sábado, 29 de maio de 2021

PREĜO PRI PACO


Fonto de Amo, eterna Mistero,

Patro ĉiela, de l’ mondo Reganto:

Vidu en kia terura sufero

tenas la teron la Marsa giganto!


Ĉiuj popoloj ĝemadas amare,

morto kruele orfigas l’ infanojn,

l’ urbojn l’ armiloj detruas senŝpare

kaj neniigas loĝejojn kaj panojn!


Ŝajnas ke eĉ la raci’ de l’ homaro

baldaŭ pereos en fajro-diluvoj;

ŝajnas ke l’ teron englutos la maro

de la perfortoj, kaj ardaj Vesuvoj.


Patro, haltigu ĉi tiun deliron

de l’ atakantaj milit-ambicioj!

Justan inspiru de Paco deziron

al la gvidantoj de ĉiuj nacioj!


Paco-anĝeloj surteren alvenu,

amon enblovu en homajn la korojn,

la neniigon de l’ vivoj detenu,

plimalgrandigu l’ amarajn dolorojn!


8/3/1944

Stanislav Schulhof (Dentkuracisto, naskiĝis en Lipka en 1864 kaj mortis en Pardubice en 18-8-1919. Ĉeĥa verkisto kaj fervora esperantisto. Li lasis tri volumetojn de poezioj en Esperanto kaj komencis grandan epopeon, kiun la morto interrompis.)


Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.

Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário