domingo, 25 de junho de 2023

-AR- (sufixo do Esperanto)

📖 -ar/. I - Suf., esprimanta kolekton de samspecaj ekzistaĵoj aŭ objektoj, formantaj unu tuton, k montranta pli precize: 1 ĉiujn el la respektiva speco ekzistantajn en la mondo aŭ en difinita regiono: la homaro, la birdaro, la bestaro; la gazetaro. Rim. Oni uzas ar en tiu senco nur kun la plej ampleksasencaj rad-oj, neniam kun la nomoj de apartaj specioj ks; 2 ĉiujn elementojn, kunapartenantajn en difinita unuaĵo: libraro, estraro, hararo, ŝtuparo Z, arbaro Z; idaro Z; la verkaro de Z.; via naskitaro Z; tendaro Z; 3 (post bestonomoj) ĉiujn individuojn, kolektitajn en unu loko aŭ apartenantajn al unu posedanto: brutaro Z, ŝafaro Z, luparo, bovaro, abelaro ( grego, herdo, esameno); 4 liston, katalogon: nomaro Z (de la E-istoj), vortaro Z, frazaro G, prezaro, horaro, adresaro Z. II - Samsignifa memstare uzata morfemo: aro 1 «Ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si k ne prezentas kune ian unu ideon» (Z.): tie kuŝis aro da dehakitaj arboj Z; li ellernis aron da vortoj Z; la maljunulo povis vidi ne sole la arbojn, sed ankaŭ arojn da simioj, grandajn marabuojn k papagojn B. 2 ∆ Kolekto de objektoj de nia percepto aŭ pensado, konsiderata kiel finita tuto (baza koncepto en la matematiko): la malplena aro; nefinia aro. klaso, familio. aroteorio. 3 🅢 Iu nombro da homoj kun komuna eco socia. ĉioma aro ∆ Aro, kies komplemento estas nenioma aro. nenioma aro ∆ Aro, kies mezuro nulas. areto. Malgranda nombro el tiaj objektoj aŭ personoj: areto da amikoj. arego. Granda nombro el tiaj objektoj aŭ personoj: li alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj Z. grupo, bando, roto. arigi. Kolekti, meti en aron: arigi slipojn en faskojn; tiu disertacio estas nur arigitaj citaĵoj. kunaro ∆ (pp grupo k ties subgrupo H) Unu el la subaroj aH aŭ Ha por iu elemento a en la grupo. subaro ∆ Aro, kies elementoj ĉiuj apartenas al alia aro. superaro ∆ Aro, kiu enhavas ĉiun elementon de alia aro.

PIV 2020.

Nenhum comentário:

Postar um comentário