quinta-feira, 19 de outubro de 2017

Poemo "Ordigita Hejmo" - Herbert A. Welker el Brazilo

Nuntempe oni ricevas – tra la sociaj retoj – multe da mesaĝoj. Antaŭ kelka tempo mi ricevis portugallingvan poemon (Casa Arrumada) skribitan de la brazila poeto Carlos Drummond de Andrade (1902-1987).
Li estas unu el la plej konataj brazilaj poetoj, sed strange eĉ en la portugallingva Vikipedio artikolo pri li estas sufiĉe malgranda, kaj en la E-Vikipedio troviĝas nur eta artikolo, en kiu estas preskaŭ pli da malgravaj informoj ol gravaj. Ŝajnas al mi ankaŭ strange, ke oni donas retligilojn al du artikoloj, kiuj pritraktas du poemojn tradukitajn al Esperanto, sed en tiuj artikoloj oni nur donas kelkajn informojn pri ili (ĉefe pri kiam la poeto skribis ilin kaj kie ili estis publikigitaj) kaj estas farita analizo pri ili. Tamen mankas la teksto de la poemoj (Titoloj: “Man-ĉe-mane” kaj “La homo; la vojaĝoj”).
Estu kiel ajn, Carlos Drummond de Andrade “estas konsiderata de multaj la plej influa brazila poeto de la 20-a jarcento” (portugallingva Vikipedio). Li uzis liberajn versojn kaj ĉiutagan lingvon kaj plejofte pritraktis ĉiutagajn temojn.
Serĉante en la interreto, mi vidis, ke la poemo, kiun mi ricevis, estas komentata en multaj blogoj kaj eĉ deklamata en kvar videoj. Ĉar ĝi estas sufiĉe karakteriza por la poezio de tiu poeto, mi tradukis ĝin.

Ordigita Hejmo
Ordigu la hejmon ĉiutage... Sed ordigu ĝin tiele, ke post-restu tempo por vivi en ĝi.
Ordigita hejmo estas tiel: loko organizita, pura, kun spaco por moviĝi kaj bona eniro de lumo.
Sed por mi hejmo devas esti hejmo, ne kirurgia centro, scenejo de telenovelo. Estas homoj kiuj malŝparas tempon purigante, sterilizante, aranĝante la meblojn, pufigante la kusenojn... Ne, mi preferas vivi en hejmo, en kiu mi vidas kaj perceptas tuj: ĉi-tie estas vivo.
Hejmo kun vivo, por mi, estas tiu, en kiu la libroj eliras el la bretaroj kaj la ornamaĵoj, ludante, ŝanĝas siajn lokojn. Hejmo kun vivo havas fornon eluzitan pro uzo, pro troa uzo por la abundaj mangaĵoj, kiuj vokas ĉiujn al la kuireja tablo. Sofo sen makulo? Tapiŝo sen tirita veftero? Tablo sen marko de glaso? Evidentas ke temas pri hejmo sen festo. Kaj se la planko ne havas grataĵojn, estas pro tio, ke neniu tie dancas.
Hejmo kun vivo, por mi, havas banejon kun perfumita vaporo posttagmeze, havas tirkeston por rubaĵoj, en kiu oni konservas ŝnuretojn, pasporton, kandelojn de naskiĝtagreveno, ĉion kune.
Hejmo kun vivo estas tiu, en kiun oni eniras kaj sentas sin bonvena, tiu kiu ĉiam estas preta por geamikoj, gefiloj, genepoj, genajbaroj... Kaj en la dormoĉambroj, se eblas, estas litotukoj renversitaj de homoj kiuj ludas aŭ amindumas je iu ajn horo.
Ordigu la hejmon ĉiutage... Sed ordigu ĝin tiele, ke post-restu tempo por vivi en ĝi... kaj rekoni en ĝi vian lokon.   

   

Nenhum comentário:

Postar um comentário