sexta-feira, 14 de maio de 2021

KURAĜON!

KURAĜON!

Kuraĝe antaŭen, ho fratoj amataj!

Ne perdu la fortojn, dubante pri l’ vero!

La dubo kondukas al la senkompataj

furioj perfidaj de l’ fi-malespero!

 

Ne estas ja sonĝo, ne estas ĥimero

ĉi tiuj paroloj, al vi direktataj

el nia rilate pli alta ĉi sfero:

ver-fakt’ ili estas, kaj ne mensogataj.

 

Ĉu l’ mondo ricevos ja ilin kun moko,

ĉu diros ja multaj ke vi iluzias?

Ne timu, kuraĝe aŭskultu, la voko

 

de l’ vero ne trompas, ĝi ne fantazias.

Laŭeble daŭrados paroli la mondo

spirita al la laborema fratrondo.

3/9/1943

Antoni Grabowski.

Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo

Francisco Valdomiro Lorenz.

https://www.febnet.org.br/wp-content/uploads/2015/06/Vocxoj-de-poetoj-el-la-spirita-mondo.pdf

Nenhum comentário:

Postar um comentário