NOVA LUMO (*)
Nova lumo venis
al la Tero,
Lumo sankta de
la Sankta Dio!
Disfluiĝas tute
la mistero
Sur la forto de
l’ Evangelio.
Nun la pordoj
bronzaj de l’ karcero,
Entenanta ombron
de l’ Nescio,
Falas brue...
Restas nur polvero...
For mallumo!
hela estas ĉio!
Vivon novan nun
ricevis vorto
Dion Bonan
dankos, kaj grandare
Kolektiĝos por la nova kanto!
De l’ eterna
Majstro el la forto
De la flora
lingvo Esperanto.
Nun popoloj ĉiuj
vidos klare,
1/11/1947
ABEL GOMES
Libro: Mediuma Poemaro.
Porto Carreiro Neto.


Belega poemo! En la venonta jaro, 2026, oni festos la 80an jaron de la traduko de la Evangelio laŭ Esperanto, farita de Ismael Gomes Braga, la nevo de Abel Gomes.
ResponderExcluirEVANGELIO LAŬ SPIRITISMO!!!!
ResponderExcluirMi dankas vin! Havu belan novan jaron!
ResponderExcluirDankon, kara amiko! Same, mi deziras tion al vi!
ResponderExcluir