sábado, 15 de maio de 2021

SPIRITA AMO

Gloro al Amo Spirita, la forto

kiu direktas de l’ koroj l’ inklinon,

milde dolĉigas l’ amaran destinon,

restas fidela en vivo kaj morto,


agas sincere en penso kaj vorto,

venkas de l’ provoj severan obstinon

kaj de la tentoj la sens-halucinon,

kaj la tempestojn kaj luktojn de l’ sorto.


Tomb’ ne signifas de l’ Amo la finon,

al la ĉielo ĝi estas pasporto,

kie renkontas la edzo l’ edzinon,


amo se por li ne estis nur sporto;

am’ unuigas kun fil’ la patrinon

en la amplena anĝela kohorto.

9/3/1944

Stanislav Schulhof.

Pluraj Aŭtoroj – Francisco Valdomiro Lorenz

Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário