sexta-feira, 14 de maio de 2021

LA SUPEREGA CELO – Léon Denis.

Homo, frato mia, fidu vian destinon, ĉar ĝi estas grandioza. Vi naskiĝis kun nekulturitaj kapabloj, kun senlimaj aspiroj, kaj al vi estas donita la eterneco por disvolvi unujn kaj kontentigi la aliajn. Plialtiĝi tra la sinsekvaj ekzistadoj, kleriĝi per la studado, plipuriĝi per la doloro, akiri ĉiam pli vastan sciencon, ĉiam pli noblajn kvalitojn: jen via destino. Dio ankoraŭ pli favoris vin: li havigis al vi la rimedojn, por ke vi kunlaboru en lia verko, partoprenu en la leĝo de la senfina progreso, malfermante novajn vojojn al viaj similuloj, plialtigante viajn fratojn, ilin altirante al vi, ilin inicante en la brilegecon de vero kaj bono kaj en la sublimajn harmoniojn de l’ Universo.

Ĉu la progresigo de la animoj kaj la mondoj ne estas la efektivigo de la dia verko? Ĉu tiu giganta, ĝuoplena laboro ne estas preferinda al ripozo teda kaj senfrukta? Kunlabori kun Dio! En ĉio kaj ĉie realigi la bonon kaj la justecon! Kio pli granda, pli nobla povas ekzisti por via senmorta spirito?!

Levu do vian rigardon kaj ĉirkaŭprenu la vastajn perspektivojn de via estonteco! Ĉerpu el tiu spektaklo la energion necesan por alfronti la mondajn ventegojn kaj uraganojn. Marŝu, brava batatalanto! Transgrimpu la krutaĵojn, kiuj kondukas al tiuj suproj nomataj virto, devo, sinofero! Ne haltu survoje, deŝirante floretojn el la arbustoj aŭ distriĝante per orkoloraj ŝtonetoj. Antaŭen, ĉiam antaŭen!

Ĉu vi vidas, en la plej belaj ĉieloj, tiujn lumegajn astrojn, tiujn sennombrajn sunojn, kiuj trenas, en sia rondiro, miregindajn sekvantarojn el brilaj planedoj? Kiom da sinsekvaj jarcentoj estis necesaj por ilia formiĝo! Kiom da jarcentoj ankoraŭ forpasos ĝis ilia dissolviĝo! Nu bone, venos iam la tago, kiam ĉiuj tiuj fokusoj estingiĝos, kiam tiuj gigantaj mondoj malaperos por cedi lokon al novaj sferoj, al novaj familioj de astroj, eliĝontaj el la abismaj profundaĵoj. Kion vi vidas hodiaŭ, tio ne longe daŭros. La blovo de la spacoj forbalaos por ĉiam la polvon de tiuj elĉerpitaj mondoj; sed vi, homa spirito, vi ĉiam vivos, daŭrigante la eternan vojaĝon en la sino de senĉese renoviĝanta kreitaro. Kion do signifos, por via animo purigita kaj plialtiĝinta, la ombroj kaj la zorgoj de la nuntempo? Tiuj nedaŭraj survojaj akcidentoj restigos en la spirito nur dolĉajn aŭ maldolĉajn rememorojn. Antaŭ la senfinaj horizontoj de la senmorteco, la malbonoj de la nuntempo kaj la elportitaj suferoj estos kiel pasema nebulo sur serena ĉielo.

Vi do konsideru la surterajn aferojn laŭ ties ĝusta valoro. Certe ne kun malŝato, ĉar ili estas bezonaj por via progreso kaj via misio estas kunlabori por ilia plibonigo, mem plibonigante vin; sed ne al ili ekskluzive vi alkroĉu vian animon; antaŭ ĉio profitu el la lecionoj, kiujn ili enhavas. Ili instruos al vi, ke la celo de la vivo ne estas ĝuoj kaj plezuroj, sed ja per laborado, studado kaj plenumado de la devoj, la disvolviĝo de via animo, de tiu estaĵo, kiun vi renkontos en la transtombo tia, kia vi ĝin faris dum la surtera ekzistado.

Libro: La Kialo de l’ Vivo.

Leon Denis.

https://www.febnet.org.br/wp-content/uploads/2012/06/La-Kialo-de-l-Vivo.pdf

 

Nenhum comentário:

Postar um comentário