sábado, 7 de outubro de 2017

Oración para los espíritus arrepentidos / Preĝo por la pentantaj spiritoj

Oración para los espíritus arrepentidos 
73. Prefacio. Seria injusto colocar en la categoría de los malos espíritus a los que sufren y, arrepentidos, piden oraciones; éstos han podido ser malos, pero ya no lo son, desde el momento que reconocen sus faltas y sienten haberlas cometido; sólo son desgraciados y algunos empiezan a gozar de una felicidad relativa.
74. Oración. Dios de misericordia, que aceptáis el arrepentimiento sincero del pecador, encarnado o desencarnado, aquí tenéis un espíritu que se ha complacido en el mal, pero que reconoce sus faltas y entra es el buen camino; dignaos, Dios mío, recibirle como a un hijo pródigo, y perdonadle.
Espíritus buenos cuya voz ha desconocido, de aquí en adelante quiere escucharos; permitid que pueda entrever la felicidad de los elegidos del Señor, con el fin de que persista en el deseo de purificarse para conseguirla; sostenedle en sus buenas resoluciones y dadle fuerza para resistir sus malos instintos.
Espíritu de N..., os felicitamos por vuestra conversión, y damos gracias a los buenos espíritus que os han ayudado.
Si antes os complacíais en el mal es porque no comprendíais cuán dulce es el goce de hacer el bien; os considerábais también demasiado bajo para poder consoguirlo; pero desde el instante en que habéis puesto el píe en el buen camino, una nueva luz ha brillado para vos; habéis empezado a disfrutar de una felicidad desconocida, y la esperanza ha entrado en vuestro corazón. Es que Dios escucha siempre la oración del pecador arrepentido y no rechaza a ninguno de los que vienen a El.
Para volver a entrar completamente en la gracia del Señor, aplicaos, desde hoy en adelante, no sólo a no hacer el mal, sino a hacer el bien, y sobre todo a reparar el mal que habéis hecho; entonces habréis satistecho a la justicia de Dios; cada buena acción borrará una de vuestras faltas pasadas.
El primer paso está dado; cuanto más avanzareis, tanto más fácil y agradable os será el camino. Perseverad, pues, y un día tendréis la dicha de contaros entre los espíritus buenos y felices.
EL EVANGELIO SEGÚN EL ESPIRITISMO – Allan Kardec.
Preĝo por la pentantaj spiritoj
73. Antaŭparolo. Estus maljuste meti en la kategorion de malbonaj Spiritoj la suferantajn kaj pentantajn Spiritojn, kiuj petas preĝojn; tiuj eble estis iam malbonaj, sed ili jam ne estas tiaj de la momento, kiam ili rekonas siajn kulpojn kaj ili bedaŭras: ili estas nur malfeliĉaj; kelkaj eĉ ekĝuas iom da feliĉo.
74. Preĝo. Favorkora Dio, kiu akceptas la sinceran penton de la pekinto enkarniĝinta aŭ elkarniĝinta, jen Spirito, kiu plezuris ĉe la malbono, sed kiu rekonas siajn erarojn kaj eniras en la bonan vojon; bonvolu, ho mia Dio, ricevi lin kiel erarintan filon kaj pardoni lin.
Bonaj Spiritoj, kies voĉon li ne rekonis, de nun li volas aŭskulti vin; permesu al li ekvidi la feliĉon de l' elektitoj de la Sinjoro, por ke li persistu en la deziro purigi sin por ĝin atingi; subtenu lin en liaj bonaj decidoj kaj donu al li forton, por rezisti al la malbonaj instinktoj.
Spirito de N..., ni gratulas vin pro via ŝanĝo kaj ni dankas la bonajn Spiritojn, kiuj helpis vin!
Al vi iam plaĉis fari la malbonon, nur tial, ke vi ne komprenis kiel dolĉa estas la plezuro fari la bonon; vi sentis vin tro malalta, por esperi tian plezuron. Sed de la momento, kiam vi metis la piedon sur la bonan vojon, nova lumo fariĝis por vi; vi komencis gustumi nekonatan feliĉon, kaj la espero eniris en vian koron. Tion vi ekhavis, ĉar Dio ĉiam aŭskultas la preĝon de la pekinto pentanta; Li forpuŝas neniun, kiu venas al Li.
Por plene reeniri en Lian gracon, de nun klopodu ne nur por ne fari plu la malbonon, sed por fari la bonon; tiam vi estos kontentiginta la justecon de Dio; ĉiu bona ago forviŝos unu el viaj pasintaj kulpoj.
La unua paŝo estas farita; de nun, ju pli vi marŝos, des pli facila kaj agrabla ŝajnos al vi la vojo. Persistu do, kaj iam vi havos la gloron esti alkalkulata al la bonaj kaj feliĉaj Spiritoj.
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário