaj krome li ekscias la kondiĉojn por feliĉo.

Koncerne al mondumaj interesoj, la homoj povus starigi barojn kontraŭ li; necesas ilin kontraŭstari, kaj li fariĝas egoisto pro la cirkonstancoj; se li levas pli alten sian rigardon, direkte al ia feliĉo, kiun neniu homo povus embarasi, tiam li havos nenian intereson forpuŝi iun ajn, kaj egoismo jam ne havas objekton; sed en li restas ankoraŭ la stimulo al fiero.

La kaŭzo de fiero sidas en la kredo de homo pri sia individua supereco; kaj ankoraŭ ĉi tie sentiĝas la influo de la koncentriĝo de la penso sur la surteran vivon. Ĉe homo, kiu vidas nenion antaŭ si, nenion post si, nenion super si, la sento de la personeco lin superregas, kaj fiero ne renkontas kontraŭstarojn.

Nekredemo ne nur malhavas ĉian rimedon por kontraŭbatali fieron, sed stimulas ĝin kaj donas al ĝi pravigon, per neado pri ekzisto de ia potenco super la homaro. Nekredanto kredas nur pri si mem; estas do nature, ke li fieras; dum li vidas nur hazardon okaze de frapoj ricevataj, kaj pro tio li ekribelas, tiu, kiu havas fidon vidas la manon de Dio kaj sin klinas. Kredi Dion kaj la estontan vivon estas do la unua kondiĉo por mildigi fieron, sed tio ne sufiĉas ; kune kun la estonteco, necesas vidi la pasintecon por fari ĝustan ideon pri la estanteco.

Por ke fierulo ĉesu kredi pri sia supereco, necesas pruvi al li, ke li ne valoras pli ol aliaj, kaj ke aliaj valoras same kiel li ; ke egaleco estas fakto kaj ne simple bela filozofia teorio ; tiaj veraĵoj devenas de antaŭekzisto de la animo kaj de reenkarniĝo.

Sen antaŭekzisto de la animo, la homo estas kondukata al la kredo, ke Dio, se li kredas al Dio, donis al li esceptan avantaĝon; kiam li ne kredas, tiam li dankas la hazardon kaj sian propran meriton. Inicante lin pri la antaŭa vivo de la animo, la antaŭekzisto instruas lin distingi la senfinan spiritan vivon disde la portempa enkorpa vivo; per tio li ekscias, ke animoj eliras egalaj el la manoj de la Kreanto; ke ili havas unu saman deirpunkton kaj unu saman celon, sed ke ĉiuj devas atendi pli aŭ malpli grandan tempon laŭ siaj klopodoj ; ke li mem alvenis al tio, kio li nun estas nur post longa kaj peniga vegetado, kiel ĉiuj aliaj, sur la malsuperaj ŝtupoj de la evoluo; ke ekzistas inter la postrestintoj kaj la pli avancintaj nur afero de tempo; ke la avantaĝoj de la naskiĝo estas nur korpaj kaj sendependaj de la Spirito ; ke simpla proleto povas, en alia ekzistado, naskiĝi sur trono, kaj potenculo renaskiĝi kiel proleto. Se li konsideras nur la enkorpan vivon, tiam li vidas la sociajn, momentajn neegalaĵojn; ĉi tiuj lin frapas; sed se li tamen turnas sian rigardon sur la tuton de la vivo de la Spirito, sur pasintecon kaj sur estontecon, de la deirpunkto ĝis la nun atingita punkto, tiaj neegalaĵoj disfumiĝas, kaj li rekonas, ke Dio donis nenian avantaĝon al iu ajn el siaj infanoj, malprofite al aliaj; ke Li liveras al ĉiu egalan parton kaj ne glatigis la vojon al unu, pli ol al aliaj; ke tiu, kiu malpli avancis ol li sur la tero povas alveni antaŭ li, se li pli trafe agados por sia perfektiĝo ; li fine rekonas, ke ĉiu homo nur sukcesas per siaj personaj klopodoj, tiel ke la principo de egaleco montriĝas kiel principo de justeco kaj leĝo de la naturo, fronte al kiuj falas fiero de privilegio.

Reenkarniĝo pruvas, ke Spiritoj povas renaskiĝi en malsamaj sociaj kondiĉoj, ĉu kiel kulpelpago, ĉu kiel provo, kaj ĝi instruas, ke en tiu homo, kiun oni traktas malŝate, eble troviĝas Spirito, kiu estis nia superulo aŭ nia egalulo en alia vivo, amiko aŭ parenco. Se la homo tion scius, li traktus lin atenteme, sed tiuokaze li havus nenian meriton; kaj male, se li scius, ke lia nuna amiko estis iam lia malamiko, lia servisto aŭ lia sklavo, li forpuŝus lin; nu, Dio ne volis, ke tio daŭru, jen kial li ĵetis vualon sur la pasintecon ; tiel kondukiĝas la homo por vidi ĉiujn kiel siajn fratojn kaj egalulojn ; de tio venas natura bazo por frateco ; kun la scio, ke lin mem oni povos trakti kiel li traktis aliulojn, karitato fariĝas devo kaj neceso surbaze de la naturo mem.

Jesuo starigis la principon de karitato, de egaleco kaj de frateco; el ĝi li faris nepran kondiĉon por saviĝo ; sed apartenis al la tria manifestiĝo de la volo de Dio, nome al Spiritismo, per la kono, kiun ĝi liveras pri la spirita vivo, per la novaj horizontoj, kiujn ĝi malkovras kaj per la leĝoj, kiujn ĝi revelacias, sankcii tian principon, pruvante, ke ĝi ne estas nur ia morala doktrino, sed leĝo de la naturo, kaj ke interesas la homon praktiki ĝin. Nu, li ĝin praktikados, kiam li jam ne vidos la nunon kiel komencon kaj finon, sed komprenos la solidarecon, kiu ekzistas inter la nuntempo, la pasinteco kaj la estonteco. En la grandega kampo de senfino, kiun Spiritismo al li montras, lia graveco mem nuliĝas; li ekkomprenas ke, sola, li estas nenio kaj povas nenion ; ke ĉiu bezonas unuj la aliajn kaj unuj ne valoras pli ol aliaj : duobla frapo kontraŭ lia fiero kaj lia egoismo.

Sed por tio necesas, ke li havu fidon, sen kiu li nepre restos en la limoj de la nuno ; ne la blindan fidon, kiu forkuras de lumo, katenas ideojn, kaj pro tio retenas egoismon, sed inteligentan, racian fidon, kiu volas lumon kaj ne obskuron, kiu aŭdace forŝiras la vualon de misteroj kaj larĝigas la horizonton; tian fidon, unua elemento de ĉia progreso, Spiritismo al li alportas, fortikan fidon, ĉar ĝi baziĝas sur spertado kaj sur faktoj, ĉar ĝi donas al li palpeblajn pruvojn pri la senmorteco de lia animo, sciigas lin pri lia deveno, pri lia celo, kaj kial li staras sur la tero; fine, ĉar ĝi fiksas liajn necertajn ideojn sur lian pasintecon kaj sur lian estontecon.

Unu fojon plene irante sur tia vojo, kiam egoismo kaj fiero jam ne disponos la samajn kaŭzojn por stimuliĝado, kaj forvelkos iom post iom pro manko de celo kaj de nutriĝo, ĉiaj sociaj rilatoj ŝanĝiĝos, sub regado de karitato kaj de frateco bone komprenataj.

Ĉu eblas, ke tio okazu per subita ŝanĝo? Ne, tio estas neebla: nenio estas tro subita en la naturo ; sano neniam revenas subite post malsano ; inter malsano kaj sano, kuŝas ĉiam konvalesko. Homo ne povas do tuj ŝanĝi sian vidpunkton kaj direkti sian rigardon de la tero al la ĉielo; senfino lin konfuzas kaj konsternas; li bezonas tempon por asimili novajn ideojn. Spiritismo estas, sen kontraŭdiro, plej potenca moraliga elemento, ĉar ĝi subfosas egoismon kaj fieron je la bazo, donante apogpunkton al moralo: ĝi estigis miraklajn konvertiĝojn ; efektive, tio tamen estas nur individuaj, sekve partaj reĝustigoj; sed tio, kion ĝi kaŭzis al individuoj estas garantio pri tio, kion ĝi kaŭzos iam al homamasoj. Ĝi ne povas forŝiri per unu frapo la herbaĉojn ; ĝi donas fidon ; fido estas la bona semo, sed tia semo bezonas tempon por ĝermado kaj fruktado; jen kial ĉiuj spiritistoj ankoraŭ ne estas perfektaj. Ĝi kaptis la homon meze de la vojo, en la fajro de pasioj, en la forto de antaŭjuĝoj kaj se en tiaj cirkonstancoj ĝi okazigis mirindaĵojn, kio do okazos, kiam ĝi prenos lin ĉe la naskiĝo, virga de ĉiaj malsanaj impresoj ; kiam li suĉos karitaton kun la lakto kaj estos lulata de frateco ; kiam fine tuta generacio leviĝos kaj nutriĝos de ideoj, kiujn racio plifortigos, anstataŭ disigi? Sub la regado de tiaj ideoj, kiuj fariĝos ĉies fido, kiam la progreso jam ne trovos baron ĉe egoismo kaj fiero, la institucioj reformiĝos per si mem kaj la homaro rapide antaŭeniros direkte al la destino al ĝi promesita sur la tero, dum ĝi atendas tiujn de ĉielo.

Libro: Postmortaj Verkoj – Allan Kardec.

O egoísmo e o orgulho

Suas causas, seus efeitos e os meios de destruí-los

É bem sabido que a maior parte das misérias da vida tem origem no egoísmo dos homens. Desde que cada um pensa em si antes de pensar nos outros e cogita antes de tudo de satisfazer aos seus desejos, cada um naturalmente cuida de proporcionar a si mesmo essa satisfação, a todo custo, e sacrifica sem escrúpulo os interesses alheios, assim nas mais insignificantes coisas, como nas maiores, tanto de ordem moral quanto de ordem material. Daí todos os antagonismos sociais, todas as lutas, todos os conflitos e todas as misérias, visto que cada um só trata de despojar o seu próximo.

O egoísmo, por sua vez, se origina do orgulho. A exaltação da personalidade leva o homem a considerar-se acima dos outros. Julgando-se com direitos superiores, melindra-se com o que quer que, a seu ver, constitua ofensa a seus direitos. A importância que, por orgulho, atribui à sua pessoa, naturalmente o torna egoísta.

O egoísmo e o orgulho nascem de um sentimento natural: o instinto de conservação. Todos os instintos têm sua razão de ser e sua utilidade, porquanto Deus nada pode ter feito inútil. Ele não criou o mal; o homem é quem o produz, abusando dos dons de Deus, em virtude do seu livre-arbítrio. Contido em justos limites, aquele sentimento é bom em si mesmo. A exageração é o que o torna mau e pernicioso. O mesmo acontece com todas as paixões que o homem frequentemente desvia do seu objetivo providencial. Ele não foi criado egoísta, nem orgulhoso por Deus, que o criou simples e ignorante; o homem é que se fez egoísta e orgulhoso, exagerando o instinto que Deus lhe outorgou para sua conservação.

Não podem os homens ser felizes, se não viverem em paz, isto é, se não os animar um sentimento de benevolência, de indulgência e de condescendência recíprocas; numa palavra: enquanto procurarem esmagar-se uns aos outros. A caridade e a fraternidade resumem todas as condições e todos os deveres sociais; uma e outra, porém, pressupõem a abnegação. Ora, a abnegação é incompatível com o egoísmo e o orgulho; logo, com esses vícios, não é possível a verdadeira fraternidade, nem, por conseguinte, igualdade, nem liberdade, dado que o egoísta e o orgulhoso querem tudo para si. Eles serão sempre os vermes roedores de todas as instituições progressistas; enquanto dominarem, ruirão aos seus golpes os mais generosos sistemas sociais, os mais sabiamente combinados. É belo, sem dúvida, proclamar-se o reinado da fraternidade, mas para que fazê-lo, se uma causadestrutiva existe? É edificar em terreno movediço; o mesmo fora decretar a saúde numa região malsã. Em tal região, para que os homens passem bem, não bastará se mandem médicos, pois que estes morrerão como os outros; insta destruir as causas da insalubridade. Para que os homens vivam na Terra como irmãos, não basta se lhes deem lições de moral; importa destruir as causas de antagonismo, atacar a raiz do mal: o orgulho e o egoísmo. Essa a chaga sobre a qual deve concentrar-se toda a atenção dos que desejem seriamente o bem da Humanidade. Enquanto subsistir semelhante obstáculo, eles verão paralisados todos os seus esforços, não só por uma resistência de inércia, como também por uma força ativa que trabalhará incessantemente no sentido de destruir a obra que empreendam, por isso que toda ideia grande, generosa e emancipadora arruína as pretensões pessoais.

Impossível, dir-se-á, destruir o orgulho e o egoísmo, porque são vícios inerentes à espécie humana. Se fosse assim, houvéramos de desesperar de todo progresso moral; entretanto, desde que se considere o homem nas diferentes épocas transcorridas, não há negar que evidente progresso se efetuou. Ora, se ele progrediu, ainda naturalmente progredirá. Por outro lado, não se encontrará homem nenhum sem orgulho, nem egoísmo? Não se veem, ao contrário, criaturas de índole generosa, em quem parecem inatos os sentimentos do amor ao próximo, da humildade, do devotamente e da abnegação? O número delas, positivamente, é menor do que o dos egoístas; se assim não fosse, não seriam estes últimos os fautores da lei. Há muito mais criaturas dessas do que se pensa e, se parecem tão pouco numerosas, é porque o orgulho se põe em evidência, ao passo que a virtude modesta se conserva na obscuridade. Se, portanto, o orgulho e o egoísmo se contassem entre as condições necessárias da Humanidade, como a da alimentação para sustento da vida, não haveria exceções. O ponto essencial, pois, é conseguir que a exceção passe a constituir regra; para isso, trata-se, antes de tudo, de destruir as causas que produzem e entretêm o mal.

Dessas causas, a principal reside evidentemente na ideia falsa que o homem faz da sua natureza, do seu passado e do seu futuro. Por não saber donde vem, ele se crê mais do que é; e não sabendo para onde vai, concentra na vida terrena todo o seu pensar; acha-a tão agradável, quanto possível; anseia por todas as satisfações, por todos os gozos; essa a razão por que atropela sem escrúpulo o seu semelhante, se este lhe opõe alguma dificuldade. Mas, para isso, é preciso que ele predomine; a igualdade daria, a outros, direitos que ele só quer para si; a fraternidade lhe imporia sacrifícios em detrimento do seu bem-estar; a liberdade também ele só a quer para si e somente a concede aos outros quando não lhe fira de modo algum as prerrogativas. Alimentando todos as mesmas pretensões, têm resultado os perpétuos conflitos que os levam a pagar bem caro os raros gozos que logram obter.

Identifique-se o homem com a vida futura e completamente mudará a sua maneira de ver, como a do indivíduo que apenas por poucas horas haja de permanecer numa habitação má e que sabe que, ao sair, terá outra, magnífica, para o resto de seus dias.

A importância da vida presente, tão triste, tão curta, tão efêmera, se apaga, para ele, ante o esplendor do futuro infinito que se lhe desdobra àsvistas. A consequência natural e lógica dessa certeza é sacrificar o homem um presente fugidio a um porvir duradouro, ao passo que antes ele tudo sacrificava ao presente. Tomando por objetivo a vida futura, pouco lhe importa estar um pouco mais ou um pouco menos nesta outra; os interesses mundanos passam a ser o acessório, em vez de ser o principal; ele trabalha no presente com o fito de assegurar a sua posição no futuro, tanto mais quando sabe em que condições poderá ser feliz.

Pelo que toca aos interesses terrenos, podem os humanos criar-lhe obstáculos: ele tem que os afastar e se torna egoísta pela força mesma das coisas. Se lançar os olhos para o alto, para uma felicidade a que ninguém pode obstar, interesse nenhum se lhe deparará em oprimir a quem quer que seja e o egoísmo se lhe torna carente de objeto. Todavia, restará o estimulante do orgulho.

A causa do orgulho está na crença, em que o homem se firma, da sua superioridade individual. Ainda aí se faz sentir a influência da concentração dos pensamentos sobre a vida corpórea. Naquele que nada vê adiante de si, atrás de si, nem acima de si, o sentimento da personalidade sobrepuja e o orgulho fica sem contrapeso.

A incredulidade não só carece de meios para combater o orgulho, como o estimula e lhe dá razão, negando a existência de um poder superior à Humanidade. O incrédulo apenas crê em si mesmo; é, pois, natural que tenha orgulho. Enquanto, nos golpes que o atingem, unicamente vê uma obra do acaso e se ergue para combatê-la, aquele que tem fé percebe a mão de Deus e se submete. Crer em Deus e na vida futura é, conseguintemente, a primeira condição para moderar o orgulho; porém, não basta.  Juntamente com o futuro, é necessário ver o passado, para fazer ideia exata do presente.

Para que o orgulhoso deixe de crer na sua superioridade, cumpre se lhe prove que ele não é mais do que os outros e que estes são tanto quanto ele; que a igualdade é um fato, e não apenas uma bela teoria filosófica; que estas verdades ressaltam da preexistência da alma e da reencarnação.

Sem a preexistência da alma, o homem é induzido a acreditar que Deus, dado creia em Deus, lhe conferiu vantagens excepcionais; quando não crê em Deus, rende graças ao acaso e ao seu próprio mérito. Iniciando-o na vida anterior da alma, a preexistência lhe ensina a distinguir, da vida corporal, transitória, a vida espiritual, infinita; ele fica sabendo que as almas saem todas iguais das mãos do Criador; que todas têm o mesmo ponto de partida e a mesma finalidade, que todas hão de alcançar, em mais ou menos tempo, conforme os esforços que empreguem; que ele próprio não chegou a ser o que é, senão depois de haver, por longo tempo e penosamente, vegetado, como os outros, nos degraus inferiores da evolução; que, entre os mais atrasados e os mais adiantados, não há senão uma questão de tempo; que as vantagens do nascimento são puramente corpóreas e independem do Espírito; que o simples proletário pode, noutra existência,nascer num trono e o maior potentado renascer proletário.Se levar em conta unicamente a vida planetária, ele vê apenas as desigualdades sociais do momento, que são as que o impressionam; se, porém, deitar os olhos sobre o conjunto da vida do Espírito, sobre o passado e o futuro, desde o ponto de partida até o de chegada, aquelas desigualdades se somem e ele reconhece que Deus nenhuma vantagem concedeu a qualquer de seus filhos em prejuízo dos outros; que deu parte igual a todos e não achanou o caminho mais para uns do que para outros; que o que se apresenta menos adiantado do que ele na Terra pode tomar-lhe a dianteira, se trabalhar mais do que ele por aperfeiçoar-se; reconhecerá, finalmente, que, nenhum chegando ao termo senão por seus esforços, o princípio da igualdade é um princípio de justiça e uma Lei da Natureza, perante a qual cai o orgulho do privilégio.

Provando que os Espíritos podem renascer em diferentes condições sociais, quer por expiação, quer por provação, a reencarnação ensina que naquele a quem tratamos com desdém pode estar um que foi nosso superior ou nosso igual noutra existência, um amigo ou um parente. Se o soubesse, o que com ele se defronta o trataria com atenções, mas, nesse caso, nenhum mérito teria; por outro lado, se soubesse que o seu amigo atual foi seu inimigo, seu servo ou seu escravo, sem dúvida o repeliria. Ora, não quis Deus que fosse assim, pelo que lançou um véu sobre o passado. Deste modo, o homem é levado a ver, em todos, irmãos seus e seus iguais, donde uma base natural para a fraternidade; sabendo que pode ser tratado como haja tratado os outros, a caridade se lhe torna um dever e uma necessidade fundados na própria natureza.

Jesus assentou o princípio da caridade, da igualdade e da fraternidade, fazendo dele uma condição expressa para a salvação, mas estava reservado à terceira manifestação da vontade de Deus, ao Espiritismo, pelo conhecimento que faculta da vida espiritual, pelos novos horizontes que desvenda e pelas leis que revela, sancionar esse princípio, provando que ele não encerra uma simples doutrina moral, mas uma Lei da Natureza que o homem tem o máximo interesse em praticar. Ora, ele a praticará desde que, deixando de encarar o presente como o começo e o fim, compreenda a solidariedade que existe entre o presente, o passado e o futuro. No campoimenso do infinito, que o Espiritismo lhe faz entrever, anula-se a sua importância capital e ele percebe que, por si só, nada vale e nada é; que todos têm necessidade uns dos outros e que uns não são mais do que os outros: duplo golpe, no seu egoísmo e no seu orgulho.

Para isso, é-lhe necessária a fé, sem a qual permanecerá na rotina do presente, não a fé cega, que foge à luz, restringe as ideias e, em consequência, alimenta o egoísmo. É-lhe necessária a fé inteligente, racional, que procura a claridade, e não as trevas, que ousadamente rasga o véu dos mistérios e alarga o horizonte. Essa fé, elemento básico de todo progresso, é que o Espiritismo lhe proporciona, fé robusta, porque assente na experiência e nos fatos, porque lhe fornece provas palpáveis da imortalidade da sua alma, lhe mostra donde ele vem, para onde vai e por que está na Terra e, finalmente,lhe firma as ideias, ainda incertas, sobre o seu passado e sobre o seu futuro.

Uma vez que haja entrado decisivamente por esse caminho, já não tendo o que os incite, o egoísmo e o orgulho se extinguirão pouco a pouco, por falta de objetivo e de alimento, e todas as relações sociais se modificarão sob o influxo da caridade e da fraternidade bem compreendidas.

Poderá isso dar-se por efeito de brusca mudança? Não, fora impossível: nada se opera bruscamente em a Natureza; jamais a saúde volta de súbito a um enfermo; entre a enfermidade e a saúde, há sempre a convalescença. Não pode o homem mudar instantaneamente o seu ponto de vista e volver da Terra para o céu o olhar; o infinito o confunde e deslumbra; ele precisa de tempo para assimilar as novas ideias. O Espiritismo é, sem contradita, o mais poderoso elemento de moralização, porque mina pela base o egoísmo e o orgulho, facultando um ponto de apoio à moral. Há feito milagres de conversão; é certo que ainda são apenas curas individuais, e não raro parciais. O que, porém, ele há produzido com relação a indivíduos constitui penhor do que produzirá um dia sobre as massas. Não lhe é possível arrancar de um só golpe as ervas daninhas. Ele dá a fé e a fé é a boa semente, mas mister se faz que ela tenha tempo de germinar e de frutificar, razão por que nem todos os espíritas já são perfeitos. Ele tomou o homem em meio da vida, no fogo das paixões, em plena força dos preconceitos e se, em tais circunstâncias, operou prodígios, que não será quando o tomar ao nascer, ainda virgem de todas as impressões malsãs; quando a criatura sugar com o leite a caridade e tiver a fraternidade a embalá-lo; quando, enfim, toda uma geração for educada e alimentada com ideias que a razão, desenvolvendo-se, fortalecerá, em vez de falsear? Sob o domínio destas ideias, a cimentarem a fé comum a todos, não mais esbarrando o progresso no egoísmo e no orgulho, as instituições se reformarão por si mesmas e a Humanidade avançará rapidamente para os destinos que lhe estão prometidos na Terra, aguardando os do Céu.

Livro: Obras Póstumas – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário