quarta-feira, 11 de outubro de 2017

Pri ĉifrado

De jarmiloj la homaro provas protekti enhavojn kontraŭ scivolemaj rigardoj.
De kiam ni kapablas skribi, eblas pludoni informojn sen persona ĉeesto. Sed kiel eblas protekti delikatajn enhavojn kontraŭ fremdaj rigardoj? En la antikva Egipto sacerdotoj ĉifris sanktajn skribojn uzante specialajn hieroglifojn - tio estis la unua sekreta skribo. Oni nomas tion anstataŭiga procedo, ĉar literoj estas aŭ modifitaj aŭ estas anstataŭigitaj per aliaj.
La antikvaj grekoj havis alian aliron. En Sparto armeestroj volvis rubandon el pergamento aŭ ledo spiralforme ĉirkaŭ stangeton kaj skribis mesaĝon sur ĝin. La rubando estis portata sen la stangeto al la ricevanto. Nur tiu kiu volvis la strion ĉirkaŭ stangeton kun la ĝusta diametro, tiu povis malĉifri la mesaĝon. Tion oni nomas transmeto, la litero restas neŝanĝita, sed ĝia pozicio estas ŝovita. Por ambaŭ necesas aldona informo, do ŝlosilo por povi legi la enhavon.
Ĝis la 20-a jarcento mesaĝoj estis ĉifrataj permane. Dum la Dua Mondmilito estis aplikata unuafoje ĉifra maŝino, nome la fama germana Enigma, kiu per turneblaj cilindroj kaj laŭ sekretega skemo ligitaj elektraj kontaktoj koncedis sufiĉe altan sekurecon. Nur per tre granda peno la aliancanoj povis rompi la kodon de la Enigma.
Per la apero de komputiloj kaj la plimultiĝanta konservado de datumoj la ĉifrado fariĝis interesa ankaŭ por civilaj celoj. Privatuloj dum la epoko de interreto kaj datumnubaro pli kaj pli interesiĝas pri sekura konservado de siaj datumoj.
Ankaŭ hodiaŭ estas aplikataj la samaj principoj kiel antaŭ jarcentoj. Kelkaj modernaj laŭblokaj procedoj ĉe kiuj blokoj de signoj estas ĉifrataj pecon post peco, uzas kombinon el anstataŭigo kaj transmeto, kiuj por plialtigi la sekurecon estas plenumataj plurfoje.
Plua procedo estas la fluĉifrado ĉe kiu la signoj de mesaĝo estas ĉifrataj unuope. Tiucele estas generata per algoritmo el la antaŭe difinita ŝlosilo sinsekvo de signoj, la nomdonanta ŝlosilfluo. Po unu signo de la fluo estas miksata kun unu signo de la mesaĝo. La tre rapida procedo estas aplikata ĉe la ĉifrado de ĉeltelefonaj signaloj.
Ĉiuj tiuj procedoj havas unu komunan trajton: Ili uzas la saman ŝlosilon por ĉifrado kaj malĉifrado. Oni tial nomas ilin simetriaj. Tio ne estas problemo se datumoj estas savitaj sur fiksdisko kaj estas malĉifrataj de la uzanto helpe de pasvorto. Sed se pluraj uzantoj volas komuniki inter si sen esti subaŭskultataj, tiam la afero fariĝas pli komplika. Ju pli da personoj posedas la ŝlosilon, des pli granda estas la probableco, ke ĝi estas portata eksteren. Ankaŭ la disdonado de la ŝlosilo mem estas nesekura.
Kontraŭ tio helpas la tiel nomata nesimetria ĉifrado. Ĉe tio estas uzata publika ŝlosilo por la ĉifrado de mesaĝo kaj privata ŝlosilo por la malĉifrado. La bazon por tio formas matematikaj unudirektaj funkcioj kiuj estas facile kalkuleblaj sed nur malfacile inversigeblaj. Por kompreni tion ni komparu tion kun telefonlibro: Se la nomo estas konata, oni trovas la koncernan numeron sufiĉe rapide, se oni konas nur la numeron, tiam daŭras sufiĉe longe ĝis oni trovas la koncernan nomon.
Ĉe tiu procedo la publika ŝlosilo de uzanto povas senprobleme esti pludonata al aliaj. Helpe de tiu publika ŝlosilo la mesaĝo nun estas ĉifrata kaj sendata al la ricevanto. Tiu povas malĉifri la mesaĝon per sia privata ŝlosilo.
En la praktiko estas aplikataj hibridaj variantoj, ĉar nesimetriaj ĉifraj procedoj postulas multe da komputado. Tiel estas interŝanĝata unue pere de nesimetria procedo hazarde generita simetria ŝlosilo per kiu sekve estas ĉifrata la plua komunikado.

Nenhum comentário:

Postar um comentário